BA28

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BA28 estas la dudekkvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2017.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Spomenka Štimec: Studentino pri slavistiko. Historio de iu René, ĉeĥdevena esperantisto loĝanta en Kroatio, kiu estis tie en la jugoslavaj militoj. Oni memoras lin, kiam aperas informo ke li havis iam filon en Germanio.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Ĝalamba Nganga. Iu afrikano estas parto de grupeto de friponoj kiuj klopodas trompi ministojn el norda Rusio per propono de favoraj dungoj en minadentrepreno el Afriko, kiu tute ne ekzistas.
  • Nikvo Woods: kaj ĉi-tielas la fina venko. Meditoj kaj supozoj de eblaj scenaroj se okazos iam fina venko de Esperanto.
  • Joŝito Haŝimoto: Fina venko. Alia supozo kiam maljunulo estos la nur aparolanto de Esperanto en la mondo, sed tio gravos kaj utilos por komuniki kun eksterteranoj.
  • Miguel Fernández: Largo ma non tanto. Amsentoj kaj poezio al iu Adriana.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Lina Wolff: Veroniko (trad. Sten Johansson). Dubado dum oni intencas svati al la koramikino, tio estas proponi fianĉiĝon. Oni ĉeestas al taŭrludado; estas iu peruano kiu entrudiĝas.
  • Bram Stoker: La gasto de Drakulo (trad. Patrick H. Wynne). Rakonto el kolekto de Bram Stoker, kiun fakuloj konsideras kiel unua ĉapitro, ĝermo aŭ plano por la estonta romano Drakulo de la sama verkisto. Angla aventuremulo malatentas la konsilojn de germanaj lokanoj kaj kuraĝas al mistera pejzaĝo kaj nokto; venas ŝtormo kaj rifuĝinta en maŭzoleo de tombejo, li suferas atakon de iu same mistera aĵo.
  • Begoña Paz: Tri rakontoj (trad. Suso Moinhos). Nome "La pezo de mia deziro", "Bluo" kaj "La rubujo". Ĉiuj pri amo kaj misamo.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Andreia C. Faria: Poemoj (Blua sapo; Working girl; Frostoŝveloj; Surveturo; Reveninte, mi senvestiĝis...; Hakinte la trunkon...; trad. Suso Moinhos).
  • Margarida Ferra: Poemoj (Hieraŭ vi endormiĝis...; Unue mi ekloĝis...; Play; Krom la antaŭbrako...; Hejma kultivado; Intensiva kurso; trad. Suso Moinhos).

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Kauffmann: Esperanto. El Die Weltbühne 1921.10.20. (trad. Trevor Steele). Entuziasma informo pri uzado de Esperanto dum la Universala Kongreso en Prago en 1921. Kaj reago de skeptikulo prie.
  • Jorge Camacho: Kiel oni ne recenzu poemarojn. Pri la poemaro Laminarioj de Suso Moinhos kaj ties recenzo fare de Carlo Minnaja. Ankaŭ multaj aludoj al la propraj verkaroj kaj de la recenzisto kaj de la kontraŭrecenzisto.
  • Probal Dasgupta: Universaligi la kulturan suverenecon: la tradukado kaj la esperantismo. Pri pedagogio kaj tradukado kiel paralelaj konceptoj. Diversaj traduktendencoj, kiel substancisma, pupitra kaj ĉapitra, fidela kaj libera. Pri kultura suvereneco kaj komentataj ekzemploj de tradukoj, ekzemple al la bengala lingvo de la finna romano Seitsemän veljestä ("Sep fratoj") de Aleksis Kivi, aŭ de diversaj reagoj de esperantistoj al la lukto kontraŭ diskriminacio de dalitoj.
  • Fátima Jiménez García: Marjorie Boulton: Dono de virineco. Feminisma aliro al ŝia verko "Nenaskotaj infanoj" (1952). Biografio kaj komentoj al ŝia verko "Nenaskotaj infanoj", certe verkita inisme pro la enhavo (nepra patrineca trajto de virinoj) kaj pro uzataj tabuaj vortoj kaj enhaveroj (utero, akuŝoj, menstruo).
  • Javier Alcalde: La soleco de lingvojusteca verkisto. Pri Van Parijs kaj Murakami. Kontrasto inter du verkistoj, el kiuj unu scias pri kio li parolas (Murakami pri kurado) kaj la alia, bona filozofo, ne tiom kiam li parolas pri Esperanto kion li ne lernis (Van Parijs).
  • Mikaelo Bronŝtein: Sortoj frakasitaj (dua parto).

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

  • István Ertl: Renata Ventura: Brazilanino kun magia verkpovo. Intervjuo al esperantistino Renata Ventura kiu verkis du librojn pri juna heroo (iom simila al Harry Potter, ĉar li iĝas magiisto), sed brazila kaj ne tiom bonkora, nome Hugo, ĉefrolulo de A Arma Escarlate (La skarlata armilo).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislavo Belov pri Rano (de Mo Yan, trad. Wang Shirong). Emerita eks-militisto rememoras sian vivon, ĉefe rilate al sia onklino kiu estis akuŝistino en la etoso de la politiko de ununura filo en Ĉinio. Tio estas, ŝi ne nur akuŝis sed persekutis kaj perforte abortis. La recenzisto meditas pri kiel ĉefrolulo (aŭ la verkisto) konscias pri tiaj teruraĵoj sed ĉiuokaze oni kredas en la reĝimo kiu iam estis terure komunisma kaj nun kapitalistema.
  • Robert Nielsen pri Bridge of Words. Esperanto and the Dream of a Universal Language (de Esther Schor). Mankoj de la verko: apenaŭ parolas pri la lingvo, pli pri la movado; tro pri Zamenhof mem kaj pri lia judeco; tro pri la movado en Usono kaj siaj propraj spertoj en Esperantujo, sed malmulto pri la vera etoso de esperantistoj, pri ilia kulturo, denaskuloj; mankas homogeneco kaj kongruigo, sed resume estas tre interesa kaj rekomendinda libro.
  • Hanso Becklin pri Bridge of Words. Esperanto and the Dream of a Universal Language (de Esther Schor). Ŝi persone priskribas la esperantistojn kaj rakontas pri Zamenhof kaj judismo; kiel gravuloj parolas pri Lanti kaj Lidia Zamenhof, kiel du diferencaj agantaj aktivuloj en diferencaj medioj; kaj pri gravaj movadanoj kiel Ivo Lapenna kaj Humphrey Tonkin; ŝi estas observanto pli ol varbanto, kaj skeptikulo kaj samtempe samideano. Mankoj: oni ne traktas la Esperanto literaturon kaj estas kelkaj tajperaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]