Ken Miner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ken MINER (1936) estas usona esperantisto.

Li esperantistiĝis 14jaraĝa (1950).[1] Sed li ĉiam konservis dedistancan rigardon al la movado sed li aktivis iomete en Novjorko.[2] Doktoriĝis en la Universitato de Indiano en 1975, instruis lingvistikon en la Universitato de Viskonsino/Milwaukee en 1973-1976, li iĝis profesoro poste en la Universitato de Kansaso (1977-79) kaj specialiĝis en indiĝenaj lingvoj de Nordameriko, fonologio kaj pragmatiko.[3]

Li estas kutima kunlaboranto de Libera Folio, Beletra Almanako,[4], Lingva Kritiko kaj aliaj Esperanto gazetoj ĉu paperaj ĉu retaj. Li administras lingvistikan retejon nome Lingvistika Retejo de Ken Miner.

"En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto."[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Miner, K. (2010). La neebleco de priesperanta lingvoscienco. En La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3).
  • Miner, K. (laste reviziita la 3an de Majo 2003) LIMIGOJ AL ESPERANTA ELIZIO [3] Alirita la 4an de Septembro 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miner, Ken. 2015. Esperanto: some observations of a speaker-linguist. History and Philosophy of the Language Sciences. [1] Alirita la 4an de Septembro 2016.
  2. Samloke.
  3. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3).
  4. Ekzemple en BA6.
  5. Markos Kramer, Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco? ... aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon? [2] Alirita la 4an de Septembro 2016.