Maria Pavlovna Romanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria Pavlovna Romanova
Granddukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach (progeedza)

Maria Pavlovna of Russia by G.Dawe (1822, Hermitage).jpg

Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1786 (1786-02-04)
en Pavlovsk
Morto 11-an de junio 1859 (1859-06-11) (73-jara)
en Kastelo Belvedere
Tombo Historical Cemetery, Weimar [#]
Familio
Dinastio Romanovoj [#]
Patro Paŭlo la 1-a [#]
Patrino Maria Feodorovna [#]
Gefratoj Grand Duchess Olga Pavlovna of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elena Pavlovna of Russia • Nikolao la 1-aAleksandro la 1-aKonstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia [#]
Edzo Karolo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Idoj Princess Marie of Saxe-Weimar-Eisenach • Augusta of Saxe-Weimar-Eisenach • Karolo Aleksandro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Maria Pavlovna

Maria Pavlovna Romanova (ruse: Мария Павловна; naskiĝis la 16-an de februaro 1786 en Sankt-Peterburgo, mortis la 23-an de junio 1859 en Vajmaro) estis mecenatino rusa-germana. Ŝi estis rusa granddukino, artistino kaj filino de caro Paŭlo la 1-a kaj nepino de la carino Katerina la Granda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1804 ŝi edziniĝis al la tronheredanto Karolo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach; la karakteroj de la geedziĝintoj tre malsamis, tamen la geedzeco bone funkciis. Kiam Maria Pavlovna venis Vajmaron la honoroj duris dum kelkaj semajnoj; la ĝojo restis nur ĝis la enmiksiĝo de la duklando en la militojn de Napoleono Bonaparte. Nur post la venko super Napoleono la granddukino povis bonfaradi al la lando. Kune kun la bopatro Karolo Aŭgusto la Vienan Kongreson kaj povis influi mem kelkajn decidojn. La duklando plirangiĝis je grandduklando kaj pligrandiĝis ankaŭ.

Artista agado[redakti | redakti fonton]

Inter 1816 kaj 1828 ŝi havis kreivan fazon. La grandduko havis en sia bofilino kritikeman kaj saĝan regadpartnerinon. Ŝi partoprenis arde en liberalaj reformoj kaj ege subtenis ĉiujn kulturaĵojn kaj sciencaĵojn. En 1841 ŝi venigis Franz Liszt al Vajmaro, kiu fariĝis kortega kapelestro vajmara restonte ĝis 1858. Lia ĉeesto allogis multajn aliajn artistojn al Vajmaro: Richard Wagner, Hector Berlioz, Anton Rubinstein, Giovanni Battista Rubini. Multaj planoj de Liszt ne povis realiĝi; krome lia privata vivo ne tro deca malvarmigis la rilaton al Maria Pawlowna.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskis kvar infanojn, du filojn kaj du filinojn, inter kiuj Karolo Aleksandro, reganto de Saksio-Vajmaro-Eisenach. En 1807 mortis la amata avino de la edzo, la konata Anna Amalia. Ankaŭ Ŝilero mortis jam en 1805; kun li ŝi tre bone rilatis. En 1825 mortis la rusa caro Aleksandro la 1-a, baldaŭ poste la bopatro; en 1832 mortis Goeto kaj la pentristo kaj arthistoriisto Johann Heinrich Meyer.

En 1853 mortis la edzo, ankoraŭ antaŭ la datreveno 25-a de la entroniĝo. Poste ŝi ne plu politike agadis sed daŭre konsilis la filon.

Ŝi entombigitis sur la Historia tombejo vajmara. Ŝia kadavro prezentitis en la rusa-ortodoksa kapelo samloke. La vandoj inter tiu preĝejeto kaj la apuda princa kripto forigitis laŭ komisio de la filo: tiel ŝi povus dormi rekte apud la edzo, restante en la ortodoksa parto de la tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Biografio detala