Aleksandr Puŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri fama rusa verkisto. Por informoj pri la samnomaj urboj, vidu la paĝon Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino.
Aleksandr Puŝkin
member of Filiki Etería
Orest Kiprensky - Портрет поэта А.С.Пушкина - Google Art Project.jpg
Persona informo
Александр Сергеевич Пушкин
Александръ Сергѣевичъ Пушкинъ
Naskiĝo 26-an de majo 1799 (1799-05-26)
en Moskvo
Morto 29-an de januaro 1837 (1837-01-29) (37-jara)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro pafvundo [#]
Mortigita de Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès [#]
Tombo Svyatogorsky Monastery [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj rusafranca [#]
Loĝloko SimferopoloKiŝinevoOdesoMoskvo • Yaropolets • MoskvoNiĵnij NovgorodKazano • Laishevo • UljanovskoUljanovsko • Yazykov Estate Park, Yazykovo • UljanovskoOrenburgoSaratovPenza • Yazykov Estate Park, Yazykovo • Bolshoye Boldino • Sankt-PeterburgoSankt-Peterburgo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Liceo de Carskoje Selo [#]
Subskribo Aleksandr Puŝkin
Familio
Patro Sergey Pushkin [#]
Patrino Nadezhda Pushkina [#]
Gefratoj Olga Pavlischeva • Lev Sergeyevich Pushkin [#]
Edz(in)o Natalja Nikolajevna Gonĉarova [#]
Infanoj Maria Pushkina • Natalya Alexandrovna Pushkina • Alexander Alexandrovich Pushkin • Grigory Aleksandrovich Pushkin [#]
Profesio
Alia nomo Александр НКШП • Иван Петрович Белкин • Феофилакт Косичкин • P., Ст. Арз. (Старый Арзамасец) • А. Б. [#]
Okupo poeto • prozisto • dramaturgo • literaturkritikisto • tradukistohistoriisto • romanisto • libretisto • book collector • publikigistoverkisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo • eseisto • bretteur [#]
Laborkampo historioscienco • dramaturgy • tradukokritiko [#]
Aktiva dum 1814–1837 [#]
Verkado
Verkoj Eŭgeno Onegin ❦
La filino de la kapitano ❦
Boris Godunov ❦
Ruslan and Ludmila ❦
The Prophet ❦
Fabelo de la Pastro kaj lia Laboristo Balda ❦
Fabelo de la Fiŝisto kaj la Fiŝo ❦
Fabelo de la Mortinta Caridino kaj de la Sep Kavaliroj ❦
Fabelo de la Ora Virkoko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин prononce [ɐlʲɪkˈsandr sʲɪrˈɡʲe(j)ɪvʲɪtɕ ˈpuʂkʲɪn][1]; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo dum duelo) estis fama rusa verkisto, dramaturgo kaj poeto, literatura kritikisto, historiisto kaj ĵurnalisto[2] de la epoko de la Romantikismo. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo,[3][4] multe influinta evoluon de la rusa lingvo, agnoskita kiel plej elstara nacia poeto, jam dum sia vivo[5][6][7].[8]

Puŝkin naskiĝis en etoso de la rusa nobelaro en Moskvo.[9] Lia patro, Sergej Lvoviĉ Puŝkin, apartenis al malnova nobela familio. Lia patrinflanka praavo estis ĉef-generalo Abram Petroviĉ Gannibal, nobelo de kameruna origino kiu estis rabita el sia hejmlando kaj edukita en la imperiestra kortego kiel lia adoptita filo. Li publikigis sian unuan poemon estante 15-jaraĝa, kaj estis amplekse agnoskita de la literatura establo je la tempo de sia gradiĝo el la Liceo de Carskoje Selo. Je la gradiĝo el la Liceo, Puŝkin deklamis sian polemikan poemon "Odo al Libereco", unu el kelkaj kiuj kondukis al la fakto ke li estis ekzilita fare de la caro Aleksandro la 1-a. Kvankam estante sub la strikta kontrolo de la cara politika polico kaj malkapabla publikigi, Puŝkin verkis sian plej faman teatraĵon, nome la dramo Boris Godunov. Lia novelo en verso, Eŭgeno Onegin, aperis serie inter 1825 kaj 1832.

Puŝkin estis almorte vundita en duelo kun la supozita amanto de sia edzino kaj edzo de ŝia fratino Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès, konata ankaŭ kiel Dantes-Gekkern, franca oficiro servanta al la Kavalira Gvardia Regimento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Puŝkin, nome S. L. Puŝkin.

Puŝkin devenas el antikva nobela familio de Puŝkinoj, kiuj ligas komencon de sia antaŭularo al legenda Ratŝa (aŭ Rodŝa) el 12-a jarcento.[10] Tiel referencoj al Ratŝa permesis al Puŝkin mencii sian 600-jaran nobelecon kaj fieri pri longa historio de servado al la krono. La praavo de Aleksandr Puŝkin laŭ la patrina linio estis afrikano Abram Gannibal, servisto, edukato kaj favorato de Petro la Granda.

La patro de Puŝkin — Sergej Lvoviĉ Puŝkin (1770-1848) — estis amatora poeto kaj monduma satiristo, li servis en Moskvo kaj Varsovio (kie li iĝis framasono) kiel komisionero — armea oficisto, prizorganta liveradon. La patrino de Puŝkin, Nadeĵda (Nadja) Ossipovna Gannibal (1775–1836), estis posteulo tra sia patrinflanka avino el germana nobelaro kaj el skandinava nobelaro.[11][12] Ŝi estis la filino de Ossip Abramoviĉ Gannibal (1744–1807) kaj de lia edzino, Maria Aleksejevna Puŝkina (1745–1818).

La patro de Ossip Abramoviĉ Gannibal, praavo de Puŝkin, estis Abram Petroviĉ Gannibal (1696–1781), afrika paĝio kidnapota kaj portita al Konstantinopolo kiel donaco al la Otomana Sultano kaj poste transportita al Rusio kiel donaco por Petro la Granda. Abram skribis en letero al la imperiestrino Elizabeta, filino de Petro la Granda, ke Gannibal devenis el la urbo "Lagon". Klare sur la bazo de mita biografio fare de bofilo de Gannibal nome Rotkirkh, keklaj historiistoj konkludis el tio, ke Gannibal estis naskiĝinta en vilaĝo nome Geza-Lamza en la provinco Serae de la regno Mdre Bahri en teritorio de la nuntempa Eritreo.[13]

La patrino de Puŝkin, nome Nadeĵda Gannibal.

Vladimir Nabokov, kiam esploris pri Eŭgeno Onegin, levis seriozan dubon pri tiu deventeorio. Posta esploro fare de fakuloj Dieudonné Gnammankou kaj Hugh Barnes finfine konkludis, ke Gannibal estis anstataŭe naskiĝinta en Centra Afriko, en areo borde de la Lago Ĉado en teritorio de la nuntempa Kameruno.[13][14] Edukita en Francio kiel milita inĝeniero, Gannibal iĝis guberniestro de Reval kaj poste ĉefgeneralo (la tria plej veterana armerango) kiu zorgis pri la konstruado de marfuortoj kaj kanaloj en Rusio.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Puŝkin naskiĝis la 6an de junio 1799 en Moskvo, tiam la dua plej grava urbo de la imperio. Post la naskiĝo li multe vojaĝis — la gepatroj portis lin al la bieno Miĥajlovskoje en Pskova provinco kaj poste al Sankt-Peterburgo. Li estis fidita al infanzorgistinoj kaj al francaj tutoroj (kio ne estis malofta en lia tiama rusa nobela etoso), kaj parolis ĉefe francan ĝis iĝi dekjarulo. Li interkonatiĝis kun la rusa lingvo tra la komunikado kun la hejmaj servistoj kaj kun sia avino, Arina Rodionovna, kiun li ege amis kaj al kiu li estis pli ligita ol al sia propra patrino. Kiel knabo somerajn monatojn de 1805-1810 Puŝkin ofte pasigis ĉe sia patrina avino en Zaĥarovo (apud nuna Zvenigorod en Moskva provinco). La avino postlasis siajn impresojn pri la knabo: „La knabo estas saĝa kaj ŝatas legi, tamen lernas malbone. Li ŝatas sin ĵeti de unu ekstremo al alia, ne scias la mezon“[15].

Puŝkin deklamas sian poemon antaŭ Gavriil Derĵavin dum ekzameno en la liceo de Carskoje Selo la 8an de Januaro 1815. Pentraĵo de Ilja Repin (1911).

Junaĝe Puŝkin lernis en la liceo en Carskoje Selo (nun urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo). La liceo, malfermita la 19-an de oktobro 1811, estis destinita por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn. Li publikigis sian unuan poemon estante 15-jaraĝa, kaj estis amplekse agnoskita de la literatura establo je la tempo de la Liceo de Carskoje Selo. Je la gradiĝo el la Liceo, Puŝkin deklamis sian polemikan poemon "Odo al Libereco" kaj jam en 1815 en la ĉeesto de plej elstara tiama poeto Gavriil Derĵavin sian poemon „Rememoroj pri Carskoje Selo“, ricevis aprobon kaj estis rimarkita. Jam dum la licea studado Puŝkin estis akceptita en fermitan literaturan societon „Arzamas“, kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.

En la Liceo, li estis studento de David Mara, konata en Rusio kiel David de Boudry, juna frato de la franca revoluciulo Jean-Paul Marat.[16] Post lernejo, Puŝkin eniris en la vibranta kaj vigla intelekta kulturo de junuloj de Sankta Peterburgo, kiu estis tiam la ĉefurbo de la Rusa Imperio. En 1820, li publikigis sian unuan longan poemon, "Ruslan kaj Ludmila", kiu starigis multan polemikon pri siaj temoj kaj stilo.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Puŝkin finis la liceon en junio 1817, kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1819 li aliĝis al literatur-teatra societo „Verda lampo“, amikiĝis kun multaj agantoj de onta decembra ribelo, kvankam li mem ne partoprenis en la konspiro. Ankoraŭ en la Liceo, Puŝkin estis tre influita de Kant-a liberalaj individuismaj instruoj de Aleksander Petroviĉ Kunicin, kiun Puŝkin poste rememoros en sia poemo 19a de Oktobro.[17] Puŝkin ankau trempiĝis en la pensaro de la franca Klerismo, al kio li restos permanente aligita tra sia vivo, speciale pri Voltaire, kiun li priskribis kiel "la unua kiu sekvis la novan vojon, kaj kiu alportis la lampon de filozofio en la malhelajn arkivojn de historio".[18][19]

Domo de Filiki Eteria ĉe la Greka Placo de Odeso. Puŝkin aliĝis iam al tiu organizaĵo tie.

Puŝkin laŭgrade engaĝiĝis en la sociala reformo, kaj aperis kiel parolanto de literaturaj radikaluloj. Tiukadre li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en Majo 1820 estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Li riskis ekzilon al Siberio, tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav. Poste li devis servi en Kaŭkazo kaj en Krimeo; kaj poste en Kamjanka, Kiŝinevo (Besarabio, kie li iĝis framasono) kaj Odeso. Li aliĝis al Filiki Eteria, sekreta organizaĵo kies celo estis renversi la otomanan regadon en Grekio kaj establi sendependan grekan ŝtaton. Li estis inspirita de la Greka Revolucio kaj kiam ekis milito kontraŭ la Otomana Imperio, li eltenis taglibron por registri la okazaĵojn de la nacia ribelo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li restis en Kiŝinevo ĝis 1823 kaj verkis du romantismajn poemojn, kiuj havigis al li laŭdojn: nome La kaptivo de Kaŭkazo kaj La fontano de Baĥĉisaraj. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en 1824 li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj Miĥajlovskoje (Pskova provinco) por vivi tie sub kontrolo.[20]

La edziniĝinta amatino de Puŝkin nome Anna Petrovna Kern, por kiu li probable verkis la plej faman ampoemon en rusa lingvo.

En Miĥajlovskoje, Puŝkin verkis nostalgiajn ampoemojn kiujn li dediĉis al Elizaveta Voroncova, edzino de la Ĝenerala guberniestro de Malorossia (Malgranda Rusio).[21] Poste Puŝkin laboris por sia vers-romano Eŭgeno Onegin.

En Miĥajlovskoje, en 1825, Puŝkin verkis la poemon Al***. Ĝenerale oni supozas, ke li dediĉis tiun poemon al Anna Kern, sed estas ankaŭ aliaj opinioj. Poeto Miĥail Dudin kredis, ke la poemo estis dediĉita al la servistino Olga Kalaŝnikova.[22] Puŝkin-fakulo Kira Viktorova kredis, ke la poemo estis dediĉita al la imperiestrino Elizaveta Aleksejevna mem.[23] Vadim Nikolajev argumentis, ke la ideo pri la imperestrino estis marĝena kaj malakceptis studi ĝin, dum li klopodis pruvi, ke tiu poemo estis dediĉita al Tatjana Larina, nome heroino de Eŭgeno Onegin.[22]

Aŭtoritatoj alvokis Puŝkin-on al Moskvo post lia poemo "Odo al la Libereco" estis trovita inter havaĵoj apartenantaj al ribeluloj de la Decembrista ribelo (1825). Post lia ekzilo en 1820,[24] amikoj kaj familianoj de Puŝkin kontinue peticiis por lia liberigo, sendante leterojn kaj alvenante al la caro Aleksandro la 1-a kaj poste al la caro Nikolao la 1-a en la sekvoj de la Decembrista ribelo.

En 1826 Puŝkin estis vokita al nova imperiestro Nikolao la 1-a, kelkajn tagojn post lia entroniĝo. Post vid-al-vida interparolo kun la caro[25], li ricevis garantiojn pri protekto kaj liberigo de cenzuro. Tiam Puŝkin interesiĝis pri historia figuro de caro Petro la Granda, la unua imperiestro, komencis verkadon de sia poemo „Poltava“. Dum 1825, Puŝkin verkis ankaŭ tiun kiu estos lia plej fama teatraĵo, nome la dramo Boris Godunov, estante en la bieno de sia patrino. Li tamen ne rajtis havi permeson publikigi ĝin ĝis kvin jarojn poste. Fakte la originala kaj necenzurita versio de la teatraĵo ne estis surscenejigita ĝis 2007.

Ĉirkaŭ 1825–1829 li renkontiĝis kaj amikiĝis kun la pola poeto Adam Mickiewicz, dum ekzilo en centra Rusio.[26] En 1829 li veturis tra Kaŭkazo al Erzurum por viziti amikojn en la rusa armeo sur la fronto de la rus-turka milito.[27] Dum iom da tempo li loĝis en Tifliso. Siajn vojaĝ-impresojn li priskribis en prozaĵo „Vojaĝo al Arzrum“ kaj devis batali kontraŭ mondumaj klaĉoj, ke li havis ankaŭ alian, multe pli kritikan verkon pri la milito. Fine de 1829 Puŝkin deziris forveturi eksterlanden, kion li montris en sia poemo Ni iru, mi pretas.[28] Li petis permeson por la veturo, sed li ricevis nean respondon el Nikolao la 1-a, la 17-an de Januaro 1830.[29] En 1827 okazis enketado pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin de la pli frua periodo; la caro persone ordonis ĉesigi la kazon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon[30] kaj estis malpermesita forveturi.

Natalja Puŝkina, portreto de Aleksander Brullov, 1831.

Ĉirkaŭ 1828, Puŝkin renkontiĝis kun Natalja Nikolajevna Gonĉarova, tiam nur 16-jaraĝa kaj unu el plej famaj belulinoj de Moskvo. Post multa dubado, Natalja jam 18-jaraĝa akceptis edziĝproponon el Puŝkin en Aprilo 1830, sed ne antaŭ ŝi ricevu sekurecon, ke la carista registaro ne havas intencon persekuti la libereceman poeton. Poste, Puŝkin kaj Natalja iĝis oftuloj de la kortega societo. Ili oficiale engaĝiĝis la 6an de Majo 1830, kaj eĉ sendis nuptinvitojn. Puŝkin veturis en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado. La nupto, prokrastita unu jaron, okazis en la 18a de Februaro 1831 (malnovstile) en la Granda Preĝejo de Ĉieliro ĉe la strato Bolŝaja Nikickaja en Moskvo.

Kiam la caro havigis al Puŝkin la plej malaltan kortegan titolon, nome Kamerĉambelano, la poeto koleriĝis, sentante, ke la caro intencis humiligi lin sugestante, ke Puŝkin estas akceptita en la kortego ne pro siaj propraj meritoj, sed nur pro tio ke lia edzino, kiu ja havis multajn admirantojn inklude la caron mem, povu propre partopreni en la kortegaj baloj. La geedzeco de Puŝkin kun Gonĉarova estis tre feliĉa, sed la karaktera amindumemo kaj frivoleco de Natalja rezultos en almorta duelo post sep jaroj, ĉar Puŝkin havis tre ardan ĵaluzan temperamenton.[31]

En 1831, dum la periodo de kreskanta literatura influo de Puŝkin, li renkontiĝis kun alia el plej grandaj fruaj verkistoj de Rusio, nome Nikolai Gogol. Leginte la novelaron de Gogol de 1831–1832 nome Vesperoj en farmo ĉe Dikanka, Puŝkin apogis lin kaj aperigos kelkajn el plej famaj noveloj de Gogol en la gazeto Sovremennik (La nuntempulo), kiun li mem fondis en 1836.

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1833 Puŝkin estis reveninta en Sankt-Peterburgon, la caro estis doninta al li kortegan malaltan rangon de ĉambelano, kio ŝajnis al Puŝkin moka kaj hontiga, nekonvena por lia aĝo. En 1834 Puŝkin petis pri eksiĝo, havante multajn ŝuldojn, kun permeso de aliro al arĥivoj. Sekvis longa marĉandado, kaj rezulte li restis servi laŭ novaj kondiĉoj kaj ricevis subtenon el la cara kaso, kiu tamen ne kovris liajn bezonojn tute. Plej bonaj liaj verkoj estis malpermesitaj fone de pli kaj pli oftaj komentoj de kritikistoj, ke talento de Puŝkin estis elĉerpiĝinta. Por solvi financajn kaj aliajn problemojn, Puŝkin komencis eldonon de literatura revuo „Sovremennik“ (La nuntempulo), kiu tamen ne havas grandan sukceson, nur 600 homoj abonis. La revuo tamen estis eldonata ankaŭ longajn jarojn post la morto de la verkisto.

Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès. Fakte jam aŭtune 1836, Puŝkin falis en pli kaj pli grandaj ŝuldoj, dum devis fronti skandalajn onidirojn, ke lia edzino estas en amafero. La 4a de Novembro li sendis dueldefion al Georges d'Anthès, konata ankaŭ kiel Dantes-Gekkern. Jacob van Heeckeren tot Enghuizen, adopta patro de d'Anthès, petis prokraston de la duelo, kaj kun helpo de amikoj de la poeto, okazis nuligo de la duelo. La 17an de Novembro d'Anthès faris edziĝproponon al la fratino de Natalja Gonĉarova – nome Ekaterina Gonĉarova. Tiu geedzeco ne solvis la konflikton. Georges d'Anthès plue persekutis Natalja Gonĉarova publike, kaj onidiroj ke d'Anthès estis edziĝinta al la fratino de Natalja ĝuste por savi ŝian reputacion circuliĝis. La 26an de Januaro (7a de Februaro en la Gregoria kalendaro) de 1837, Puŝkin sendis "tre insultan leteron" al Gekkern. La nura ebla respondo al tiu letero povis esti dueldefio, kion Puŝkin sciis. Puŝkin ricevis la formalan dueldefion pere de sia bofratino, Ekaterina Gekkerna, aprobita de d'Anthès, kaj samtage pere de la ataŝeo de la Franca Ambasadejo, Vicgrafo d'Archiac.

Aleksandr Puŝkin.

Puŝkin petis al Arthur Magenis, tiam ataŝeo de la Ĝenarala Konsulejo de Britio en Sankt-Peterburgo, esti lia duelhelpanto. Magenis ne akceptis formale, sed la 26an de Januaro (7a de Februaro), aliris al la Vicgrafo d'Archiac por klopodi repacigon; tamen, d'Archiac malakceptis paroli kun li, ĉar li ne estis oficiale la duelhelpanto de Puŝkin. Magenis, nekapabla trovi Puŝkin vespere, sendis al li leteron pere de mesaĝisto je la 2a nokto-matene, malakceptante esti lia duelhelpanto ĉar la eblo repaciĝi estis fuŝita, kaj la tradicia unua tasko de la duelhelpanto estis klopodi repacigon.[32][33]

La pistolduelo kun d'Anthès okazis la 27an de Januaro (8a de Februaro) ĉe la Ĉjornaja rivero (Nigra rivero), sen ĉeesto de duelhelpanto por Puŝkin. La duelo estis de tipo konata kiel barierduelo. Tiu estis koincide kun la sama formo de duelo kiel tiu priskribita en Eŭgeno Onegin. La reguloj de tiu tipo diktis, ke la duelistoj startu je interkonsentita distanco. Post la startosignalo, ili piediru unu al la alia, mallongigante la distancon. Ili povis pafi je ajna momento kiam ili deziras, sed la duelisto kiu la unua pafu devas resti stare kaj atendi, ke la alia pafu siaplezure.[34]

D'Anthès pafis la unua, draste vundante Puŝkin-on; la kuglo eniris en lia ripo kaj penetris la ventron. D'Anthès estis nur malgrave vundita en la dekstra brako per la pafo de Puŝkin. Du tagojn poste, nome la 29a de Januaro (10a de Februaro) je la 14:45, Puŝkin mortis pro peritoneito.

Lia vidvino Natalja Gonĉarova, 1849.

Je peto de la edzino de Puŝkin, lia kadavro estis metita en la ĉerko vestanta vesperan vestaĵon – kaj ne en ĉambelana uniformo, nome la uniformo havigita de la caro. La funebra servo estis dekomence atribuita al la Katedralo Sankta Isaak, sed estis translokigita al la Preĝejo Konjuŝenaja. Alvenis multaj personoj. Post la funebro, la ĉerko estis malsuprenigita en la kripton, kie ĝi restis ĝis la 3a de Februaro, kiam ĝi estis translokigita al la Pskova provinco. Aleksander Puŝkin estis entombigita en la grundoj de la Svjatogorskij monaĥejo en nuntempa Puŝkinskije Gorij, ĉe Pskov, apud sia patrino. Lia lasta hejmo estas nune Nacia Puŝkina Muzeo en Sankt-Peterburgo.

Puŝkina praularo kaj posteularo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruslan i Ludmila (Ruslano kaj Ludmila, poemo, 1820)
  • Kavkazskij plennik (Kaŭkaza militkaptito, poemo, 1822)
  • Baĥĉisarajskij fontan (Baĥĉisaraja fontano, poemo, 1824)
  • Poltava (poemo, 1827)
  • Domik v Kolomne (Dometo en Kolomna, poemo, 1830)
  • Boris Godunov (dramo, 1831)
  • Evgenij Onegin (Eŭgeno Onegin, versromano, 1825-32)
  • Povesti Belkina (Noveloj de Belkin, ciklo de noveloj eldonita sub fikcia aŭtora nomo, 1831)
  • Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri, dramo, 1832)
  • Dubrovskij (romano, 1832-33)
  • Pikovaja dama (novelo, 1834)
  • Kapitanskaja doĉka (La Kapitanfilino, romano, 1836)
  • Mednyj vsadnik (Kupra rajdanto, poemo, 1836)
  • Kamennyj gostj (Ŝtona gasto, dramo, eld. 1839)
  • Fabelo pri la Fiŝisto kaj la Fiŝo
  • Fabelo pri la Pastro kaj lia Laboristo Balda
  • Krome kelkaj fabeloj kaj centoj da mallongaj poeziaĵoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Mocart kaj Saljeri.
Kovrilpaĝo de Tri Noveloj, eldonitaj en 1923.

Pri Puŝkin[redakti | redakti fonton]

  • Paulo Silas: Leviĝu, ventoj kaj hurlu, ŝtormo... por ke mi, antaŭ vi, ĉagreniĝu infanece pri pasinta tempo. Personaj komentoj pro legado de poemoj de A. S. Puŝkin, pri naturo kaj tempopaŝo. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. pp. 127-128.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Antiaro. Komparo inter kvar tradukoj el la sama poemo de Aleksandr Puŝkin, nome laŭvorta, de Kolomano Kalocsay, de Sergej Rublov, kaj la propono de Bronŝtejn mem. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 125-133.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Binyon, T. J. (2002) Pushkin: A Biography. London: HarperCollins ISBN 0-00-215084-0; US edition: New York: Knopf, 2003 ISBN 1-4000-4110-4
  • Yuri Druzhnikov (2008) Prisoner of Russia: Alexander Pushkin and the Political Uses of Nationalism, Transaction Publishers ISBN 1-56000-390-1
  • Dunning, Chester, Emerson, Caryl, Fomichev, Sergei, Lotman, Lidiia, Wood, Antony (Translator) (2006) The Uncensored Boris Godunov: The Case for Pushkin's Original Comedy University of Wisconsin Press ISBN 0-299-20760-9
  • Feinstein, Elaine (ed.) (1999) After Pushkin: versions of the poems of Alexander Sergeevich Pushkin by contemporary poets. Manchester: Carcanet Press; London: Folio Society ISBN 1-85754-444-7
  • Pogadaev, Victor (2003) Penyair Agung Rusia Pushkin dan Dunia Timur (The Great Russian Poet Pushkin and the Oriental World). Monograph Series. Centre For Civilisational Dialogue. University Malaya. 2003, ISBN 983-3070-06-X
  • Vitale, Serena (1998) Pushkin's button; transl. from the Italian by Ann Goldstein. New York: Farrar, Straus & Giroŭ ISBN 1-85702-937-2
  • Телетова, Н. К. (Teletova, N. K.) (2007) Забытые родственные связи А.С. Пушкина (The forgotten family connections of A. S. Pushkin). Saint Petersburg: Dorn OCLC 214284063
  • Wolfe, Markus (1998) Freemasonry in life and literature. Munich: Otto Sagner ltd. ISBN 3-87690-692-X
  • Wachtel, Michael. "Pushkin and the Wikipedia" Pushkin Review 12–13: 163–66, 2009–2010
  • Jakowlew, Valentin. "Pushkin's Farewell Dinner in Paris" (Text in Russian) Koblenz (Germany): Fölbach, 2006, ISBN 3-934795-38-2.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En antaŭ-revolucia skribmaniero, lia nomo estis literumita Александръ Сергѣевичъ Пушкинъ.
  2. Laŭ Granda Rusia Enciklopedio
  3. Biografio de Puŝkin ĉe la Rusa Literatura Instituto "Puŝkin Domo". Alirita la 1an de Septembro 2006.
  4. Maxim Gorky, "Pushkin, An Appraisal". Alirita la 1an de Septembro 2006.
  5. А. И. Рейтблат. Как Пушкин вышел в гении. М.: НЛО, 2001. Paĝo 53
  6. Allan Reid, "Russia's Greatest Poet/Scoundrel". Alirita la 2an de Septembro 2006.
  7. "Pushkin fever sweeps Russia". BBC News, 5a de Junio 1999. Alirita la 1an de Septembro 2006.
  8. "Biographer wins rich book price". BBC News, 10a de Junio 2003. Alirita la 1an de Septembro 2006.
  9. Alexander Sergeevich Pushkin - Russian famous poet. Biography and interesting facts about his life (7a de Julio 2016).
  10. Н.К. Телетова [N.K. Teletova] (2007).
  11. (Novembro 2006) “Предки А.С. Пушкина в Германии и Скандинавии: происхождение Христины Регины Шёберг (Ганнибал) от Клауса фон Грабо из Грабо [Ancestors of A.S. Pushkin in Germany and Scandinavia: Descent of Christina Regina Siöberg (Hannibal) from Claus von Grabow zu Grabow]”, Генеалогический вестник [Genealogical Herald].–Санкт-Петербург [Saint Petersburg] 27, p. 31–38. 
  12. (2007) “Aus Brandenburg nach Skandinavien, dem Baltikum und Rußland. Eine Abstammungslinie von Claus von Grabow bis Alexander Sergejewitsch Puschkin 1581–1837”, Archiv für Familiengeschichtsforschung 11, p. 32–46. 
  13. 13,0 13,1 (2005) New Statesman. New Statesman Limited.
  14. (2006) Catharine Theimer Nepomnyashchy: Under the Sky of My Africa: Alexander Pushkin and Blackness. Northwestern University Press. ISBN 0810119714.
  15. Ашукин Н. С. Пушкинская Москва. — СПб.: Академический проект, 1998. — 352 с.
  16. Goëtz-Nothomb, Charlotte. "Jean-Paul Marat - Notice Generale" (en franca). p. 9.
  17. Schapiro, Leonard. (1967) Rationalism and Nationalism in Russian Nineteenth Century Political Thought. Yale University Press, p. 48–50. “Schapiro writes that Kunitsyn’s influence on Pushkin’s political views was 'important above all.' Schapiro describes Kunitsyn's philosophy as conveying 'the most enlightened principles of past thought on the relations of the individual and the state,' namely, that the ruler’s power is 'limited by the natural rights of his subjects, and these subjects can never be treated as a means to an end but only as an end in themselves.'”.
  18. Kahn, Andrew. (2008) Pushkin's Lyric Intelligence. OUP Oxford.
  19. Pushkin, Alexander. (1967) The Letters of Alexander Pushkin. University of Wisconsin Press.
  20. Images of Pushkin in the works of the black "pilgrims". Ahern, Kathleen M. The Mississippi Quarterly, p. 75 (11) Vol. 55 No. 1 ISSN 0026-637X. 22a de Decembro 2001.
  21. ruse, P.K. Guber. Donĥuana listo de A. S. Puŝkin. Petrogrado, 1923 (represita en Ĥarkov, 1993). pp. 78, 90–99.
  22. 22,0 22,1 ruse, Vadim Nikolajev. Al kiu estis dediĉita «Magia Momento»? Arkivigite je 2022-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
  23. ruse, Intervjuo kun Kira Viktorova Arkivigite je 2013-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  24. Thorpe, Vanessa (21a de Aprilo 2018) Pushkin descendant puts Russian poet's turbulent life on stage for first time. The Guardian.
  25. ruse, Благой Д. Д. Творческий путь Пушкина (1826—1830). — М.: Советский писатель, 1978. — С. 13—14. — 723 с.
  26. Kazimierz Wyka, Mickiewicz Adam Bernard, Polski Słownik Biograficzny, Tome XX, 1975, p. 696
  27. Wilson, Reuel K.. (1974) Pushkin's Journey to Erzurum. Springer, p. 98–121. doi:10.1007/978-94-010-1997-2_10. ISBN 978-90-247-1558-9.
  28. Поедем, я готов; куда бы вы, друзья... ruse
  29. Pushkin, A.S.. (1974) Sobranie sochinenii 2. Moscow: Khudozhestvennaya Literatura, p. 581.
  30. Берёзкина С. В. Дело об элегии Пушкина «Андрей Шенье» и его судебно-правовые аспекты // Русская литература : журнал. — 2010. — № 1. — С. 26—41.
  31. Pushkin, Aleksandr Sergeevich. (1998) Tales of Belkin and Other Prose Writings. London: Penguin Books, p. X. ISBN 0-14-044675-3.
  32. "Pushkin", 1922, paĝo 412.
  33. Binyon, T. J.. (2007) Pushkin: A Biography (angle). Knopf Doubleday Publishing Group, p. 593–594. ISBN 978-0-307-42737-3.
  34. Hopton, Richard. (1a de Januaro 2011) Pistols at Dawn: A History of Duelling. Little, Brown Book Group Limited, p. 85–87. ISBN 978-0-7499-2996-1.
  35. La Neĝa BlovadoVarsovio: Kelter, 1888. — 21 paĝoj
  36. en Bitoteko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Pushkin en la angla Vikipedio.