Saltu al enhavo

Decembrista revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Decembrista revolucio
Decembrista insurekcio. Karl Kolman, 1825.
Desegnaĵo fare de Karl Kollmann, 1825
nesukcesa puĉprovo • ribelo
Daŭro: la 14-a de[jul.]/ 26-an de decembro 1825[greg.]
Loko: Senata placo, Sankt-Peterburgo, la Rusia Imperio
Kaŭzoj malkontento pro servuteco,
manko de reformoj
Rezulto: Venko de la caro Nikolao la 1-a,
fortigo de la aŭtokratio
Flankoj
la Moskva Imperiestra Gvardia Regimento,
la Imperiestra Gvardia Regimento,
la Mara Skipo
la Ĉevala Imperiestra Gvardia Regimento,
la Sapeista Imperiestra Gvardia Batalino,
gvardia artilerio,
la Moskva Imperiestra Gvardia Regimento (parte),
la Preobraĵenskij Imperiestra Gvardia Regimento
Komandantoj
Sergej Trubeckoj, Jevgenij Obolenskij Nikolao la 1-a
grandprinco Miĥail Pavloviĉ
Forto
3 150 12 000
vdr

La Decembrista Ribelo (ruse восстание декабристов) aŭ Decembrista Insurekcio okazis la 14-an de[jul.]/ 26-an de decembro 1825[greg.] sur la Senata placo, Sankt-Peterburgo, la Rusia Imperio kaj celis kapti la potencon por plenumi radikalajn ŝanĝojn en la ŝtata regado, ekonomio kaj socio. La puĉo malsukcesis, ĝiaj partoprenintoj estis punitaj.

Sekretaj societoj

[redakti | redakti fonton]

Ekde la 18-a jarcento rusa socio kaj kulturo estis grave influata de Francio. La nobelaro ofte parolis la francan pli bone ol la rusan, libroj kaj magazinoj venis de Francio amase, ideoj de francaj filozofoj diskoniĝis rapide. Post la Franca revolucio de 1789 multaj edukitaj homoj (plejparte tio estis nobeloj) priparolis neceson de gravaj ŝanĝoj ankaŭ en la rusaj socio, politiko kaj ekonomio, kiujn ili konsideris tro arkaikaj. Post kiam armeo de Napoleono, invadinta Rusion en 1812, sekvan jaron estis forpelita kaj la rusa armeo atingis Parizon, komplete venkinte la eŭropajn invadintojn, la soldatoj kaj oficiroj estis eĉ pli impresitaj de la vivo de eŭropaj kamparanoj kiuj ne konis servutecon dum en Rusio oni plu aĉetis kaj vendis homojn kvazaŭ sklavojn. Post reveni hejmen ili esperis pri mildigo de la ŝtata regado sed okazis inverse — imperiestro Aleksandro la 1-a iĝis ĉiam pli suspektema kaj konservema.

Kamparanoj kaj soldatoj reagis per spontaneaj ribeloj. En 1815–1825 okazis ĉirkaŭ 280 tumultoj, soldataj ribeloj aperis en diversaj partoj de Rusio. En 1818–1820 ĉe la rivero Dono eksplodis ribelo, kies partoprenintoj postulis la abolicion de la servutula sistemo. Sekve de ĉio ĉi en la armeo aperis unuaj sekretaj societoj, kies membroj estis oficiroj, ofte membrintaj ankaŭ en framasonaj loĝioj.

En 1816 estis fondita la Unio de Savado (ruse Союз Спасения), proklaminta sia celo anstataŭigon de la aŭtokratio (ruse самодержавие) per konstitucia monarĥio. La soceto konsistis el proksimume 30 homoj, kiuj ofte disputis pri la celoj kaj rimedoj de sia agado. Tamen en ĝia statuo jam aperis la vortumo, kiun sekvos la decembrista insurekcio post jardeko:

Citaĵo
 Если царствующий император не даст никаких прав независимости своему народу, то в ни каком случае не присягать наследнику, не ограничив его самодержавия.   Se la reganta imperiestro donos neniujn rajtojn de sendependeco al sia popolo, oni neniukaze ĵuru al la heredonto, sen limigi lian aŭtokration. 
— Statuto de la Unio de Savado[1]

Fine ili decidis malfondi la union por establi en 1818 novan sekretan societon — tiel aperis la Unio de Prospero (ruse Союз Благоденствия). Fondintoj de tiu ĉi organizaĵo ekde komence decidis krei grandan reton de filioj kun pluraj membroj kaj tiel formi progreseman pensmanieron en la lando ĝenerale. La programo estis vortumita en la Verda Libro (ruse Зелёная книга) kaj konsistis el du partoj: la unua estis publika kaj priskribis klerigan kaj progresigan socian agadon dum la dua estis konata nur al malvasta rondo kaj priskribis estontan ribelon. Ili planis preparadi la ribelon dum proksimume 20 jaroj kaj esperis ke samtempe okazos similaj eventoj en Prusio kaj Pollando. Sed disputoj inter la membroj kreskis kaj en 1820 dum kunsido de la Ĉefa Administracio (ruse Коренная управа) oni decidis ke preferinde estus transiri de monarĥio (eĉ la konstitucia) al respubliko. Serio da revolucioj, okazintaj tiutempe en Eŭropo, instigis la komplotulojn al pli rapida kaj radikala agado. Oni definitive decidis ke necesos armita ribelo, komenciĝis preparado de konstituciaj projektoj — "Rusa Vero" de Pavel Pestel kaj "La Konstitucio" de Nikita Muravjov[2].

En 1821 okazis kunveno de la Unio de Prospero en Moskvo dum kiu oni anoncis ĝian malfondon por jam en marto 1821 fondi novan sekretan organizaĵon el plej fidindaj membroj, pretaj al la insurekcio — tiel en Ukrainio aperis la Suda Societo (ruse Южное общество) gvidata de Pavel Pestel dum la estro de la Norda Societo (ruse Северное общество) en Sankt-Peterburgo estis Nikita Muravjov. La Suda Societo akceptis mortigon de la caro kaj diktaturon de la Provizora Revolucia Registaro (ruse Временное революционное правительство). En 1823 oni eĉ planis ribeli kaj aresti la caron dum militekzercoj en Bobrujsko, sed fine rezignis je tiu ĉi plano kaj decidis aranĝi insurekcion en 1826, post akordigi la programojn de ambaŭ societoj kaj sukcese propagandi siajn ideojn al la soldatoj. En la Norda Societo kreskis influo de Kondratij Rilejev, kiu same kiel Pestel subtenis transiron al la respubliko, dum pozicioj de Nikita Muravjov estis malfortiĝantaj[3].

Lastaj preparoj

[redakti | redakti fonton]

En julio 1825 venis la unua denunco fare de suboficiro Ivan Ŝervud (John Sherwood), raportinta pri la Suda Societo. Sekvis denuncoj de Aleksandr Boŝnjak, Ivan Vitt kaj Arkadij Majboroda. En aŭgusto 1825 Pestel eksciis ke la societo estas malkovrita kaj komenciĝis diskutoj pri neceso ribeli baldaŭ, antaŭ ol komenciĝos la arestoj[4]. La 25-an de novembro 1826[jul.]/ 7-an de decembro 1825[greg.] al Sankt-Peterburgo venis informoj ke la imperiestro estas baldaŭ mortonta kaj la decembristoj transiris al la praktika planado de la insurekcio. Aleksandr Jakuboviĉ kaj Pjotr Kaĥovskij proponis rezolutan ribelon — kun disrabado de drinkejoj, amasaj tumultoj kaj grandskala sangoverŝado — "oni ne timu la sangon" (ruse крови бояться не должно). Vladimir Ŝtejngejl proponis surtronigi vidvinon de la imperiestro Jelizaveta Aleksejevna, eble kun ŝia posta rezigno je la trono kaj transiro al la respubliko[5].

La 27-an de novembro 1826[jul.]/ 9-an de decembro 1825[greg.] Aleksandro la 1-a mortis en Taganrogo kaj tra la lando okazis ĵuro al lia frato Konstantin Pavloviĉ kiel laŭleĝa heredonto, estis emisiita monero kun liaj nomo kaj portreto. Sed Konstantin 2 jarojn pli frue edziĝis al la pola princino Joanna Grudzińska kaj jam rezignis la tronon, kiun li ne rajtis pretendi pro tiu ĉi morganata geedzeco. Oni rezervis en la sekreta aktejo de la Ŝtata Konsilio kaj en la preĝejo en la Moskva Kremlo (nomata "Ĉieliro de Maria") car-sigelitan fermitan dokumenton, kiu ekskludis Konstantinon el la tronheredo kaj nomis tronheredanto lian fraton Nikolaon. Konstantin tiutempe servis en Varsovio kiel guberniestro.

Estiĝis kvazaŭ paŭzo en la hereda linio kion decidis profiti la ribeluloj. "Amo de Konstantin faris caron el Nikolao", diris Kondratij Rilejev, "sed se ni derompas la plej freŝan ŝoson de la familiarbo de Romanov-dinastio, la carismo kun siaj jarcentaj radikoj elradikiĝas el la historio!" Ili decidis venigi siajn trupojn sur la Senatan placon en Sankt-Peterburgo por devigi la senatanojn akcepti kaj publikigi ilian manifeston, kiu proklamis nuligon de servuteco, liberecon de parolo, gazetaro, kredo kaj okupoj, egalajn rajtojn por ĉiuj sociaj klasoj, publikajn juĝejojn kun ĵurianoj, redukton de soldatservo je 10 jaroj, egalecon de rekrutado por ĉiuj sociaj klasoj, nuligon de la militsetlejoj, anstataŭigon de konstanta armeo per popola milico, abolon de la ŝtataj monopoloj kaj pokapa imposto kun pardono de ĉiuj nepagoj, elekteblo de ŝtatoficistoj en lokaj administracioj. Poste la trupoj devus retiriĝi al apudurboj (Gavriil Batenkov parolis pri la Pulkova monto)[6] por gardi la ĉefurbon kontraŭ eventuala kontraŭrevolucio ĝis kunveno de la Granda Kongreso (ruse Великий собор), dum kiu reprezentantoj de ĉiuj sociaj klasoj kaj regionoj decidos pri la ŝtata sistemo kaj institucioj. Aranĝi la kongreson oni planis post 3 monatoj, do en marto 1825. Ĝis tiam la landon regus la Provizora Revolucia Registaro[7]. Ili planis postuli la manifeston ĝuste de la Senato, ĉar la caro tiutempe mankis[8]. La caran familion oni decidis aresti por ke ĝian sorton decidu la Granda Kongreso, kiu povos elekti novan caron kiel konstitucian monarĥon aŭ forsendi la tutan familion eksterlanden[9]. Tamen tagon antaŭ la insurekcio Kondratij Rilejev proponis al Pjotr Kaĥovskij ke antaŭ alveno de la trupoj sur la Senatan placon li venu al la Palaca placo kaj murdu Nikolaon: "Malfermu al ni la vojon" (ruse Открой нам ход). Aleksandr Jakuboviĉ kaj Anton Arbuzov devis okupis la Vintran palacon kaj Aleksandr Bulatov sturmi la Petropaŭlan fortikaĵon[10]. Puŝĉin kaj Rilejev devis verki la Revolucian Manifeston, devigi la Senaton aprobi ĝin kaj dissendi tra la lando. Kaze de malsukceso oni planis retiriĝi al militsetlejoj apud Novgorodo kaj provi novan insurekcion jam en Moskvo[11].

La periodo konvena por la insurekcio, laŭ logiko de la komplotuloj, estis ege mallonga kaj strikte difinta: post kiam Nikolao anoncis la ĵuron sed antaŭ ol la armeo kaj loĝantaro ĵuris al li. Kutime oni informis la gvardianojn pri la ĵuro lastmomente, do temis pri kelkaj horoj kiam necesis ribeligi ilin, alvokinte rifuzi la novan ĵuron al Nikolao kiel kontraŭan al la jama ĵuro al Konstantino[12]. Ili ricevis pli da tempo por sin prepari, ĉar Konstantin ne sendis al Nikolao formalan rifuzon, sed nur esprimis sian maldeziron surtroniĝi en leteroj. Korespondado inter la fratoj iĝis ĉiam pli streĉa kaj fine Nikolao decidis ne plu atendi la formalan rifuzon, sed proklami ke li estas la reganta imperiestro ekde la 12-a de[jul.]/ 24-an de decembro 1825[greg.], kiam de Varsovio venis letero de Konstantino kun la rifuzo, kvankam ne formale vortumita. Samtage vespere la influa ŝtatoficisto Miĥail Speranskij preparis malneton de la manifesto pri la surtroniĝo de Nikolao kaj sekvan tagon Nikolao subskribis ĝin, intence markinte per la antaŭa tago kiel komenca dato de sia regado. Samtage, kelkajn horojn post la subskribo kaj antaŭ respektiva kunsido de la Ŝtata Konsilio pri la manifesto eksciis la decembristoj, eble de Miĥail Speranskij, kiun ili planis enpostenigi en la Provizora Revolucia Registaro[13].

La ribeluloj esperis ke ne necesos apliki la forton, tamen esprimis pretecon al tio kaj kelkaj taĉmentoj sukcesis preni kartoĉojn el stokejoj, kvankam tio ne estis facile. Oni planis venigi al la Senata placo 6 gvardiajn regimentojn: la Izmajlova, Ĉasista, Finnlanda, Moskva, Imperiestra Grenadista, Gvardia Mara Skipo. Sergej Trubeckoj supozis ke necesos 6 000 militistoj. Laŭ propono de Rilejev, kiel diktatoro de la ribelo estis elektita Sergej Trubeckoj. Princo Jevgenij Obolenskij estis elektita lia stabestro[14].

Insurekcio

[redakti | redakti fonton]

Estis lundo, la nuba, malvarma vintra tago, de la maro blovis akra vento.

Je la 6-a matene Jevgenij Obolenskij ekveturis por viziti ĉiujn ribelontajn regimentojn, kion li faris trifoje. Samhore Aleksandr Jakuboviĉ ekveturis al Aleksandr Bestuĵev, loĝinta en la sama domo kun Rilejev, kaj diris ke li rezignas je sia tasko sturmi la Vintran Palacon, promesinte tamen veni al la Senata placo. Sian decidon li klarigis per timo ke "ne eviteblos la sangoverŝado", evidente celante la caran sangon, ĉar kiel veterano de la Kaŭkazia milito kaj aktiva duelanto li certe ne timis la sangoverŝadon, nur ne estis preta al eventuala mortigo de Nikolao aŭ ties familianoj. Samtempe la caromurdon rifuzis Kaĥovskij, dirinta ke li ne deziras esti manipulata de Rilejev. Kondratij Rilejev ne povis plenumi tion ĉi propramane, ĉar li devis veni al la Senato kaj devigi la senatanojn akcepti la manifeston[15]. Je la 8-a al Rilejev venis Ivan Puŝĉin kaj sciigis ke lia frato Miĥail rifuzis venigi surplacen sian ĉevala-pioniran skadron. Do Kondratij Rilejev kaj Nikolaj Bestuĵev sendis Pjotr Bestuĵev al Arbuzov kun notico, informinta ke li ne atendu Jakuboviĉ, sed memstare ribeligu la matrosojn kion helpos Nikolaj Bestuĵev. Je 9-04 leviĝis la suno, do komenciĝis la tago. Je tiu horo ĉiuj komplotuloj ekveturis al destinitaj lokoj, la ribelo komenciĝis[16]. Samtempe Sergej Trubeckoj vokis Rilejev kaj Puŝĉin por transdoni al ili ĵus printitan manifeston de Nikolao (ankoraŭ sen apendicoj) kaj informi ke la senatanoj estis vokitaj de Nikolao je la 7-a matene kaj je 7-20 ili aŭskultis la manifeston, ĵuris kaj disiris, do la Senato estis jam malplena kaj la esperoj devigi ĝin akcepti la decembristan manifeston fiaskis. Supozeble Nikolao elektis la fruan horon por rompli la planon de la komplotuloj, kiun antaŭnelonge denuncis al li Jakov Rostovcev, amiko de Jevgenij Obolenskij[17].

Veninte al la kazernoj, la komplotuloj instigis la soldatojn al la ribelo reference al neceso konservi fidelecon al Konstantino, kiun rompus ilia nova ĵuro al Nikolao. Estis menciata ankaŭ eventuala redukto de la soldatservo ĝis 15 jaroj (anstataŭ 23 en gvardio kaj 25 en armeo). La unua al la Senata placo ekmarŝis la Moskva Imperiestra Gvardia Regimento (ruse Московский лейб-гвардии полк)[18]. Proksimume je la 11-a ĝi estis surplace, kie Aleksandr Bestuĵev kaj Dmitrij Ŝĉepin-Rostovskij starigis ĝin forme de kvadrato kaj Bestuĵev komencis akrigi sian sabron je la monumento al Petro la 1-a konata kiel La Bronza Rajdanto. Estis frosta vetero, laŭ diversaj taksoj 5 ĝis 10 gradoj sub la nulo, do la militistoj venintaj en nura uniformo suferis malvarmon. Sur la Senata kaj Palaca placoj amasiĝis urbanoj, ofte transirantaj de unu placo al alia[19].

Laŭ ordono de Nikolao, surplacen venis milit-guberniestro de Sankt-Peterburgo generalo Miĥail Miloradoviĉ, heroo de la milito kontraŭ Napoleono, bone konata en la armeo kaj gvardio. Li venigis la ĉevalan gvardion, kiu jam ĵuris al Nikolao, kaj alparolis la ribelintojn, listigante batalojn kiujn ili partoprenis sub lia komando kaj alvokante ilin tuj sergenuiĝi antaŭ la caro Nikolao. Li parolis elokvente, uzante samtempe fortajn sakraĵojn kontraŭ la perfiduloj. La decembristoj ektimis ke la vortoj de la fama komandestro influos la soldatojn, do post vanaj admonoj foriri propravole, Jevgenij Obolenskij atakis lian ĉevalon per fusilo kun bajoneto, vundinte la generalon ĉe la kruro, samtempe Kaĥovskij kaj pluraj militistoj pafis kaj la morte vundita generalo falis surteren. Tio okazis proksimume je la 13-a horo. Post tio generalo Aleksandr Voinov provis admoni la ribelulojn, sed estis rezolute haltigita de Jakuboviĉ kaj foriris. Almenaŭ dufoje Jakuboviĉ iris al Nikolao kaj revenis, evidente celinte ricevi informojn por transdoni ilin al la komplotuloj, sed fine okazis ĝis nun malklara konflikto post kiu li foriris senrevene, ricevinte malestimajn menciojn en postaj rememoroj de la decembristoj[20].

La tempo pasis, sed la diktatoro ne venis, kio konsternis la decembristojn. Laŭplane Sergej Trubeckoj devis veni post kiam venos la trupoj. Poste evidentiĝis ke li estis apude kaj foje eĉ rigardis kaŝe la placon, sed ne plenumis sian promeson al la kamaradoj. Li dubis ĝis la lasta tago kaj eĉ preparis arsenon por preni ĝin kaze de aresto kaj tiel eviti la turmentojn, sed en la lasta nokto li ŝanĝis sian decidon kaj intence forlasis la hejmon por ke serĉontaj lin kamaradoj ne povu lin trovi[21]. Kiel vic-diktatoro anticipe estis elektita Aleksandr Bulatov, amiko de Rilejev de infanaĝo. Li devus atendi ĉe la katedralo Sankta Isaako alvenon de imperiestraj grenadistoj kaj sturmokupi la Petropaŭlan fortikaĵon kaj arsenaron. Sed la grenadistoj malfruiĝis, do ilin komandis alia homo. Kelkfoje Bulatov proksimiĝis al Nikolao kun pistolo enmane por mortigi lin, tamen ne pafis. Fine riproĉoj de la konscienco turmentis lin tiel forte, ke en la Petropaŭla fortikaĵo li disbatis sian kapon kontraŭ muroj de sia ĉelo kaj mortis pro cerboskuo[22].

La homamaso tumultis apude, foje ĵetante brulŝtipojn kaj ŝtonojn kontraŭ militistoj fidelaj al Nikolao, kaj subtenante la ribelulojn per krioj. Kavalerio kelkfoje atakis la tumultulojn. La komplotuloj tamen rifuzis proponojn de la urbanoj aliĝi al la ribelo, timante ĥaoson kaj senliman perforton tra la urbo, kion ili esperis eviti[23]. Tiutempe surplace akumuliĝis jam 10 000 soldatoj fidelaj al Nikolao, kiuj komplete ĉirkaŭis 800 ribelulojn. La suno subiris je 14-58 kaj proksimume je tiu tempo Nikolao ordonis al ĉevala gvardio ataki la Moskvan regimenton, skribinte poste ke konstruistoj de la katedralo de Sankta Isaako komencis ĵeti brulŝtipojn kontraŭ lin kaj liajn militistojn, do li ektimis ke la popolo aliĝos al la ribelo. Tamen pli ol mil kirasitaj kavaleriistoj malsukcesis dispeli 800 infanterianojn. Nikolao referencas al glita glacikovrita tero kaj ne sufiĉe akrigitaj rektaj sabrojen, sed sovetia historiistino Milica Neĉkina argumentis ke ĝis decembro la kavaleriistoj certe jam instalis la surhufajn pikilojn aŭ sukcese rajdis sen ili, kaj atentigas ke pluraj atestantoj rakontis pri maldeziro de la militistoj ambaŭflanke mortigi unu la alian, pro kio la ribeluloj pafis ĉefe super la kapoj dum la atakintoj agis malvigle[24].

Nikolao sendis al la ribeluloj metropoliton Serafim (Glagolevskij), sed ankaŭ lia misio fiaskis[25]. Tuj poste venis roto de la imperiestraj grenadistoj subestre de Aleksandr Sutgof (proksimume 1 250 homoj) kaj mara skipo (pli ol 1 100 homoj), danke al kio nombro de la ribeluloj kreskis kvaroble. Post duonhoro venis imperiestraj grenadistoj subestre de Nikolaj Panov. Regimenta komandestro Nikolaj Stjurler (Ludwig Niklaus von Stürler) klopodis haltigi sian regimenton, postkuris ĝin ĝis la Senata placo, sed tie lin pafis Kaĥovskij dum Jevgenij Obolenskij dufoje batis per sabro kontraŭ la kapo, do li falis morte vundita[26]. Sed tiutempe kontraŭ malpli ol 4 000 ribeluloj jam staris 9 000 infanterianoj kaj 3 000 kavaleriistoj. Krome je apudurbo estis starigitaj kiel rezervo 7 000 infanterianoj kaj 22 kavaleriaj skadroj (3 000 kavaleriistoj)[27].

Sekvis grandprinco Miĥail Pavloviĉ, ĉefo de la Moskva regimento, ĵus sukcesinta venigi al la ĵuro kelkajn ĝiajn taĉmentojn restintajn en la kazernoj. Li alparolis la maristojn, admonante ilin ke lia frato Konstantin vere rezignis je la trono propravole, do ili devas ĵuri al Nikolao. Ivan Puŝĉin ekvidis pistolon en la mano de Wilhelm Küchelbecker kaj proponis "elseligi" la grandprincon, sed la pistolo misis. Sekvis pliaj kavaleriaj atakoj, sed la ribeluloj rebatis ilin per pafoj[28].

Nikolao skribis en siaj rememoroj ke la soldatoj, kriintaj "Konstitucion!" (ruse Конституцию) kvazaŭ miskomprenis tion, kredante ke temas pri edzino de la grandprinco Konstantin Pavloviĉ. Milica Neĉkina je sia analizo de la fontoj montras ke tiu ĉi anekdoto originis je atestoj de Dmitrij Ŝĉepin-Rostovskij dum la enketado, dirinta ke li ordonis al siaj trupoj krii: "Gloron al la imperiestro Konstantin kaj la imperiestrino, edzino lia". Ŝi klarigas ke li tiel klopodis malgrandigi sian kulpon, referencante al sia fideleco kaj lojaleco. Ŝi aldonas ke la gvardianoj laŭ reguloj devis koni ĉiujn membrojn de la cara familio, memori iliajn titolojn kaj rekoni iliajn vizaĝojn, do konsideras la rakonton nura propaganda fabelo[29].

Proksimume je tiu tempo la ribeluloj decidis elekti novan diktatoron anstataŭ la ne veninta Sergej Trubeckoj. Unue oni proponis tion al Nikolaj Bestuĵev kiel staba oficiro kun la la plej alta rango post Trubeckoj, sed li rifuzis tion reference al sia sole marista sperto kaj malkompetento en surteraj aferoj. Iun tempon la trupojn propainiciate gvidis civilulo Ivan Puŝĉin, dirinta al la soldatoj ke li iam militservis. Fine je la 15-a estis elektita Jevgenij Obolenskij kiel stabestro, kiu laŭ armeaj statutoj devus anstataŭi la mankan komandestron. Li trifoje provis aranĝi militan konsilion, sed la vokitoj jam konsideris la aferon malgajnita, do reagis malvigle. Estis jam mallume, ĉiuj suferis malvarmon post kelkaj horoj de preskaŭ senmova starado surplace[30].

Post la 16-a horo laŭ ordono de Nikolao artilerio ekpafis per mitrajlo. Lasta provo de paca solvo antaŭ la pafoj estis sendo de komandestro de gvardia artilerio generalo-majoro Ivan Suĥozanet al la ribeluloj, sed ili renkontis lin per indignaj krioj kaj pafoj[31]. Mallumo, alveno de la taĉmento de Panov kaj timo ke al la ribeluloj aliĝos la tumultanta apude popolo, instigis Nikolaon uzi artilerion por definitive fini la aferon. "Mia filo okupas la tronon per kanonoj", diris lia patrino, kiam ŝi ekvidis tra la fenestro, ke oni preparas kanonojn al la pafado.

Citaĵo
 Надо было решиться положить сему скорый конец, иначе бунт мог сообщиться черни, и тогда окруженные ею войска были б в самом трудном положении.   Necesis decidiĝi por rapide fini tion ĉi, alikaze la ribelo povus engaĝi la popolon, kaj tiukaze ĉirkaŭitaj de ĝi trupoj estus en la plej malfacila situacio. 
— Nikolao la 1-a, Noticoj[32]

Sume estis faritaj almenaŭ 7 mitrajlaj salvoj, al kiuj la ribeluloj reagis per fusila pafado. La placo pleniĝis je la vunditoj kaj mortigitoj, la ribeluloj ekfuĝis. Miĥail Bestuĵev haltigis la kurantojn sur la glacikovrita rivero Neva kaj vicigis ilin, dezirinte marŝi laŭ la rivero al la Petropaŭla fortikaĵo por okupi ĝin kaj minacante kanonan bombadon de la Vintra palaco komenci intertraktojn. Sed artilerio lokita sur la Isaaka flospontono komencis pripafi ilin, la glacio rompiĝis, soldatoj ekdronis kaj estis devigitaj fuĝi plu, pripafataj kaj pelataj de kavalerio. La ribelo estis definitive subpremita[33].

La aŭtoritatoj raportis ke surplace restis proksimume 80 kadavroj. Princo Jevgenij de Virtembergo (Friedrich Eugen Karl Paul Ludwig von Württemberg) parolis pri kelkcent viktimoj de la mitrajlo, senatano Pavel Divov pri 200, Butenjov pri 300. Oficisto de statistika fako de la Ministerio pri Justico S. N. Korsakov lasis jenan kalkulaĵon[34]:

Viktimoj
Rango Nombro
Generaloj 1
Stabaj oficiroj 1
Malsuperaj oficiroj de diversaj regimentoj 17
Malsuperaj ranguloj de la Moskva Imperiestra Regimento 93
Malsuperaj ranguloj de la Grenadista Imperiestra Regimento 69
Malsuperaj ranguloj de la Mara Gvardia Skipo 103
Malsuperaj ranguloj de la Ĉevala Gvardia Regimento 17
En frakoj kaj uniformaj paltoj[35] 39
Virinoj 9
Infanoj 19
Popolanoj 903
Sume 1 271

Tuj komenciĝis la kaptado kaj arestoj de la fuĝintoj. Ĉiuj pordoj kaj pordegoj en la urbo jam estis fermitaj laŭ ordono de polico. La kaptitoj estis pelataj al la Senata placo, kie oni vicigis ilin je kolono kaj poste sendis al la Petropaŭla fortikaĵo. Unu el dokumentoj mencias 680 militistojn, senditajn al la fortikaĵo[36].

Malfruvespere en la apartamento de Rilejev okazis la lasta kunsido dum kiu kelkaj postvivintoj interkonsentis kiel konduti dum la enketado kaj adiaŭis unu la alian. Poeto Pjotr Vjazemskij venis al Ivan Puŝĉin kaj prenis fermitan tekon kun kopio de la konstitucio de Nikita Muravjov, manskribitajn poemojn de Aleksandro Puŝkin, Kondratij Rilejev kaj Anton Delvig, tiel savinte la dokumentojn de eventuala aresto — li redonis la tekon al Puŝĉin en 1856, kiam tiu revenos de siberia ekzilo. Nokte al la 15-an de[jul.]/ 27-an de decembro 1825[greg.] al la Vintra placo venis la unuaj arestitoj[37].

La reprezalio, ekzekutoj

[redakti | redakti fonton]

La proceso daŭris duonjaron. La suboficiroj kaj soldatoj estis juĝitaj je bastonumo (bastonbatado), kio signifis ofte mortopunon aŭ eternan kriplecon. Dum la bastonumo staris 1000 soldatoj unu kontraŭ la alia (en du vicoj) kaj oni trud-tiris la kondamniton inter la spaliro 12-foje. La manoj de kondamnito estis kunligitaj, lin batis ĉiu soldato plenforte. Eĉ la plej fortaj eltenis nur 7–8 trairojn. Kiu pro kompato batis malforte, mem estis bastonumita. Tio okazis plurfoje. Se la kondamnito terenfalis, oni fintiris lin per ŝnurego.

La plimulton de la kulpaj oficiroj oni kondamnis je plurjara punlaboro kaj posta ekzilo en Siberio. Antaŭ la ekzilo, oni forprenis de la kondamnitoj ties rangojn, nobelajn titolojn, familiajn nomojn.

11 edzinoj (el 23) kaj 2 fianĉinoj sekvis siajn kondamnitajn edzojn kaj fianĉojn en la ekzilo malgraŭ jura rajto ĉesigi la geedzecon kaj maleblo reveni laŭplaĉe aŭ kunpreni la infanojn. Pro tio la vorto decembristino (ruse декабристка) iĝis simbolo de la sindonema, kuraĝa virino kiu propravole sekvas sian edzon al fora loko por akompani lin en ege malfacilaj kondiĉoj.

Pendumado de la ĉeforganizantoj

[redakti | redakti fonton]
Memorsigno pri la pendumitoj: Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin.

Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin estis kondamnitaj al pendumado. La 13-an de[jul.]/ 25-an de julio 1826[greg.] oni vestis la mortkondamnitojn en blankajn, longajn vestojn, surpetis tabulon al la brustoj kun surskribo "car-murdisto".

Oni starigis la pendumejon kun 5 maŝoj sur la ekstera remparo de la Petropaŭla fortikaĵo. La kondamnitoj devis surpaŝi longan, komunan benkon. Kiam oni detiris la benkon el sub ili, 3 ŝnuroj rompiĝis. Rilejev, Kaĥovskij kaj Muravjov-Apostol falis suben. Muravjov-Apostol levis sian sangantan, kontuzitan kapon kaj ekkriis: "Malfeliĉa Rusio! Ĉi tie oni ne povas eĉ normale pendumi!" Rezerva ŝnuro mankis, ĉar en Rusio dum jardekoj oni pendumis neniun, la mortopuno ne etis aplikata. Oni enterigis la korpojn sekrete en nekonata loko, eble sur la insulo Golodaj ("Malsata"), poste alinomita insulo de la Decembristoj. La restaĵoj ne estis trovitaj.

Puŝkin kaj la ribelo

[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Puŝkin, tiam loĝinta en sia bieno Miĥajlovskoe (proksimume 300 km for de Sankt-Peterburgo), plurfoje esprimis sian simpation al la komplotuloj kaj post ekscii pri la okazonta insurekcio, tuj ekveturis per sledo al la ĉefurbo, sed laŭvoje li vidis leporon transkuri la vojon kaj poste pastron de najbara monaĥejo de Svjatogorsk. Ambaŭ aferoj estis konsiderataj malbona aŭguro en la rusa tradicio, do li kiel la homo tre superstiĉa, revenis hejmen. Poste li renkontiĝis kun Nikolao kaj agnoskis ke se tiutage li estus en Sankt-Peterburgo, li certe troviĝus inter siaj amikoj. Tamen la 10-an de[jul.]/ 22-an de julio 1826[greg.] en letero al Pjotr Vjazemskij li skribis: "La ribelo kaj la revolucio neniam plaĉis al mi, tio estas la vero" (ruse Бунт и революция мне никогда не нравились, это правда).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 8. ISBN =.
  2. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 10–12. ISBN =.
  3. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 13–19. ISBN =.
  4. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 19–20. ISBN =.
  5. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 30–33. ISBN =.
  6. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 83. ISBN =.
  7. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 47–54, 63, 66. ISBN =.
  8. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 69. ISBN =.
  9. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 74. ISBN =.
  10. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 79–81. ISBN =.
  11. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 97. ISBN =.
  12. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 89–90. ISBN =.
  13. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 93–95. ISBN =.
  14. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 105–107. ISBN =.
  15. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 118–125. ISBN =.
  16. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 131–132. ISBN =.
  17. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 136–138. ISBN =.
  18. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 148–153. ISBN =.
  19. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 159–162. ISBN =.
  20. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 166–182. ISBN =.
  21. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 184–192. ISBN =.
  22. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 192–194. ISBN =.
  23. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 213–218. ISBN =.
  24. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 224–230. ISBN =.
  25. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 232–237. ISBN =.
  26. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 237–242, 271, 334. ISBN =.
  27. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 336–337. ISBN =.
  28. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 273–277. ISBN =.
  29. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 292–295. ISBN =.
  30. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 302–305. ISBN =.
  31. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 310–311. ISBN =.
  32. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 314. ISBN =.
  33. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 319–322. ISBN =.
  34. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 319–320. ISBN =.
  35. ruse во фраках и шинелях
  36. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 322–324. ISBN =.
  37. Нечкина, М. В.. [1975] День 14 декабря 1825 года., 2‑a eldono (ruse), p. 326–328. ISBN =.