Insulo Dekabristov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insulo Dekabristov (ruse остров Декабристов), aŭ Insulo de Decembristoj, konata antaŭ 1926 kiel insulo Golodaj (остров Голодай - eble koruptaĵo de brita komercista nomo Halliday) estas insulo en la Distrikto [Vasileostrovski de Sankta Peterburgo, Rusio, norde de la Insulo Vasilievski, separata el ĝi pere de la rivero Smolenka (59° 57′ N 30° 14′ O / 59.950 °N, 30.233 °O / 59.950; 30.233 (mapo)Koordinatoj: 59° 57′ N 30° 14′ O / 59.950 °N, 30.233 °O / 59.950; 30.233 (mapo)).

La insulo, origine malalta kaj ofte inundita, estis tradicie uzita kiel tombejo (vidu artikolon Smolenska Luterana Tombejo). En la epoko de la komenca Sovetunio, la nomo estis ŝanĝita al Insulo de Decembristoj por rememorigi kvin ekzekutitajn estrojn de la Decembrista revolucio, kiuj estis enterigitaj en nemarkita tombo en la tiama Golodaj.