Kritika pensado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kritika pensado (angle: critical thinking, ofte ankaŭ kritika spirito (france: esprit critique[1]) estas koncepto de kiu la difinoj estas multnombraj, kiuj foje sin kontraŭdiras[2], kaj kiuj ĝenerale indikas la kapablojn kaj sintenojn kiuj permesas rigorajn rezonadojn por atingi celonaŭ analizi faktojn por povi formuli juĝon.

La termino "kritika pensado" esence rilatas al la kapablo analizi, evalui kaj esplori ideojn, argumentojn, kaj informon kun la celo esti pli racia, objektiva, kaj pravigita en siaj konkludoj. Kritika pensado estas esence lernkapablo kaj kognitiva procezo, kiuj ludas gravan rolon en la kampoj de esploro, sciencoj, filozofio kaj la ĉiutaga vivo.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Kritika pensado estas esenca kapablo por evoluigo kiel individuo kaj ludas gravan rolon en la esploro kaj evoluigo de la homa kulturo kaj scio.Kelkaj el ĝiaj trajtoj estas[3]:

  1. Racia kaj logika analizado de la argumentoj: Kritika pensado uzas logikon por analizi kaj kompreni argumentojn kaj ideojn. Ĝi implikas esplori la validecon kaj koherecon de la informoj kaj konkludoj bazitaj sur evidenco.
  2. Objektiveco: Kritika pensado serĉas eviti la influitan juĝadon kaj subjektivan favoradon. Ĝi celas esti objektiva en sia esploro kaj juĝo, bazante sin sur faktoj kaj valideco.
  3. Kritika aliro al asertoj: Kritika pensado ne simple akceptas asertojn sen demando. Ĝi serĉas validigon kaj kredindajn evidencojn por subteni argumentojn aŭ konkludojn.
  4. Principo de falsifieblaj argumentoj: Kritika pensado aplikas la principon de falsifiado en esploraj procezoj. Tio signifas, ke ĝi provas trovi kontraŭargumentojn aŭ kontraŭindikojn, kiuj povus malvalidigi aŭ nuancigi la pruvitajn argumentojn.
  5. Toleremo kaj malfermemo: Kritika pensado inkluzivas la kapablon konsideri multajn perspektivojn kaj vidpunktojn, eĉ se ili malsamas aŭ kontrastas kun propraj konvinkoj.
  6. Skeptikeco: Kritika pensado kritike rigardas asertojn kaj informojn, evitante senkondiĉan kredon. Ĝi serĉas konfirmojn, koherecon kaj integron en la argumentado.
  7. Klareco kaj precizeco: Kritika pensado celas esti klara en siaj argumentoj kaj eviti sensencecon kaj en argumentado kaj vortumado, kiu povus konduki al miskomprenoj.
  8. Konstanta revizio kaj plibonigo: Kritika pensado ne estas unuopa procezo. Ĝi implikas konstantan revizion kaj plibonigon de siaj kognitivaj kapabloj, bazitaj sur novaj spertoj kaj lernado.
  9. La taksado de la kredindeco de la fonto(j).

Metodo[redakti | redakti fonton]

Kiu, kio, kie, kiam, kiel, kial[redakti | redakti fonton]

Metodo de pridemandao: kiam informo ne kontentige responda al la demandoj "kiu, kio, kie, kiam, kiel, kialo", ĝi estas konsiderita kiel malmulte kredinda.

  • Kiu: la aŭtoro de la informo, la ĉefroluloj surscenigitaj en la informo, per kiu, por kiu, kontraŭ kiu.
  • Kio: trajtoj de la informo
  • Kie: ŝtataneco, deveno, fonto de la informo.
  • Kiam: kronologio de la informo, ligoj de kaŭzeco, eblas trovi anakronismoj.
  • Kiel: maniero laŭ kiu la informo estas disvastigita, per asertoj, argumentoj aŭ en polemika formo, kune de la metodaro celanta tuŝi la publikon, ebleco trovi kontraŭdirojn.
  • Kial: motivoj de la aŭtoro de la informoj (altruismo, humanismo, manipulado, ideologia propagando, prozelitismo, merkatiko aŭ komercavarbado, bezono de socia rekono…).

Pedagogia uzo[redakti | redakti fonton]

Okazas debatoj pri la kondiĉoj kaj ebloj rilate al la edukado en spirito de kritika pensado en la edukaj sistemoj: iuj konsideras ke tio devas esti aparta kurso, dum aliaj opinias ke necesas integri ĝin interne de la diversaj fakaj kampoj kiujn oni instruas.

En 2019, la franca ĵurnalo Le Monde pridemandis la sociologon Gérald Bronner kiu respondis jene : "La instruado de la kritika pensado estas kerna ambicio por la franca eduksistemo. Kiel klarigi kial la falsaj novaĵoj (angle: "fake news") aŭ komplotaj teorioj renkontas tiom da sukceso ĉe la plej junaj homoj?". Bronner respondas: "De mia vidpunkto, la kritika spirito (kritika pensado) neniam estis sisteme instruita en la lernejoj kiel tia. Lernantoj estu invitataj sisteme pripensi la demandon 'kiel scii kio veras kaj kio ne?'[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Thierry Herman, Le courant du Critical Thinking et l'évidence des normes : réflexions pour une analyse critique de l'argumentation (La fluo de kritika pensado kaj la evidenteco de normoj: pripensaĵoj por kritika analizo de la argumentado), En: A Contrario, Vol. n-ro 16, n-ro 2n p. 41 (ISSN 1660-7880 kaj 1662-8667; DOI 10 3917/aco 112 0041.
  2. (fr) Jacques Boisvert, Le développement de la pensée critique au collégial: étude de cas sur un groupe classe en psychologie (La evoluo de kritika pensado en kolegio: kazesploro pri klasgrupo en psikologio), Revue des sciences de l'éducation, Vol. 26, n-ro 3,  2000, paĝoj 601–624, ISSN 1705-0065,doi.org/10.7202/000292ar, alirite la 5-an de januaro 2020)
  3. Kun danko al Chat GPT kiu respondis en tute bona Esperanto, sed ĉu fidinde?
  4. Gérald Bronner : « L’esprit critique peut s’enseigner et s’apprendre en tant que tel », Le Monde, 11 juin 2019