BA25

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 25
Dosiero:Ba25-kovrilo.jpg
numero
Speco Literatura revuo
Formato 170 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2016

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9314-3

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 25
vdr
Kovrilo-paĝo de BA 25

BA25 estas la dudekkvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2016. La internaj ornamaj bildoj estas fotoj de turoj aŭ altaj konstruaĵoj, dum la kovrilpaĝo montras muntaĵon de la Babela Turo inter modernaj urbaj konstruaĵoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jesper Lykke Jacobsen). Aludoj al bibliotekoj (Borges, Eco ktp.).

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Grigorij Arosev: Dolly. Familia historio, junulino sentas sin sola kaj apuduloj klopodas helpi, inter kiuj intervenas psikologino de la lernejo kiu alparolas la patron.
  • Lilia Ledon: Realo, nepriskribebla realo. Paŝoj al plena realo-aliro. Abstrakta meditado pri la vivo kaj partikulare ĉirkaŭ la du roluloj Tutoparto kaj Tutopeco.
  • Barry Friedman: Bukaj-aj esperantistaj frenezetuloj. Priskribo de etoso kaj ĉiutagaĵo en Ohio, parodio de tieaj esperantistoj.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Valén: Filandroj oldaj (Ama fer' iama; Floron puran; Grandurba mateniĝo; Disiĝo; Detruenda am-karcero; Vino venena; Tagmezo; Jen vi kaj mi; Diin' en dormo; Senlimen; Varma-somere; Fendoj; Mallume inter du lumoj)
  • Gerrit Berveling: Eŭropo 1992; Eŭropo 2015; Serieto da II-oj.

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita teatro[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: Finfine "Bohemiaj lumoj" vidis la lumon. Pri la persona alligiteco de la aŭtoro al la teatraĵo "Bohemiaj lumoj" de Ramón María del Valle-Inclán. Dekdua sceno en kiu la ĉefrolulo Makso parolas al sia amiko Sinjoro Latino pri sia koncepto pri Esperpento kaj poste mortas ebria pro malvarmo.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho: Japanujo kaj mi. Pri la persona alligiteco de la aŭtoro al japanaj esperantistoj kaj Japanio ĝenerale, krom pri esperantistoj kaj Orienta Azio (ĉinoj, japanoj, koreoj kaj Tajvano). Veturoj tra Japanio kaj veturimpresoj: okazigitaj poemetoj.
  • Jorge Camacho: Malheloj kaj malbeloj en HEL. Recenzo kaj kritiko al Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ĉefa kritiko estas al supraĵaj komentoj kaj miskompreno de la poezio de Camacho. Oni agnoskas la gravecon de la verko, sed oni mallaŭdas la implikon en la personaj ideologioj.
  • Carlo Minnaja: Libro pri historio – historio pri libro. Laŭ la strukturo de dialogo inter la aŭtoro kaj lia filino, nome la Historio de la esperanta literaturo, Minnaja defendas sian verkon el ricevitaj kritikoj, konfirmas, ke plej parto de tiu estis farita de li mem kaj ne de la alia aŭtoro kaj iom pli eksterteme eniras en la afero de raŭmismo kaj la postaj konfliktoj inter esperantistoj.
  • Gerrit Berveling: Pri la libroj de la eldonejo Fonto el Gersi Alfredo Bays. Oni rakontas la historion de la eldonejo kaj oni listigas publikaĵojn en dekdu fakoj, nome la jenaj: Originala poezio; Originala prozo; Studaĵoj; Kuirlibro; Tradukita poezio; Tradukita prozo; Antologio k.s.; Pri lingvo, gramatiko, vortaro; Biblio; Porinfana literaturo; Filozofio, teologio; Teatraĵoj.
  • Miguel Fernández: Reago al la recenzo La bunteco de anarkiismo en Hispanio. Temas pri reago al komento en recenzo de Ulrich Lins pri "Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo": en tiu Lins aludas al la mortigo de pastroj fare de anarkiistoj. Fernández respondas, ke tiu afero estas tute ekstertema. Tamen li enkuntekstigas la aferon per resuma historio de la amasmurdoj fare de la kristana respektive katolika eklezio ĝis alveni al la epoko de la hispana puĉo de julio 1936 kaj la sekva hispana enlanda milito kaj eĉ dum la epoko de la postmilito kiam la eklezio tute komplicis kun la diktatora reĝimo.
  • Li Chaoyang: Pri mia patro Li Shijun (Laŭlum). Biografio de Laŭlum fare de lia filo. Malfacilo en la junaĝo kaj entuziasma dediĉo de Laŭlum al studado, scienco, verkado, tradukado, lernado de Esperanto kaj organizado de diversaj aktivecoj por la disvastigo de la lingvo. Listigo de verkoj, ĉefe de tradukoj. Laboro en "El Popola Ĉinio" kaj laboremo ĝis la fino.

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

  • Suso Moinhos: Parolante kun Nora Caragea: la lingvo, la vivo, la libroj.. Intervjuo al Nora Caragea. Ŝi parolas pri isa vivo, sia esperantiĝo, la rilato kun rumana esperantisto Caragea, la esperantigo de ilia filino, sia dediĉo al traduko kaj speciale al la porinfana literaturo kun seriozaj temoj. Bibliografio de ŝiaj sep tradukoj.

Reago[redakti | redakti fonton]

  • Detlev Blanke: Kio estas la literaturo de Esperanto? Alia reago al la Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Kelkaj kritikoj temas pri malmanko de la artikolo la en la titolo, manko de dediĉo al tradukoj kun literatura valoro, manko de konsidero al la samtempa verko de Geoffrey Sutton Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto kaj alvoko al kunlaboro inter la tri historiistoj kaj finfine malabundo en la bibliografio. Kelkaj el tiuj kritokoj estas rebatitaj en la menciita dialogoforma artikolo de Carlo Minnaja.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Julia Sigmond: Ĉu vi ŝatas vojaĝi?, pri Ie pri io (de Tereza Kapista). Entuziasmo pri la ekzemplo de la granda veturado kaj instruado de Esperanto fare de Kapista.
  • Jorge Camacho: Kie ŝaŭmas la biero, pri Aŭdienco (de Václav Havel; trad. Josef Vondroušek), teatraĵĵeto por du aktoroj.
  • Suso Moinhos: Utila, sed plibonigenda vortaro, pri Sinonima vortaro de Esperanto (de Emil Dimov). Detala trarigardo al la vortaro, kiu fakte ne listigas nur sinonimojn, sed ankaŭ hiperonimojn, rilatajn vortojn, derivitajn ktp. Moinhos proponas revizion fare de fakulo(j) pri semantiko kaj leksikologio por regule ordigi kaj profiti la abundan utilan materialon.
  • Hirotaka Masaaki (Vastalto): Hajkoj kun alia gusto, pri Cent hajkoj (de Andreas Kück). La recenzisto, sperta pri hajkoj, klarigas tioin kio devas esti la tipa hajko, kaj kritikas, ke tiuj de Cent hajkoj insistas en eksperimentoj kiuj tute malproksimigas ilin el la kanono, nome per uzado de rimo, (foej tririmo), elizio de lasta vokalo en ĉiu verso, kaj eĉ en ĉiu vorto
  • Mao Zifu: Espero el malkaŝado de indiferento, pri Indiferento. De la universo ĝis la homo (de Paulo Silas). La recenzito laŭdas la bonan linvgokapablon de juna poeto kaj la seriozan enhavon pri malbonoj de la mondo kaj la vivo.
  • Carlo Minnaja: Mornaj morgaŭoj, pri La korto (de Kristian Lundberg, trad. Gunnar Gällmo). Kroniko de laboristo, kiu devas peni en sia laborejo enŝipigante aŭtojn, kaj aliaj malfacilaĵoj de la vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]