Saltu al enhavo

Christiane von Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane von Goethe
Persona informo
Naskonomo Johanna Christiana Sophia Vulpius
Naskiĝo 1-an de junio 1765 (1765-06-01)
en Vajmaro
Morto 6-an de junio 1816 (1816-06-06) (51-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Jacobsfriedhof Weimar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach (1784–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Friedrich Vulpius (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Christiane Margarethe Vulpius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Christian August Vulpius Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Johann Wolfgang von Goethe Redakti la valoron en Wikidata
Infano August von Goethe Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo textile artist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Christiane von Goethe (naskiĝis la 1-an de junio 1765 en Weimar kiel Johanna Christiana Sophie Vulpius, kutime nomata Christiane Vulpius [kristiAne VULpius], mortis la 6-an de junio 1816 en Weimar) ekde la jaro 1806 estis la edzino de la verkisto kaj klerulo Johann Wolfgang von Goethe.

Christiane Vulpius pasigis sian infanaĝon en la strateto Luthergasse, kies domoj estis inter la plej malnovaj kaj historiaj de la urbo Weimar. Ŝia patro Johann Friedrich Vulpius, urba aktokopiisto, dum iom da semestroj studis juron, sed ĉesis la studon antaŭ diplomiĝo. Lia posteno estis tre malbone salajrata, kaj la familio de sep infanoj sekve havis tre malmultan monon. Christiane estis devigita labori kiel ĉapisto en malgranda manufakturo en la urbo. Pro diversaj monpetoj al la urba administrejo Goethe konis la situacion de la familio. La 13-an de julio 1788 li konatiĝis kun Christiane en la urba parko borde de la rivereto Ilm, kie ŝi transdonis al li plian dokumenton pri monpeto. En la somero inter la 23-jarulino kaj la 38-jara ministro de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach ekardis pasia amrilato. La 25-an de decembro 1799 naskiĝis la unua filo August. Sekvis kvar pliaj infanoj, kiuj ĉiuj mortis tre rapide. La feliĉa vivado kaj amado en tiu sincera amrilato sen oficiala edzeco instigis la verkiston al siaj plej humuraj kaj erotikaj poemoj, komenciĝante per la Romaj Elegioj ... kiuj ne nur traktis la amorajn aventurojn de lia unua vojaĝo al Italio sed nerekte ankaŭ estis himnoj al Christiane – ĝis la poemo Gefunden (kies unua tekstolinio „Ich ging im Walde so für mich hin …“ tre konatas al germanlingviaj gimnazianoj). Tiun ĉi poeziaĵon pri trovo (de 1813) li dediĉis al sia edzino.

busto de ŝi en la kuracbanloko Bad Lauchstädt

Goethe invitis la junan virinon kun du familianinoj vivi en sia domo, sed la moŝtoj de la duklanda kortumo kaj de la riĉaj urbaj burĝuloj forte malakceptis la senedzan rilaton, tiel ke pro premo de la duko Goethe dumtempe elloĝiĝis el sia propra domo. La venko de la napoleona armeo en la batalo de Jena kaj Auerstedt la 14-an de oktobro 1806 forte skuis la urbon: kiam francaj soldatoj prirabis kaj detruis multajn urbajn domojn, ankaŭ la domo de Goethe estis minacata, sed Christiane kuraĝe bremsis la enirantajn soldatojn kaj povis tiom longe prokrasti la prirabon kaj detruon ĝis kiam Goethe atingis la oficialan protekton de la franca komandanto. Eĉ ne semajnon post tio, la 14-an de oktobro 1806, la paro oficiale edziĝis en la Jakobo-kirko. Eĉ postgeedziĝe la nobelaj kaj burĝaj urbanoj nur tre hezite kaj malentuziasme akceptis la edzinon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]