Anna Dillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Dillon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1760 (1760-01-01)
Morto 30-an de novembro 1822 (1822-11-30) (62-jaraĝa)
vdr

Anna DILLON (naskiĝinta en 1759 en Dublino, mortinta la 1-an de marto 1823 en Vajmaro)[1] estis paĝiino en Vajmaro, Germanujo, kaj konfidenculino de ŝia granddukina moŝto Maria Pavlovna Romanova.

tombo de Anna Dillon

La rusa princino mem igis la ĉefkonstruiston Clemens Wenzeslaus Coudray krei tombon por sia amika paĝiino Anna Dillon laŭ romia modelo kiu spekteblas sur la Historia tombejo vajmara eoste de la Princa kripto.[2] Jam en 1824 liveris Coudray la unuajn planojn.[3] Pro ĝia multekosta fariĝo temas pri elstara atestilo de granddukina ŝato. Fakte admireblas ankaŭ ties monogramo MP sur la monumento el grejso turingia.[4] Bedaŭrinde detaloj el la vivo de Dillon ne konatas: certas ke venis ŝi kune kun Maria Pavlovna el Sankt-Peterburgo Vajmaron.[5][6] Antaŭ transporto je la fina destinacio ŝiaj ostoj kuŝis sur la Jakoba tombejo.[7] Ŝia nomo trovatas sur tabulo indikanta ĉiujn eksajn surloke entombigitojn.[8]

En leterinterŝanĝo de Johann Wolfgang von Goethe kun la edzino Christiane von Goethe dufoje temas pri certa Madame Dillon respektive Miß Dillon en 1810, unufoje en 1814.[9] Rilatoj inter Goethe kaj Dillon estis nur formala, ne tro amika.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edictal-Vorladung, 5.8.1823
  2. Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Eldonis Klassik Stiftung Weimar, kvina eldono Weimar 1990, p. 94. ISBN 3-7443-0010-2
  3. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 572. ISBN 978-3-412-20871-4
  4. tomboj de elstaruloj en Vajmaro. Arkivita el la originalo je 2022-07-03. Alirita 2022-09-06.
  5. https://royal-magazin.de/russia/maria-pavlovna.pdf p. 469. Kiam demisiitis la aro de 65 geservistoj kortegaj Dillon ricevis pluajn pensionojn.
  6. https://androom.home.xs4all.nl/biography/p015433.htm
  7. Art. "Historischer Friedhof", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 206.
  8. Hannelore Henze, Doris-Annette Schmidt: Der Jakobskirchhof in Weimar. Königswinter 1998, Neuauflage Ilmenau: RhinoVerlag 2010, p. 57. ISBN 978-3-939399-07-0
  9. Hans Gerhard Gräf (eld.): Goethes Briefwechsel mit seiner Frau. Bd. II: 1807–1816, Rütten & Loening, Frankfurt am Main 1916, p. 120; p. 129; p. 237.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]