BA23

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 23
numero
Speco Literatura revuo
Formato 148 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato junio 2015

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos kaj Tim Westover
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9302-0

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 23
vdr

BA23 estas la dudektria numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2015. Interne estas bildoj pri legomoj kaj aliaj vegetaloj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (P. Daŝgupto).

Originala prozo[redakti | redakti fonton]

  • Evgenij Kremchukov, Grigorij Arosev: La jaro 14. Novelo konstruita salte de tri datoj komence de tri jarcentoj: nome 1814, 1914, 2014. Respektive en Moskvo, Sarajevo kaj Berlino, simila rolulo, juna, meditema, implikita en afero, rilate iel al ponto, suferas similajn pensojn salte de la jarcentoj. En la unua okazo temas pri Moskvo post la incendio okaze de la napoleona invado, kun Lermontov kiel elstara figuro, kiu naskiĝos kelkajn tagojn post tio rakontita; duaokaze en Sarajevo en la tagoj antaŭ la fama atenco kiu laŭdire estos komencigo de la Unua Mondmilito, kaj triaokaze la ĉefrolulo rilatas al bosnino kiu iniciatas lin en la problemoj de Balkanio. Estas aliaj hazardoj kunigantaj la tri historiojn, kiel la fakto, ke unu el la ĉefrolulaj atencontoj fakte mortiĝis la saman tagon kiam naskiĝis la tria; aŭ mistera malhela rolulo kiu alparolas la duan kaj trian ĉefrolulojn. Supre ŝvebas la tendenco de la junulo filozofi pri la afero kaj la agado ŝanĝi la mondon.
  • Klára Ertl: Nudpieda somero. Spertoj de junulino kiu decidis senŝue iradi dum unu somero. Pelmela maltrankvilo inter ĉirkaŭantoj kiuj demandas, konsilas, admonas, malpermesas ktp.

Originala poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita prozo[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Melnik: La libro de sortoj (trad. Olga Kerziouk). Iu publikigas libron kie aperas la mortodatoj de tiuj kiuj nun vivas. Sekvas enorma socia tumulto. Meditadoj kaj kutimoŝanĝoj antaŭ la mortofenomeno. Iam tiuj antaŭanoncitaj mortoj iel finas.

Tradukita poezio[redakti | redakti fonton]

  • Srikanth Reddy: Poemoj el ĝemela planedo pri Esperanto kaj pri la lingvaneco (trad. Probal Daŝgupto).
  • María Ángeles Maeso: Poemoj (Tegmenta luko; Ratoj; Printempas re; trad. Miguel Fernández).
  • Tanikawa Shuntaro: Elektitaj poemoj, el kiuj kelkaj pri ĉiutagaj banalaj aĵoj, pri vivo kaj morto, interparencaj rilatoj (La tago, kiam oni lanĉos la balonon; Junulo kun okuloj mallevitaj; Junio; Nero – al hundeto, kiun oni amis; Stafeti matenon; En bela somera mateno; La gazono; Vivi; Fekaĵo; Ĉio ajn 'stas pipiĉo; Glaso; Pano; Ŝnureto; Decembro; Kion maljunulo diris antaŭ la morto; Avinjo kaj Hiroko; Jen mi naskiĝis; Kanto; La hejmeniro; Adiaŭ estas vorto nur provizora. Knabo 12; En la tago, kiam la birdetoj malaperis en la ĉielo; Tiu knabo; Zum zum; Adiaŭ!; La vortoj; trad. Kitagawa Hisasi).
  • Béla Markó: Du poemoj (Komuna deklaro; La granda komuna ŝako; trad. Jozefo E. Nagy).
  • Kinga Fabó: Du poemoj (La promiskua spegulo; Brokanta ĉarmo; trad. István Ertl).
  • Péter Zilahy: Du poemoj (Kiu for; Morti en ŝtrumpetoj; trad. István Ertl).

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Ralph Dumain: La tragedio de l' homo en tri medioj; nome revizio de la verko de Imre Madách La tragedio de l'homo vidita de esperantistoj (Kálmán Kalocsay, Sándor Szathmári), de la hungara aŭ anglalingva kritikistaro (István Söter, George Sziters, George F. Cushing, János Erdélyi, Thomas R. Mark, Mihály Szegedy-Maszák) kaj de György Lukács, eble la plej konata hungara literatura kritikisto. Oni fokusigas al ĝenerala mesaĝo, ĉu optimisma aŭ pesimisma, romantisma aŭ ne, progresema aŭ ne.
  • Jouko Lindstedt: Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan (kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin)?; hipotezo pri kion estus farinta Ludoviko Zamenhof se jam la angla estus havinta la nunan statuson de internacia lingvo. Ankaŭ meditado pri kiel tio okazis. Zamenhof zorgis pli pri homaranismo kaj por akcepto ĉe aŭtoritatoj. La nuna Esperanto estas alia afero.
  • Luiz Fernando Dias Pita: Komparo inter la esperanta kaj brazila literaturoj dum la jaroj 1950-1980; La aŭtoro rilatas kelkajn nomojn de brazilaj Esperanto verkistoj kun la evoluo de la tiutempa brazila literaturo el la dua duono de la 20-a jarcento: Ĉefe li fokusiĝas al la poezia verkaro de Geraldo Mattos, Sylla Chaves, Diderto Freto kaj Roberto Passos Nogueira.
  • Wim Jansen: Esperanto inter natura evoluado kaj lernfacileco; pri kategorieco kaj nekategorieco de esperantaj radikoj kaj ties rilato kun la natura evoluado (kategorieco) kaj la lernofacileco (nekategorieco).
  • Gerrit Berveling: Kiel funkcias klasika metrika poezio. En latina kaj greka bazita sur longeco kaj mallongeco de silaboj en pli malpli fiksitaj skemoj; el Mezepoko sur la rimoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Federico Gobbo: Du esearoj, du Zamenhofoj, pri Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov kaj Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. La originala verkaro de Lidia Zamenhof (komp. Jean Amouroux, Zofia Banet-Fornalowa, Masayosi Higasida kaj Bernhard Westerhoff). La unua verko pri la vivo de Ludoviko Zamenhof kaj la dua, kolekto de tekstoj de lia filino Lidia kiu sekvis la tendencon de la patro al homaranismo, nome en la religio bahaismo. La recenzisto rekomendas ties legadon paralele al la biografio pri ŝi fare de Wendy Heller.
  • Miguel Fernández: Interesa verko en neglektitaj vestaĵoj, pri La Troja Milito de Spiros Sarafian; interesa temo, sed manko de profesieco en la traktado kaj ĉefe kun multaj "lingvaj malglataĵoj".
  • Gerrit Berveling: Konspiro kontraŭ Luyken?, pri Pro Iŝtar de H. A. Luyken); biblia temo rilate al la historio de Ijob kun orientalisma traktado kun fono en la antikva Babelo. Temas pri historia romano kaj samtempe aventura romano kun la temo de konspiro fare de pastroj de "falsaj dioj". la religia temo okazigis malakcepton ĉe la legantaro.
  • Jordi Solé i Camardons: (trad. Suso Moinhos) pri La gesta d'Utnoa de Abel Montagut); nome la katalunlingva versio de Poemo de Utnoa kun laŭdo al "esplorado vasta pri la epika literaturo de la tuta homaro" kaj konstato de la mesaĝo, nome "humanismo, kiu staras por la diverseco kaj kulturo de la tuta homaro.".[1]
  • Jorge Camacho: Pri ĉizo kaj aliaj artoj, pri Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuşi (trad. de Ionel Oneţ). Kaj medito pri la koncepto statuo kaj pri beleco kaj malbeleco respektive de la virina kaj vira korpoj.
  • Gyorgy Nanovfszky (iama ambasdoro de Hungario en Rusio): Vivsekcoj tra Rusio, pri Homoj de Putin. La silenta plimulto de Rusio kaj Krimeo estas nia. Reveno de la imperio de Kalle Kniivilä; nome finna ĵurnalisto, fakulo pri vivo en Rusio ekde la falo de Sovetunio. En la unua verko la aŭtoro kolektas deklarojn de meztavolaj homoj pri la situacio en la Putina Rusio, plej multe favoraj. En la dua, Kalle Kniivilä enkuntekstigas la aneksigon de Krimeo fare de Rusio kaj la situacion en aliaj teritorioj de orienta Ukrainio, same kun ruslingva plimulto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝo 142.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]