Klára Ertl
Aspekto
| Klára Ertl | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 26-an de majo 1995 (30-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • franca • nederlanda • angla • germana |
| Ŝtataneco | nekonata valoro |
| Familio | |
| Patro | István Ertl |
| Patrino | Fabienne Berthelot-Ertl |
| Frat(in)oj | Ruben Ertl kaj Dorián Ertl |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto amatora aktoro |
| Esperanto | |
| Denaska esperantisto | Jes |
Klára Ertl (naskiĝis la 26-an de majo 1995) estas esperantisto kaj aktivisto nuntempe loĝanta en Katalunio. Ŝi estas en TEJO komitatano A nome de Germanio kaj komisiito por UNITED por Interkultura Agado.[1]
Ŝi diplomiĝis pri psikologio kaj pagite gvidas lerngrupetojn de universitataj psikologistudentoj. Volontule ŝi laboras pri la Mortolisto de UNITED.[2]
Ŝi estas filino de hungar-franca esperantisto István Ertl kaj de franca esperantistino Fabienne Berthelot-Ertl kaj denaske parolas Esperanton, same kiel ŝiaj fratoj Ruben kaj Dorián.
En 2022 ŝi ludis la rolon de "Laŭra" en la muzikalo June kaj Kune dum la 78-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Nederlando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Klára Ertl | Centra Reto. Arkivita el la originalo je 2020-05-31. Alirita 2020-05-14 .
- ↑ informo prenita en somero 2020 de la retpaĝo www.tejo.org/nia-teamo/klara-erlt/ de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed jam en somero 2021 ne plu havebla kaj ne sukcese arkivigita en la Interreta Arkivo

