Shuntarō Tanikawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tanikawa Shuntaro)
Shuntarō Tanikawa
Persona informo
谷川俊太郎
Naskiĝo 15-an de decembro 1931 (1931-12-15) (92-jaraĝa)
en Suginami-ku
Lingvoj japanaangla vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Toyotama High School, Tokyo vd
Familio
Edz(in)o Eriko Kishida • Yōko Sano vd
Profesio
Okupo poeto • scenaristoverkisto • kantotekstisto • tradukisto • verkisto de porinfana literaturo • videoartisto vd
Laborkampo Libera verso vd
Aktiva dum 1940– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shuntarō Tanikawa (japane 谷川 俊太郎 Tanikawa Shuntarō) (naskiĝinta la 15-a de decembro, 1931, Tokio, Japanio) estas japana poeto, scenaristo, verkisto, kantovortumisto, tradukisto,[1] porinfana verkisto.

Li ricevis premiojn Noma de la littérature pour enfants, Premio Hagiwara Sakutarō, American Book Awards' "Books of The Times - New York Times".

Li edziĝis trifoje. La unua edzino estis Eriko Kishida, poetino; la dua Tomoko Ōkubo, aktorino; kaj la tria Yōko Sano, eseisto kaj verkisto de bildolibroj.

Li estas unu el la plej amplekse legataj kaj unu el la plej alte taksataj vivantaj poetoj japanaj en- kaj eksterlande, kaj ofta temo de spekulativoj rilate al la Nobel-premio pri literaturo.[2]

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li ekverkis poemojn post la Dua Mondmilito kaj jam en 1950 li publikigis la unuajn poemojn en grava literatura gazeto Bungakukai (La literatura mondo).

La unua poemaro Du miliardoj da lumjaroj da soleco aperis en 1952. Poste venis aliaj 80 poemaroj.

Li verkis krome porinfanan literaturon, kantojn, scenarojn por kino kaj televido, eseojn ktp. Multaj liaj verkoj estis tradukitaj al diversaj lingvoj, inter kiuj Esperanto.[3]

Krome li bone rilatas al Esperanto kaj partoprenis en publika poezia aranĝo de la UK 2007 okazinta en Jokohamo[4][5].

Tiam en intervjuo kun la esperanta redakcio de Pola Radio li komentis[6]:

Citaĵo
 Ankaŭ por mi estas unua fojo aŭskulti deklamadon en Esperanto, kaj mi ja fakte partoprenadis en diversaj okazoj de poezia deklamado en Japanio kaj aŭskultis deklamadon en diversaj lingvoj, kaj ĉi tie aŭskultante Esperantan deklamadon mi ja sentis tute samnivelan, tute same vivantan funkcion de lingvo 

En la sama okazo li diris al la japana prestiĝa tagĵurnalo Asahi Shimbun[7]:

Citaĵo
 Estas unuafoje, ke mi povis tiom korverŝe paroli kun poetoj, kiuj ne parolas la japanan. Mi kredas, ke tio estas ne disigebla de la fakto, ke Esperanto estas juna lingvo 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.
  2. "Prosing the Question" de Mei Jia, China Daily, 2011-12-15. [2] Alirita la 31an de Aŭgusto 2017.
  3. Tanikawa Shuntaro, Elektitaj poemoj, en Beletra Almanako, nº 23, Mondial, Novjorko, Junio 2015, paĝoj 71-87, sume 25 poemoj tradukitaj de Kitagawa Hisasi.
  4. "Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado", Libera Folio,https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2007/jokohamo5/
  5. Sama artikolo en Beletra Almanako, nº 23, paĝo 71.
  6. Laŭ la programero de Pola Radio datita je 2007/08/06 (ekde 2:17) konservita en la retejo de Toyonaka Esperanto-Grupo [3].
  7. La retejo de la ĵurnalo mem ne plu konservas la artikolon aperintan en la 30-an de aŭgusto 2007, kaj ĝi estas trovita en la blogo de Tomakomai-Esperanto-Societo [4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]