BA27

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BA27 estas la dudekkvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2016.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jesper Lykke Jacobsen) pri falsaj informoj.

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson: Avo el Tombo. Realisma rakonto pri avo kiu penis por fari sian vivon de laboristo, kreis familion, fruktoĝardenon, iĝis esperantisto kun la plej aĝa filino, kiu edziĝis al juna esperantisto ktp.
  • Sten Johansson: Nova jarsento. Gustav penas por iĝi respektata junulo el infano en la familio kun nova patrino, en la lernejo, inter aliaj junuloj, kiel laboristo, kiel sindikatano, strikisto ktp.
  • Alberto García Fumero: De l' memor' la vasto. Filozofa rakonto pri iu kiu trairas burokratan enirejon kaj eniras en labirinto fakte kun la burokratino, kaj tio iĝas maro, kamparo, kastelo kaj eĉ ĉio iĝas pli fantasta kaj simbola pri la vivo kaj la memoro.
  • Julian Modest: La bebo. Maturulo kuniĝas al junulino, kio okazigas malaprobon de parencoj, apuduloj ktp. Ĉio komplikiĝas kiam ŝi gravediĝas.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Guy de Maupassant: Amiko Joseph (trad. Yenovk Lazian). Du amikoj el junaĝo rerenkontiĝas kaj la fraŭlo estas invitita ĉe la edziniĝinta al kampardomo. Tie li montriĝas kruda kaj tro malferma revoluciulo kontraste al la modesta tradicia geedza paro.
  • Laurent Kloetzer: La fero, la neĝo kaj la sango (trad. Laurent Burgbacher). Antikveca rakonto de kuraĝega militisto Kendal kiu frontas multnombrajn malamikojn (epoko de keltoj).
  • Rita Granetti: Nigra maro (trad. Sen Rodin). Alveno de afrikaj migrantoj al "Akcepto-Centro" en sudorienta Italio. Knabo fuĝas el koncentrejo kaj memoras pri sia vivo en Sudano kaj sia alveno el tie.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Haupenthal: Eseo pri "Sonĝeskoj" de Arthur Schnitzler. Rimarko pri la du tradukoj fare de Reinhard Haupenthal kaj Michel Duc Goninaz (Sonĝonovelo) de la sama verko, ambaŭ tradukistoj mortis en 2016. Klarigoj pri la enhava psikologia fono, la roluloj Fridoleno kaj Albertina, la strukturo de la verko kaj la traduko. Haupenthal glosas kaj klarigas la jenajn neologismojn: haveloko, kolonjo, kupledo, landkneĥto, obdukcio kaj vemo. Simile li listigas aliajn pli personelektitajn neologismojn, kiel aniversario, des-, hostila, inocenta, klasifi, konfiguracio, motifo, nul, matrimonia, redempti, sensuala, ĉefe latiniddevenaj.
  • Paul Gubbins (1948-2016). Nekrologo de grava esperantisto, dediĉita ĉefe al teatro, kaj kreeme kaj kritike.
  • Manuel Halvelik (1925-2016). Nekrologo de grava esperantista lingvisto kaj kreinto de esperantaj dialektoj (Popido, Gavaro kaj Arcaicam Esperantom).
  • Ulrich Becker: "Ni ne bezonas plian poemaron, ni bezonas faklibrojn". Pri la morto de Detlev Blanke (10a de majo 1941-20a de aŭgusto 2016). Biografio kaj rememoro pri la vivo kaj verko de DB. Becker reliefigas la organizemon, aktivemon, entuziasmon, obstinon kaj konvinkiĝon, kiel ĉefaj trajtoj de la memorinda germana esperantisto kaj lingvisto.
  • Probal Daŝgupto: Pri la forpaso de Detlev Blanke. Daŝgupto reliefigas la inkluzivemon kiel ĉefa trajto de Blanke.
  • Ralph Dumain: La vivo, verkaro kaj muzikaj robotoj de Frigyes Karinthy. Enkuntekstigo de la vivo kaj verkaro de Karinthy en la hungara literaturo kaj en scienc-fikcio kaj utopioj (respektive distopioj). Revizio de tradukoj kaj analizo de du ĉefaj verkoj, nome "Kapilario" kaj "Faremido". Hegemonio de robotoj kaj neorganikaj estaĵoj super la malperfekteco de homoj. Influo super Sandor Szathmari.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Sortoj frakasitaj. Post rigardo al la lastaj verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de Josip Pleadin, Geoffrey Sutton, kaj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, Bronŝtejn detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj Vsevolod Ivanov alinome L. Ivn (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).
  • Paulo Silas: Leviĝu, ventoj kaj hurlu, ŝtormo... por ke mi, antaŭ vi, ĉagreniĝu infanece pri pasinta tempo. Personaj komentoj pro legado de poemoj de A. S. Puŝkin, pri naturo kaj tempopaŝo.
  • Lilia Ledon da Silva: Puzlo-mondoj. Analizo pri la fenomeno de puzloj, kiel ekzemplo de la homa agado por arto, kulturo ktp.

Reagoj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho: Ĥaoso en la Belartaj Konkursoj. Persona defendo pri la ĥaosa situacio en kiu Camacho ricevis premion kontraŭ regulo de la konkurso. La diversaj interpretoj estis tialo de la konfuzo kaj de la rezigno de alia premiito, nome Suso Moinhos.
  • Suso Moinhos: Reago. Konciza persona klarigo de tiu rezigno.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson: Ĉefverko de Bronŝtejn kaj de nia literaturo, pri Mi stelojn jungis al revado (de Mikaelo Bronŝtejn) en la kunteksto de sovetaj esperantistoj kaj de aliaj verkoj de Bronŝtejn.
  • Sten Johansson: Amo kaj revolucio kiel teatraĵo, pri La vorto kaj la vento. Rakonta koliero (de Miguel Fernández), nome priskribo de la rakontoj, analizo kaj lingva kaj literatura kaj kritikoj al taŭgeco de la inkludo de kelkaj tekstoj.
  • Luiza Carol: Amrideto pri Barato, pri Padma, la eta dancistino (de Tibor Sekelj), komentoj pri esperanta porinfana literaturo. Sekelj faras optimisman priskribon de la kamparana barata vivo, regata de hazardo.
  • Luiza Carol: Fabela ekviviĝo, pri Ŝipeto Narklo (de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova), nome ŝipo kiu havas homecan vivon kaj birdoj kaj aliaj bestoj ĉirkaŭ li.
  • Geoffrey Greatrex: Kiel fronti batojn de la sorto?, pri Pri feliĉa vivado / De vita beata (de Seneko; trad. István Ertl) kaj Mallongeco de la vivo / De brevitate vitae (de Seneko; trad. Gerrit Berveling). Greatrex kritikas la fakton, ke krom lia filozofio, Seneko vivis vivon de riĉulo kaj ĉiopova tute nesimpatia al malriĉuloj.
  • Giulio Cappa: Lano-bela ŝafo, pri Strangaj spikoj (de Jorge Camacho). Komentoj pri la poemaro kaj partikulare pri kelkaj poemoj. Lia poezio estis pli gnomika ol lirika. Oni notas la intereson de la poeto por metriko kaj ĉefe pri soneto, kaj lian "akran karakteron".
  • Suso Moinhos: Trafa kaj utila kolekto, pri Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto / Petit refranyer català-esperanto (de Pedro M. Martín Burutxaga), nome kolekto de 690 frazeologiaj unuoj el la 2 630 proverboj de la "Proverbaro esperanta", kaj ties korespondo en la kataluna.
  • Suso Moinhos: Vigla danco ĝis la fino, pri Ciuleandra (de Liviu Rebreanu; trad. Ionel Oneţ). Ciuleandra estas rumana popoldanco, sed la romano temas pri psika analizo de murdinto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]