Wilhelm Hauff
Aspekto
| Wilhelm Hauff | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Wilhelm Hauff | |||||
| Naskiĝo | 29-an de novembro 1802 en Stutgarto | ||||
| Morto | 18-an de novembro 1827 (24-jaraĝa) en Stutgarto | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | tifo | ||||
| Tombo | tombejo Hoppenlau | ||||
| Etno | germanoj vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Virtembergo | ||||
| Alma mater | Universitato de Tubingeno (1820–1824) Evangelical Seminaries of Maulbronn and Blaubeuren (en) Uhland-Gymnasium Tübingen (en) Tübinger Stift (en) | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | August Friederich Hauff (mul) | ||||
| Patrino | Wilhelmine Hauff (mul) | ||||
| Gefratoj | Hermann Hauff (en) | ||||
| Edz(in)o | Luise Hauff (en) | ||||
| Infanoj | Wilhelmine Hauff (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto verkisto porinfana verkisto kantotekstisto fabelverkisto | ||||
| Laborkampo | germanlingva literaturo • kreiva kaj profesia verkado • poezio • fabelo vd | ||||
| Aktiva dum | 1823– vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | La Historio pri Kalifo Cikonio vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelm HAUFF (naskiĝis la 29-an de novembro 1802, mortis la 18-an de novembro 1827) estis germana verkisto, precipe konata pro siaj fabeloj. Sed ankaŭ liaj romanoj, noveloj, rakontoj, satiraĵoj kaj poeziaĵoj atestas la grandan talenton de la aŭtoro.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lichtenstein (historia romano, 1826)
- Der Mann im Mond (romano 1826)
- Mittheilungen aus den Memoiren des Satan (rakonto, 1826/27)
- Maehrchenalmanache (fabeloj, eld. 1826-28)
- Phantasien im Bremer Rathskeller (rakonto, 1827)
- Novellen (eld. 1828)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]
- Kanto de studentoj; Al la reĝo; Nokta kanto de soldato. Tradukis L. Zamenhof. Sekcio Ⅶ (Poezio) de la Fundamenta Krestomatio, 1903.
- La Almozulino de la "Pont des Arts". (Die Bettlerin vom Pont des Arts.) Novelo. Tradukis Karl Brüggemann. - Dresden: Ader, 1923. 114 paĝoj. (Universala Biblioteko 4.)
- Fantaziaĵoj en la Kelo de la Bremen'a urbodomo (Phantasien im Bremer Rathskeller.), tradukis G. Hillebrecht. - Elberfeld: Verda Stelo, [s.j.]. 52 paĝoj.
- La Kantistino Arkivigite je 2013-03-01 per la retarkivo Wayback Machine (Die Sängerin), novelo, tradukis Eugen Wüster. - Berlin: Ellersiek, 1921. 63 paĝoj. (Nova Esperanto-Biblioteko 8.)
- La Karavano (Die Karawane), tradukis John William Eggleton. - Londono: Brita Esperantista Asocio. 1-a eldono 1910, 106 paĝoj. 2-a eldono 1921, 98 paĝoj.
- La Longnazulo (Zwerg Nase), tradukis Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken, 1980.
- Matenkanto de Kavaleriano (Reiters Morgengesang), tradukis L. E. Meier. En: Wilhelm Fricke: Universala Legolibro, Berlin 1922, paĝo 10.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri La Kantistino
|
Pri Fantaziaĵoj en la Kelo
|

