Saltu al enhavo

Ŝosea Preĝejo (Mönchpfiffel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
51.37954811.373267

Ŝosea preĝejo (germane: Chausseekirche Mönchpfiffel) troviĝas en Mönchpfiffel, Germanujo, estiĝinte inter 1833 kaj 1837 laŭ la planoj de la saksi-vajmara ĉefkonstruisto Clemens Wenzeslaus Coudray.

kirko kun refarita firstotureto
la kirko antaŭ ekstera restaŭrado finita en 2020; kun borderantaj fraksenoj


Temas pri unu el la plej interesaj sakralejoj de Turingujo. Je Mönchpfiffel troviĝis mezepoka prepostujo kies kirko konserviĝis. Alia vilaĝa kirko datumas de 1100. La tuto estis sub la ŝirmo de la cistercia abatejo de Walkenried kaj iĝis, post Reformacio kaj neniigo klostra, duka bieno. Ĝi pli kaj pli neglektiĝis. Grandduko Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach) ekinteresiĝis kaj komisiis sian arĥitekton Coudray elfari planojn kaj por la bieno kaj por kapelo. Ĉar ĉi-lata devis stariĝi laŭ stratego al Kalbsrieth, ĝi nomiĝis ŝosea kirko. Meto de la fundamenta ŝtono estis en 1835 kaj jam en 1837 oni povis kosekri la ejon. [1] De tiam ĝi apartenis al Allstedt (sed ĉirkaŭ 1928 al Heygendorf).

Temas pri transversen lokita hala kirko kun groptegmento.[2] Sur historia foto de 1935 videblas ankaŭ kampanile utiligita firstotureto kiun oni forigis, pro danĝera ruiniĝo, post tegmentonovfaro en 1977. Post rekonstruo en 2010 ĝi ne nur remetiĝis sed ankaŭ regastas sonorilon (mulditan antaŭ 1356).[3] La orgenon kaj la kompletan meblaron pagis en 1837 granddukino Maria Pavlovna Romanova.[4]

Amikara societo tre engaĝiĝas por konservado de ĉi juvelaĵo arkitektura. Administrado faratas fare de la superintendanto de Bad Frankenhausen kaj la kirko apartenas al la komunumunio de Allstedt-Wolferstedt. Estas intencitaj, krom liturgia uzo, ankaŭ utiligoj koncerthala kaj pinakoteka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 535
  2. Bothe (2013), p. 533
  3. Patrick Weisheit: "Chausseekirche Mönchpfiffel feiert fertige Renovierung" - ĉe: TA, 11.12.2020
  4. paĝaro de la Amikara societo