Virginia Woolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Virginia Woolf
angla verkistino
angla verkistino
Personaj informoj
Naskiĝo 25-an de januaro 1882 (1882-01-25)
en Kensington
Morto 28-an de marto 1941 (1941-03-28) (59-jara)
en Rivero Ouse
Ŝtataneco Anglio, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Profesio romanaŭtoro, eseisto, aŭtobiografo, short story writer, diarist, literaturkitikisto, eldonisto, verkisto, feministo
Lingvokapablo angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Leonard Sidney Woolf
Patro Leslie Stephen
Patrino Julia Stephen
v  d  r
Information icon.svg

Virginia WOOLF [verĝinja ŭulf] (naskiĝis la 25-an de januaro 1882, mortis la 28-an de marto 1941) estis angla modernista verkistino kaj feministino.

Ŝi naskiĝis en Londono. Ŝia origina nomo estis Adeline Virginia Stephen; la nomon Woolf ŝi uzis ekde sia edziniĝo al Leonard Woolf en la jaro 1912.

Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ŝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ŝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ŝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ŝi publikigis en 1915. Ŝi estis grava reprezentantino de la Grupo Bloomsbury, t.e. renoma rondo de verkistoj, artistoj kaj sciencistoj.

Daŭre atakata de nervomalsanoj Virginia Woolf finis sian vivon per suicido.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Voyage Out (romano, 1915)
  • Night and Day (romano, 1919)
  • Jacob's Room (romano, 1922)
  • Mrs Dalloway (romano, 1925)
  • To the Lighthouse (romano, 1927)
  • Orlando (romano, 1928)
  • A Room of One's Own (eseo, 1929)
  • The Waves (romano, 1931)
  • The Years (romano, 1937)
  • Three Guineas (eseo, 1938)
  • Between the Acts (romanfragmento, eld. 1941)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]