BA10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 10
numero
Speco Literatura revuo
Formato 144 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2011

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9191-0

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 10
vdr

BA10 estas la deka numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2011.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Ulrich Becker)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Sten Johansson: Geedziĝo, pri la sentoj de ĵus-edzino rilate al sia edzo kaj aliaj familianoj kaj ĉirkaŭuloj. Kornikoj, pri obsedaj pendoj de solulo.
  • Jorge Camacho: Milito en kvar strekoj, nome 1 La bita milito, 2 Sur la dromon por ekflugo, 3 Petreloj, kaj 4 Kunmetitaj vortoj. Katastrofisma bildaro pri eventuala milito de Ĉinio kontraŭ Tajvano. Komparkontrasto inter vera miliot kaj formikujeca svarmo de komputilaj kontaktaregoj, planoj por atakoj, aviada rigardo al Tajvano dum kontraŭatako, kaj virusa milito.
  • Cindy McKee: Kulturvario – blago-rakonto. Transmigro
  • Bjørn A. Bojesen: La suksavanto. Pri nonio, nome suko el frukto de noniujo (Morinda citrifolia) kun mirindaj propraĵoj kaj ties entuziasma vendisto.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Baldur Ragnarsson: Kvin poemoj
  • Nicolino Rossi: Pensoj kaj Pripensoj. Pri La lingvo serena de Baldur Ragnarsson kun versoj elprenitaj el la verkaro de la islanda poeto.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Poemoj. Al Filico. Ĉe l’ diskutad’... Jes, nia mondo... Alvenas la tempo... Al… Al E. Printempo alvenas.
  • István Ertl: La tago likas…

Originala Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Baldur Ragnarsson: Juan Régulo Pérez: pensoj kaj rememoroj. Memoroj de Baldur Ragnarsson pri siaj renkontoj kaj kunlaboroj kun Juan Régulo Pérez, kaj laŭdo al lia enorma eldona klopodo dum multaj jaroj, kaj ne nur.
  • Sten Johansson: Dialogo en prozo. Tre informa eseo pri kiel dialogo funkcias en la rakonta literaturo, ties trajtoj kaj konsiloj pri kiel utiligi dialogon por la diversaj artaj celoj.
  • Ken Miner: Niĉeo kiel filologo: "Die Geburt der Tragödie". Tiu estas la nura vere filologia verko de Niĉeo, kiu plej dediĉis sin al populariga kaj partikulare persona filozofio. La eseisto malmuntas la prestiĝon de la filozofo kiel filologo; kelkaj aliaj jam konstatigis la mankojn de Niĉeo tiukadre, spite ke li estis profesoro pri filologio. Li ricevis siajn konojn nur de la muzikisto Vagnero.

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Vicent: Prometeo (trad. Gonçalo Neves). Koncentrita bildo de la nuntempa mondo, kie aperis ia WikiLeaks por malkaŝi la aferojn de la fiaj ĉiopovuloj.
  • Nichita Stănescu: 11 pensoj (trad. Ionel Oneţ). Meditadaj poeziaĵoj.
  • Ĝoni Ramonov: Ne. Ĉu vi? (trad. Slavik Ivanov). En Nord-Osetio, islama amikino rakontas al neislama amiko sian nekapablon rilatiĝi kun sia amato, fakte ĉar tiu ĉi tro rapide iris. Tio okazas dum ramadana fasto.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Llorenç Ballester: Du poemoj (trad. Jorge Camacho). Inspiritaj el Himalajo.

Originalaj Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Wael Al-Mahdi: La nuntempa psikologia ŝanĝiĝo en la araba mondo. Optimisma bildaro, ke la aktuala disvastigo de sociaj retoj kondukos la araban mondon al postulo de demokratiigo.
  • Jean Amouroux: Jean Ribillard (1904-1962). Pri la esperanta vivo de Ribillard, krom pri lia aventurema vivo en Saharo kaj Tahitio.
  • Miguel Fernández: La poeto Miguel Hernández en la kadro de la Arĝenta Epoko. Enkuntekstigo de la poeto Miguel Hernández en la liberalaj kulturigaj klopodoj de la hispana maldekstrularo de la komenco de la 20a jarcento kaj pli precize en la Generacio de la 27a, heredanto de la Libera Instru-Institucio kaj de la Studenta Restadejo. Oni inkludas du poemojn el Miguel Hernández kaj kelkajn fragmentojn, tradukitaj de la artikolisto.
  • Miguel Fernández: Alvoko al la ibera grupo. Resumo de la senegala reveno de la aŭtoro al la kultura kaj verkista agado post unujardeka preskaŭ kabeo. Interesoj al tradukoj kaj reviziado de iamaj tradukoj de la modernaj hispanaj poetoj. Ambicia plano pri laborado kaj eldonado de la poetoj de la Generacio de la 27a. Alvoko al iberaj verkistoj pri ampleksigo kaj plenumado de tiu projekto.
  • Jorge Camacho: Verkoj de Verda Majo. Impresoj pri la legado de la verkoj de Hasegawa Teru (1912-1947) japana esperantistino kiu apogis la ĉinan rezistadon al la japana imperiismo.

Tradukita Artikolo[redakti | redakti fonton]

Leteroj[redakti | redakti fonton]

  • Ĵak Le Puil: Pri i.a. la intervjuo kun Sten Johansson. Kaj defendo de la Esperanto literaturo kompare kun la nacilingva malvigleco.
  • Reinhard Haupenthal: Valizo kun mult-jara meti-spertado. Kaj defendo kontraŭ la prilingva kritiko al lia traduko de La lasta somero.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • La Ragnarssona fenomeno (Nicolino Rossi pri La lingvo serena de Baldur Ragnarsson)
  • Libro vastpaletre alloga (A. Giridhar Rao pri La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges). Aludoj al borges-aj konceptoj, nome labirinto, arto en ĉiu legado de poemo, la universo kiel biblioteko.
  • Bona volo ne sufiĉas (Antonio Valén pri La liberiĝo de la juĝisto. La liberación del juez de Ferenc Szilágyi, en la hispanan tradukis Javier Guerrero). Detala kritiko al traduko al la hispana el Esperanto kun listigo de originalaĵoj, tradukaĵoj kaj sugestoj por alternativo. Resumo estas ke nepre necesas bone regi ne nur la lingvon tradukatan sed ankaŭ bone priatenti la celatan.
  • Tri mondoj kaj revo (Ricardo Felipe Albert Reyna pri Nu, kaj do? Rakontoj raportoj recenzoj revoj, de Sen Rodin)
  • Unika mediteranea florĝardeno (Ricardo Felipe Albert Reyna pri Malta nuntempa poezio trad. Carmel Mallia)
  • Rompita spegulo (Ricardo Felipe Albert Reyna kaj Jorge Camacho pri Vivanta amo-flamo / La nokto malluma / Spirita kanto de Johano de la Kruco, el la hispana trad. Carmel Mallia). Per sama metodo kiel la menciita recenzo de Antonio Valén, oni kopias tradukitajn strofojn en la hispana originala, la tradukaĵojn el Carmel Mallia, kaj alternativojn.
  • Kleriga libreto (Jorge Camacho pri Dek gazetoj de Aleksander Korĵenkov). Oni analizas la pritraktadon de diversaj esperanto-gazetoj.
  • Legaĵo por ĉiuaĝaj etuloj (Jorge Camacho pri La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry, trad. Pierre Delaire)
  • Biofikcio (Sten Johansson pri Kvazaŭ ĉio dependus de mi de Trevor Steele)
  • Forta strukturo, varia nivelo (István Ertl pri Kvazaŭ ĉio dependus de mi de Trevor Steele). Ambaŭ recenzoj kritikas la romanon, aŭ biofikcion, de Trevor Steele. Oni koincidas en la analizo de la strukturo, la manko de karaktero de la rakontanto, ktp., kaj precize Ertl parolas pri la "insisto pri la realeco de ia postmorta vivo."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]