BA20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

BA20 estas la dudeka numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2014. La bildoj de Max Elbo, krom la kovrilpaĝo, inter internaj paĝoj montras portretojn de famaj esperantaj verkistoj, nome Julio Baghy, Baldur Ragnarsson, Tibor Székely, Kazimierz Bein, Marjorie Boulton, Kálmán Kalocsay kaj William Auld.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Ulrich Becker). Okaze de la 20a numero oni faras bilancon de la itinero de BA. Ĝis tiam estas ĉirkaǔ 250 abonantoj, totale inter 350 kaj 400 aĉetantoj. Oni publikigis 65 originalajn prozaĵojn, 179 originalajn poemojn, 120 tradukojn kaj multajn aliajn tekstojn.[1]

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Elisée By’elongo Isheloke: El "La onta mondo". Fabela rigardo al la katastrofa panoramo de la tuta mondo ĝenerale kaj partikulare pri la situacio en Afriko: koloniisma ekspluatado, militoj pro raraj metaloj, infansoldatoj ktp.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Eksorto tria: Talis. Komenco de nova romano de la verkisto. Roto de latvoj, protektas la grupon de bolŝevikoj kiuj iras el Peterburgo al Moskvo, kun Lenin ĉekape. La rotestro estas esperantisto.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Baldur Ragnarsson: Kvar poemoj (La rozo; Ĉu venis la tempo?; La magia ŝtono; Salrezistaj herboj).
  • Gerrit Berveling: Kvar poemoj (Kato ne duŝas sin; Pri mirakloj; Odo al Kerry; Kompato al iama instruisto)
  • Giulio Cappa: Marĝene al la eseo Motivoj por (ne) kabei de Jorge Camacho.
  • Suso Moinhos: Paĉjo; Al la senmembra satiruso kaptita en la sicilia markolo, preskaŭ ĉeorele.
  • Siru Laine: Fino.
  • Nicola Ruggiero: La korva plumo.

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Virginia Woolf: La ĝardeno de Kew (trad. Sten Johansson). Melankolia kaj sentiva emociaro dum kontemplo de la fekunda naturo de la ĝardenoj Kew.
  • Virginia Woolf: La korda kvarteto (trad. Sten Johansson).

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Rosmari Torrens: Poemoj (Konfetoj; Per lunoj kaj pikiloj, kaj fiŝoj; Vana batalo; trad. Miguel Fernández).
  • Wisława Szymborska: Poemoj (Raporto el hospitalo; Alflugo; Eble ĉio ĉi; Pri la morto sen troigo; La unua foto de Hitler; Fino kaj komenco; diversaj tradukintoj).
  • Béla Markó: Du poemoj (Arto poetika; Arto poetika ĉiela; trad. Jozefo E. Nagy).
  • Uĉimura Kanzoo: (Spros’ en frosto (trad. Nitta Takamichi).

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Gubbins: Marjorie Boulton 90-jara. Omaĝo al Marjorie Boulton okaze de ŝia 90-a naskiĝtago.
  • Humphrey Tonkin: Marjorie Boulton, poeto kore fajra. Trarigado al ŝia itinero kiel esperantisto, kiel esperanta poeto kaj kiel fakulino pri aanglalingva literaturo. Specimenoj de ŝia esperanta poeziarto.
  • Miguel Fernández: Memore al Juan Régulo Pérez. Omaĝo al Juan Régulo Pérez kaj kortuŝa memoro pri liaj lastaj jaroj, malsana kaj malkapabla komuniki. Elegio "Al vi, Don Juan, kiu laŭdire mortis".
  • Flávio Fonseca: Mia kontakto kun Geraldo Mattos. Personaj memoroj pri kontaktoj kun Geraldo Mattos.
  • Jean Amouroux: Koboldaĵoj. Longa rakonto pri la vivo de la kabaredo "Ĉe la koboldoj". Ĝis 12 montroj de porluda poezio de la plej eminentaj esperantistoj ligitaj al tiu tiuepoka etoso: Bernard, Schwartz, Waringhien, Laurat, Barthelmess, eĉ Baghy.
  • Carlo Minnaja: Ranoj, civitanoj kaj samideanoj. Defendoj de la tuta incitiataro ligita al Giorgio Silfer kaj la Esperanta Civito, kiu celas "esti jure agnoskita kiel komunumo ligita de komuna lingvo", kiel aliaj subjektoj de internacia juro. Defendo de la agado ĉe Pen-centro, de LF-koop, de Literatura Foiro, de ties atingoj, de la propra lingvaĵo de tiuj establoj ktp. Finfine kritiko kontraŭ malmodesteco kaj agresemo de Kamaĉo/Camacho (tiel).
  • Geoffrey Greatrex: Esperanto kaj la Malfrua Antikvo. Bibliografia listo de tekstoj pri bibliaj temoj, prakristanaj kaj rilataj al religiaj aferoj en Mezoriento.
  • Ralph Dumain: Borges kaj mi: La sekreta miraklo. Du eseetoj pri Borges. La unua pri eseo de Giulio Cappa aperinta en BA19 kun nuancoj pri idealismo kaj realo ĉe Borges, pri lia supozata konservatismo kiel kaŭzo de ironio. LA dua pri la antologio La sekreta miraklo, la temaro de Borges: infinito, kosmo, perfekteco, malstabileco ktp.

Originala teatro[redakti | redakti fonton]

  • Rikardo Cash: La grandioza kongreso. Unuafoja kongresano renkontas kun diversaj arketipoj troveblaj en kongresoj, nome veterana kongresano, organizanto, giĉetisto, movadano, libroservisto, poeto, akademiano kaj ekskursgvidisto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Nikola Rašić: Meti la tutan mondon en poemon, disbati la lingvon kaj tiam krei..., pri En la profundo, de Jorge Camacho. Trairado laŭ ties poemoj.
  • Antonio Valén: Agrableta surprizo post timo de desaponto, pri Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo de pluraj aŭtoroj. Priskribo de la diversaj eseoj.
  • Tatjana Auderskaja: Tutmonda beletro sur 54 kartoj, pri Talismanoj. Don Quijote kaj Verdaj Donkiĥotoj de Abel Montagut. Priskribo de kartoludo.
  • Geoffrey Greatrex: Antologio latina kaj ĉefe kristana, pri Antologio Latina, 5, Frua Kristanismo, kompilis kaj tradukis Gerrit Berveling. Ege teknika kaj necesa komentaro al la verkoj antologiita de Berveling, unue prakristanaj (ekzemple abundo de apokalipsoj) kaj de informo pri la epoko; ekzemple ke la kutimo vuali virinojn estas praislama. Neceso reguligi la transskribon de klasikaj nomoj, kaj de diversaj vortoj: Romianoj, Romanoj, romianoj ktp.
  • Sten Johansson: Admirinde pri kiel potenco koruptas, pri Morto de artisto de Anna Löwenstein. Tre favora recenzo de la dua historia romano de Löwenstein pri romia fono. Apud la imperiestro Nerono protagonistas la rakontanton, nome Prokulpio, lia eks-eksklavo, nuna amiko kaj event-organizanto. Al la mi-formo mankas profundeco de lia menso aŭ psiko. La verkisto evitas anakronismojn eĉ spiritan aŭ ideologian. La fiagado de Nerono koncentriĝas tuj antaŭ la romanofino, kio iom stumpas. Spite la bonlingvismon de la verkisto, ŝi iom enkondukas neologismojn kun deziro de ties oficialigo, sed tion dezirus ĉiuj neologiistoj. Foje oni "povas flari spurojn de la originala lingvo" kaj la dua duono ne estas tiom bone korektita.
  • Pedro Sanz: Eŭropa identeco: distordi la realon por pravigi la miton, pri Ĉu kultura integriĝo en Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj de Jiří Laube. Partikulare pri la historiaj kulturoj kaj la kolizio de civilizacioj; ankaŭ propono de Esperanto kiel "identigilo kaj ligilo inter la diversaj eŭropaj popoloj".
  • Ranganayakulu Potturu: Bele paŭsas helenajn pensofluojn kaj vivon, pri Kiel la homo ekis pensi. Eseoj pri la helena filozofio de Nikolao Gudskov. Komentoj al tiu priskribo de la frua greka filozofio kaj partikulare pri la eko de movadoj kiel skeptikismo, pitagorismo, sofismo, cinikismo, platonismo, stoikismo, epikurismo ktp.
  • Jorge Camacho: Vivi (kaj morti) en Bembujo, pri Eĥoj el Bembujo de Elisée By’elongo Isheloke, antropolgia verko pri la bemboj, traktataj favore kmopare al la malamikaj banjamulengoj.
  • Catherine Krause: Ĉiu estas ia al iu pri infanlibro Ĉu mi malgrandas? de Phillip Winterberg kaj Nadja Wichmann, trad. Alejandro Escobedo, kiu temas pri grandeco de diversaj aĵoj kaj estas tradukita al diversaj lingvoj..
  • Felipe Albert Reyna: Kaŝita lingvotrezoro en kajera vesto, pri Foreign languages, what they don’t often tell you: A book about languages de Nicole Else, resuma enciklopedieto pri lingvoj kun kelkaj ĉapitroj pri la angla kaj du pri Esperanto.
  • Jorge Camacho: Jen defio por poetoj, pri Kiel verki hajkon en Esperanto de Hirotaka Masaaki. Kun referenco al ĉefaj trajtoj de hajko kaj mallonga bibliografieto pria.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Becker, Prezento, Beletra Almanako, 20, junio 2014, paĝo 20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]