Liceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Aleksandr Puŝkin en la Imperia Liceo imperial de Carskoĝe Selo.

Liceo estas supera latina kaj filozofia mezlernejo en pluraj eŭropaj landoj. La lernantoj estas nomataj liceanoj.

Origine Liceo (greke Λύκειον, Lykeikon) estis agrabla ĝardeno ĉe Ateno, kie instruadis Aristotelo, sekve metafore ankaŭ la Aristotela skolo kaj filozofio.

Laŭ Francisko Azorín liceo estas Mezgrada instruejo; gimnazio.[1] Li indikas etimologion el la greka Lykos, propra nomo de greka monto, sur kiu staris templo de Apolo Likejo kaj de tie la latina liceum.[2]

La hodiaŭaj liceoj en Grekio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la lerneja sistemo de Grekio eblas esti lernanto de liceo dum 3 jaroj post fino de la gimnazio. Sukcesa plenumo de la finaj tutgrekiaj ekzamenoj rajtigas je studado en la universitatoj de la lando. Antaŭ la ekzamenoj la lernanto devas plenigi formularon, en kiu necesas en listo de prioritatoj elekti la deziratajn universitatojn. Se la punktonombro de la ekzamena rezulto ne sufiĉas por la universitato de unua prioritato, oni kontrolas, ĉu eble ĝi sufiĉas por tiu de la dua aŭ tria prioritato.

La hodiaŭaj liceoj en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Francio, Luksemburgio, Italio kaj Pollando gimnazioj, do antaŭ-universitataj mezlernejoj, kies fina ekzameno estas la abituro, nomiĝas lycée (france), liceo (itale) aŭ liceum (pole).

Ankaŭ en Turkio mezlernejo, kiu kvalifikigas por studado ĉe universitato, nomiĝas lise, kies origino estas la franca vorto lycée.

En Germanio la vorto liceo por lernejoj uziĝis ĝis la jaro 1945, sed kompreniĝis en diversaj kuntekstoj: en Bavario liceo estis teologia altlernejo, en Virtembergo estis lernejo, kiu kvalifikigis por posta lernado en gimnazio, kaj en Prusio estis gimnazio por knabinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 127.
  2. Azorín, samloke.