Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Redaktado de Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin
Redaktado de Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Eldonjaro 2002
Urbo Jaroslavl
Eldoninto Remder
Paĝoj 467
ISBN 5947550083
Information icon.svg
vdr

Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin - poezia verkaro de la rusa nacia poeto; inkluzivas i.a. la tutan versromanon "Eŭgeno Onegin" kaj fragmentojn de "Boriso Godunov".

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Estas se partoj, nome la jenaj:

  • 1.- Versaĵoj, ordigitaj laŭ komponjaro el 1814 ĝis 1836. Temas pri ampleksa parto de 111 paĝoj kun tre diversstilaj poemoj pri tre diversaj temoj: rilato al naturo, amsentoj, poezio, rusaj sentoj ktp.
Citaĵo
 Kaj longe amos min popolo kun sincero,

Ĉar vekis mi per lir' bonecon de anim',

Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero

Kaj vokis al indulg' sen tim'.(p. 126) 
  • 2.- Fabeloj, tri popolrakontoj, nome la jenaj:
    • La fabelo pri popo kaj pri lia servisto Balda', kiu klopodas devigi la diablon pagi sian ŝuldon,
    • La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto, nome magia fiŝo kiu havigas al la fiŝisto ĉiajn dezirojn de lia edzino pli kaj pli postulema, ĝis ŝi trafas sin en la dekomenca malriĉa situacio,
    • La fabelo pri ora koko, nome magia koko kiu avertas reĝon okaze de danĝero.
  • 3.- Poemoj, kvar longaj poemoj pri legendaj, popolaj aferoj, nome la jenaj:
    • La fratoj-rabistoj, en grupo de rabistoj unu el ili rakontas sian historion kun lia frato kiu mortis,
    • La fontano Baĥĉisaraj', etoso de haremo kie abandonitaj edzinoj bedaŭras sian situacion, inter kiu kristanino,
    • Ciganoj, rakonta poemo pri tradicia historio de necigano Aleko kiu aliĝas al grupo de nomadaj ciganoj inter alia pro amo al ciganino Zemfiro, kiu post tempo preferas liberon kaj Aleko murdas la novan amaton; en la historio kondukas la intrigon Maljunulo. La afero venas el Cervantes (La gitanilla) al Federico García Lorca (Sanga nupto) sed kun rusa etoso.
    • La Kupra Rajdanto. Peterburga novelo, en la etoso de inundo en Sankt-Peterburgo, la ĉefrolulo Eŭgeno sentas la solecon; la kupra rajdanto estas la statuo de la surĉevala gravulo meze de la senhoma inundita placo.
  • 4.- Malgrandaj tragedioj
    • La avara kavaliro; en la unua sceno Alberto bedaŭras antaŭ Ivano, ke li bezonas monon por luktadi, sed la judo ne volas pruntedoni tion eĉ se Alberto iam heredus el la patro; en la dua sceno la patro, Barono, avaremas antaŭ sia trezoro kaj tute ne volas, le la filo heredu tion; en la tria sceno Alberto turnas sin al la duko, kiu alvokas la baronon, kiu siavice kulpas la filon; patro kaj filo kverelas, filo foriras kaj patro mortas.
    • Mocart kaj Salieri, Salieri, ĵaluza de la komponisto Mocart venenigas lin.
    • La ŝtona gasto, Don-Juano rendevuas kun Dona-Anna, vidvino de komendadoro iam mortigita de Don-Juano kiu fakte invitis la statuon de la mortinto, kiu siavice mortigas Don-Juanon.
  • 5.- Boriso Godunov', fragmentoj, princoj Ŝujskij kaj Vorotinskij komentas la eblojn ke novalveninto Godunov surtroniĝos, dum princoj estas preterigitaj.
  • 6.- Eŭgeno Onegin:
    • Ĉapitro unua, infanaĝo, diboĉema junaĝo. Fremdeleganteco kaj emo al mondumaj festoj. Heredoj.
    • Ĉapitro dua, translokiĝo al kampara bieno, amikiĝo kun poeto Lenskij. Amsentoj kaj priskriboj de fratinoj Olga kaj Tatjana.
    • Ĉapitro tria, Tatjana arde enamiĝis al Eŭgeno. Ŝi skribas amkonfesan leteron al li kaj dum atendas reagon la pasio dominas ŝin.
    • Ĉapitro kvara, Eŭgeno respondas, ke Tatjana plaĉas al li, sed li ne pretas por familia kaj para vivo:
Citaĵo
 Sed por feliĉ' mi ne kapablas;

Mi fremdas absolute ĝin;

Kaj vane via ĉarm' agrablas, -

Ne dignas mi entute vin.

[...] Edzec' fariĝus nur turmento, (p. 346.) 

Poste vintro.

    • Ĉapitro kvina, sonĝo de Tatjana: Eŭgeno en superrealisma sceno. Kristnasktempa festo ĉe la fratinoj. Eŭgeno estas iom ĝenata pro devigo al ĉeesto. Venĝoklopode, li dancas kun Olga anstataŭ kun Tatjana, kio okazigas ĵaluzon kaj koleron de Lenskij.
    • Ĉapitro sesa, Lenskij defias Eŭgenon al duelo kaj estas mortigita de tiu.
    • Ĉapitro sepa, post la katastrofo, soleco: Lenskij, mortinta; Eŭgeno, foririnta; kaj Olga kaj Tatjana, sen amatoj. Tatjana vizitas la abandonitan domon de Eŭgeno, legas liajn librojn; poste vizitas Moskvon. Ne plaĉas al ŝi la monduma socia vivo de la urbo.
    • Ĉapitro oka, jarojn poste Tatjana estas instalita en la monduma moskva socia vivo kaj Eŭgeno gapas kaj enamiĝas al ŝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]