Flush: biografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flush: A Biography
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Virginia Woolf
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1933
Eldonejo Hogarth Press
Ĝenro romano
Loko de rakonto Anglio
vdr
Portreto de la ĉefrolulo de ĉi tiu hunda biografio.
Flush


Portetro de Elizabet Browning Barret.
Portetro de Elizabet Browning Barret, unu el la homaj ĉefroluloj de la romano de Virginia Woolf.

Flush: biografio (en: Flush: a biography) estas verko de la brita aŭtorino Virginia Woolf eldonita en 1933. Ĝi estas unika verko, kiu, sub la formo de biografia romano, rakontas la vivon de hundo de la raso skolopa spanielo nomata Flush. Ĝi ne nur estas la fidela kunulo de la poetino Elizabeth Barrett Browning sed ankaŭ iĝas komplico en ŝiaj amrilatoj kun la poeto Robert Browning.

Tra la okuloj de Flush, kiu observas la socion kaj la homaj pasiojn, Woolf prezentas unikan perspektivon de la 19-a-jarcenta socio. La rakonto sekvas la vivon de Flush, ekde ĝiaj fruaj tagoj en la aristokrata Anglio ĝis ĝiaj aventuroj kaj travivaĵoj en Londono kaj Florenco. La verko estas miksaĵo de fikcio kaj nefikcio, kaj Woolf uzas sian karakterizan stilon de konscia fluo por eksperimenti per ne-homa perspektivo dum ŝi esploras temojn kiel liberecon, enfermitecon kaj naturon de konscio.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Plejofte legata kiel modernisma konsidero pri la urba vivo vidita tra la okuloj de hundo, “Flush” funkcias kiel severa kritiko de la supozeble nenaturaj urbaj vivmanieroj. La figuro de Elizabeth Barrett Browning en la teksto ofte estas interpretita kiel analogo de aliaj inaj intelektuloj, kiel ekzemple Woolf mem, kiuj suferis pro malsanoj, imagataj aŭ realaj, kiel parto de ilia statuso kiel verkistinoj.

Plej profundaj kaj eksperimentaj estas la emociaj kaj filozofiaj vidpunktoj de Woolf, esprimataj en la pensoj de Flush. Ju pli da tempo ĝi pasigas kun Barrett Browning, des pli emocie kaj spirite Flush konektiĝas kun la poetino, kaj ili ambaŭ komprenas unu la alian malgraŭ siaj lingvaj bariloj. Por Flush, odoro estas poezio, sed por Barrett Browning, poezio estas neebla sen vortoj. En “Flush”, Woolf esploras la barilojn inter virino kaj besto, kreitaj per lingvo, tamen superitaj per simbolaj agoj.

La verko, pro sia temo, ofte estas rigardata kiel unu el ŝiaj malplej seriozaj literaturaj entreprenoj; tamen, ŝi uzas sian karakterizan stilon de konscia fluo por eksperimenti per ne-homa perspektivo. En kelkaj lokoj la teksto ludas per realismo, permesante al Flush neverŝajnan mondpercepton por hundo (ŝajne Flush komprenas iom pri sociaj klasoj en la homa socio, koncepto insiste kritikata en la romano, ĉar ĝi fariĝas pli "demokrata" poste en la vivo), kaj ĝi povas "paroli" kun aliaj hundoj surstrate. Aliloke la leganto estas devigata interpreti eventojn el la limigita scio de la hundo (Flush vidas la animan agitiĝon de sia mastrino pro surpaperaj skribaĵoj kaj ne povas kompreni, ke ŝi estas enamiĝinta).

Por la verkado, Woolf ĉefe baziĝis sur du poemoj pri hundoj de Barrett Browning ("To Flush, My Dog"[1] kaj "Flush or Faunus"[2]) kaj sur la publikigita korespondado kun ŝia edzo, Robert Browning[3]. El tiuj fontoj, Woolf kreis biografion, kiu funkcias je tri niveloj. Ĝi estas klare biografio de la vivo de hundo. Ĉar tiu ĉi hundo prezentas intereson ĉefe pro sia posedanto, la verko ankaŭ estas impresionisma biografio de Elizabeth Barrett dum la plej dramecaj jaroj de ŝia vivo. Je ĉi tiu nivelo, Flush plejparte resumas la romantikan legendon de la vivo de Barrett Browning: frua enfermiĝo pro mistera malsano kaj amema sed tirana patro; pasia amafero kun egale talenta poeto; elhejma forfuĝo, kiu por ĉiam distancigas ŝin de ŝia patro, sed permesas al ŝi trovi feliĉon kaj sanon en Italio. Je la tria nivelo, la verko donas okazon al Woolf reveni al kelkaj el ŝiaj plej oftaj temoj: la gloro kaj mizero de Londono; la pensmaniero en viktorina epoko; klasdiferencoj; kaj la maniero, per kiu virinoj subpremitaj de "patroj kaj tiranoj" povas trovi liberecon.

Woolf ŝajne uzas la vivon de hundo kiel akran socian kritikon, kiu ampleksas diversajn temojn: de feminismo kaj ekologiismo ĝis klasa konflikto.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu nekutima biografio sekvas la vivon de Flush ekde ĝia senzorga ekzistado en la kamparo, tra ĝia adopto fare de f-ino Browning kaj ĝiaj penadoj en Londono, ĝis ĝiaj finaj tagoj en idilia Italio. La rakonto komenciĝas aludante al la deveno de Flush kaj ĝia naskiĝo en la kampara domo de la malriĉa amikino de Barrett Browning, Mary Russell Mitford. Woolf emfazas la kongruon de la hundo kun la gvidlinioj de la Spaniela Klubo, uzante tiujn gvidliniojn kiel simbolojn de klasa diferenco, kio ripetiĝas tra la tuta verko. Rifuzinte aĉetproponon por la hundido, kiun faris al ŝi la frato de Edward Bouverie Pusey, Mitford donacis Flush al Elizabeth, tiam konvaleskanta en malantaŭa ĉambro de la familia mansio ĉe Wimpole Street en Londono.

Flush vivas restriktitan sed feliĉan vivon kun la poetino ĝis ŝi konatiĝas kun Robert Browning; la eniro de amo en la vivon de Barrett Browning tre multe plibonigas ŝian sanon, sed rompas la koron de la hundo. Woolf uzas fragmentojn el la leteroj por priskribi kiel Flush klopodas por ribeli kontraŭ tiu nova situacio, kio kulminas per la provo de la hundo mordi s-ron Browning, kiu tamen restas nevundita.

La amindumado estas interrompita de la kidnapo de Flush, kiam, dum ĝi akompanas Barrett Browning al butikumado, ĝi estas forrabita de ŝtelisto kaj kondukita al la proksima kvartalo St Giles. Ĉi tiu epizodo, miksaĵo de tri realaj okazintaĵoj, en kiuj Flush estis forkaptita, finiĝas kiam la poetino, malgraŭ la kontraŭstaro de sia familio, pagas al la rabistoj ses guineojn (£6.30) por rehavi la hundon. Tio donas al Woolf la okazon por longdaŭra meditado pri la malriĉeco de Londono meze de la 19-a jarcento kaj pri la blinda indiferenteco de multaj el la riĉaj loĝantoj de la urbo.

Post ĝia elaĉeto, Flush repaciĝas kun la estonta edzo de sia mastrino kaj akompanas ilin al Pizo kaj Florenco. En ĉi tiuj ĉapitroj, ĝiaj propraj spertoj estas rakontitaj kune kun tiuj de Barrett Browning, dum Woolf entuziasme pritraktas la temon de la iam malsana virino resaniĝinta post ŝia eskapo el sub la patra kontrolo. Ŝi priskribas la unuan gravediĝon de Barrett Browning kaj la edziniĝon de ŝia servantino, Lily Wilson; Flush estas prezentita kiel pli egalema en la ĉeesto de miksrasaj hundoj de Italio.

En la lastaj ĉapitroj, Woolf priskribas la revenon al Londono post la morto de la patro de Barrett Browning; ŝi ankaŭ aludas la interesiĝon de la geedzoj Browning pri la Risorgimento kaj pri spiritismo. Fakte, la morto de Flush estas priskribita per la stranga viktorina intereso pri bato de tabloj: "Ĝi iam estis vivanta; nun ĝi estas mortinta. Tio estis ĉio. La salon-tablo, kvankam strange, staris tute senmove."[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]