Christian August Vulpius
Christian August Vulpius | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1762 en Vajmaro |
Morto | 25-an de junio 1827 (65-jaraĝa) en Vajmaro |
Tombo | Historia tombejo en Weimar |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach (1784–) |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo Vilhelmo-Ernesto-gimnazio |
Familio | |
Patro | Johann Friedrich Vulpius (mul) |
Patrino | Christiane Margarethe Vulpius (en) |
Frat(in)o | Christiane von Goethe |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto verkisto |
Christian August VULPIUS (naskiĝinta la 23-an de januaro 1762 en Vajmaro, mortinta samloke la 25-an de junio 1827 estis germana verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Vulpius lernantis ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en Vajmaro kaj studis en Jena kaj Erlangen. Poste li vivis diversloke. Por povi nutri sin li baldaŭ devigitis verkadi. Goeto, kies amrilato kun ties fratino Christiane Vulpius tie komenciĝis en 1788, longan tempon vane klopodis peri al Christian August bonan postenon.
Li fariĝis en 1797 registristo, en 1806 bibliotekisto en Vajmaro. Tie li verkis la romanon «Rinaldo Rinaldini» (Leipzig 1798, 3 vol.), kiu estis tradukita en multajn lingvojn kaj iĝis modelo por nenombreblaj rabistaj romanoj, ekz. pri Antonia della Roccini de Johann Ernst Daniel Bornschein. Ĝi estis pligrandigita fare de Doeger je 4-a volumo titolita: «Nikanor, der Alte von Fronteja» (1858). Krome Vulpius verkis diversajn komikajn kaj mezepokajn romanojn kaj kelkajn negravajn dramojn respektive operajn tekstojn. Vulpius estis entombigita en la Historia tombejo vajmara.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 278, kio legeblas tie ĉi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Christian August Vulpius en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Verkoj surrete legeblaj