Nikolaj M. Fedotov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el N. M. Fedotov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nikolaj M. Fedotov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1901 (1901-11-30)
Morto 14-an de aprilo 1998 (1998-04-14) (96-jaraĝa)
en Rostova provinco
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nikolaj M. FEDOTOV (naskiĝis en 1902; mortis la 14-an de aprilo 1998 en Novoĉerkassk) estis rusa esperantisto. Li lernis la lingvon en 1916 kaj agadis en la jaroj 20-aj organize, varbe kaj per artikoloj. En la 70-aj jaroj li aktiviĝis kiel tradukisto: liaj esperantigoj el la poezio de interalie Puŝkin, Lermontov, Fet kaj Gorkij aperis en Literatura Foiro, Paco k.a.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Fabeloj kaj poemoj, tradukis N. M. Fedotov. — Rostov-Don: Eld. Verda Kukolo, 1999 — 100 paĝoj. Enhavo:
    • Fabelo pri la morto caridino kaj sep prodoj
    • Fabelo pri la caro Saltano, lia fila – la glora kaj fortega prodo princo Gvidono Saltanoviĉ kaj pri belega caridin' Cignino
    • Fabelo pri la ora koketo
    • Caro Nikita kaj kvardek liaj filinoj
    • Gabrielado