Murakami Haruki
Murakami Haruki | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
村上 春樹 | |||||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1949 (74-jaraĝa) en Kioto | ||||
Lingvoj | japana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ŭaseda vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto • romanisto • verkisto • tradukisto • eseisto • atleto • universitata instruisto • sciencfikcia verkisto • prozisto • novelisto vd | ||||
Laborkampo | teatra arto • japanlingva literaturo • tradukado en la japanan vd | ||||
Aktiva dum | 1979– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Wild Sheep Chase ❦ Norwegian Wood ❦ The Wind-Up Bird Chronicle ❦ Kafka ĉe la Marbordo ❦ 1Q84 ❦ Killing Commendatore ❦ What I Talk About When I Talk About Running ❦ Colorless Tsukuru Tazaki and His Years of Pilgrimage vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
MURAKAMI Haruki (japane 村上春樹, en okcidentaj landoj konata kiel Haruki Murakami; nask. je la 12-a de januaro 1949) estas japana verkisto kaj tradukisto. Liaj libroj estis tradukitaj en pli ol kvindek lingvojn kaj estis furorlibroj en Japanio kaj ĉirkaŭ la mondo. Lia verko gajnis tutmondan aklamon en la formo de internaciaj literaturaj premioj kiel la Monda Premio pri Fantazio
Murakami estas konsiderata unu el la plej popularaj kaj respektataj japanaj verkistoj, kaj estas ĉefa kandidato por gajni la Nobel-premion pri literaturo post kelkaj jaroj.
Murakami estis inspirita de la verkoj de diversaj okcidentaj verkistoj, de Chandler kaj Kurt Vonnegut ĝis Brautigan kaj Franz Kafka, kaj lia stilo ligas al postmoderna literaturo. Liaj rakontoj estis aprezitaj pro sia formo devenanta de la Mirinda realismo kaj kombinas elementojn de Pikareska romano, kune kun romantikaj kaj superrealaj trajtoj.
Influita de antikvhelenaj tragedioj, rokmuziko, absurda teatro, ktp, lia verkado estas kaŝe lirika kaj karakterizitas per subtila humuro, malgraŭ la melankolia dimensio de iuj de liaj romanoj, kiuj prezentas ekzistadismajn motivojn kiel soleco, fremdiĝo, apatio kaj malligo ene de la postmodernismo de kapitalisma socio.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- "La serĉo al la sovaĝa ŝafo" (japane 羊をめぐる冒険) (Hitsuji wo meguru bōken) 1982
- "Kronikoj de la risortbirdo" (japane ねじまき鳥クロニクル) (Nejimaki tori kuronikuru) 1995
- "Marborda Kafka" (japane 海辺のカフカ) (Umibe no kafuka) 2002
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.hanamiweb.com/murakami_haruki.html Hanami Web - Haruki Murakami
- http://archive.salon.com/books/int/1997/12/cov_si_16int.html
- http://www.murakami.ch Arkivigite je 2019-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.murakami.ch Arkivigite je 2019-09-14 per la retarkivo Wayback Machine]
- http://www.chinmusicpress.com/books/kuhaku/literature/contents/index.html#father