Rabista romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fikciulo de la rabista romano de Walter Scott «Rob Roy» (1818)

Rabista romano estas romana ĝenro, plej disvastigita en la angla, franca kaj germana literaturoj de 18-a kaj 19-a jarcentoj (Achim von Arnim, Wilhelm Hauff, Walter Scott, Alexandre Dumas kaj aliaj).

Centre de la temo troviĝas siaspeca Robin Hood — nobla rabisto, stariginta sin eksterleĝe, faranta krimojn por defendi malriĉulojn kaj senrajtulojn kaj rezistanta al kontraŭleĝaj aferoj de aŭtoritatoj. Similaj ideoj havis evoluon en dramo (Friedrich Schiller) kaj novelo (Heinrich von Kleist, Charles Nodier). Kiel branĉo de rabista romano povas esti konsiderata pirata romano (germane: Piraterie#Klassischer Piratenroman) (Daniel Defoe, Eugène Sue, James Fenimore Cooper). Ekzemplo de rabista romano estas ankaŭ «Dubrovskij» de Aleksandr Puŝkin.

Rabistaj romanoj aperadis precipe dum turnopunktaj politikaj periodoj kaj projekciadis la batalon inter la malnovaj kaj la novaj tendencoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]