Lingva justeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lingva justeco estas relative nova, sed kreskanta interfaka studkampo: politika filozofio[1][2], ekonomiko[3], socilingvistiko, interlingvistiko, esperantologio, lingvaj rajtoj, edukadscienco ktp.

Dum kelkaj teorioj interesiĝas pri la subtenado de lingva diverseco, aliaj donas plian gravecon al aliaj temoj, kiel egaleco de ŝancoj aŭ al la diversgrada redukto de malegalecoj pere de Esperanto aŭ de la angla kiel lingvafankao.

Difino de lingva justeco[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas en la scienca literaturo iu ĝenerala difino de 'lingva justeco'. Ĉar neniu normiga teorio de justeco ekzistas, la kampo de lingva justeco ankaŭ restas dividita rilate al la difino aro de normigaj gvidlinioj kiuj konsistigus justecon inter parolantoj de malsamaj lingvoj[4].

En la raporto "Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature"[5], Javier Alcalde celas doni interdisciplinan analizan superrigardon al la nocio de “lingva justeco” kaj pli ĝenerale al justeco en multlingvaj kuntekstoj. Ĝi plej forte fokusiĝas je politika filozofio, sed ĝi ankaŭ prezentas plurajn kontribuojn el ekonomiko, socilingvistiko, interlingvistiko kaj juro. La celo de la raporto estas nek pritraksi la internan konsekvencecon de alternativaj (ofte kontrastaj) teorioj, nek peni trovi komunan grundon inter ili. Ĝia celo estas emfazi la politikajn rekomendojn kiuj fontas el diversaj aliroj. La raporto ankaŭ pridiskutas kiel diversaj teorioj aŭ aliroj al lingva justeco aplikiĝis al la kazo de la mastrumado de multlingvismo en la Eŭropa Unio[6].

Lingva teritorieco kaj lingva justecco[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ jam parolantoj de lingvoj nefrankaoj, kutime jam dulingvanoj kaj poliglotoj, spertas tutmonde lingvan mal-justecon pro tio ke parolantoj de la ne-lingvafrankaoj ĝentile akceptas adapti sin al parolantoj de la lingvafrankao "kvazaŭ ĉiam la samaj personoj devus cedi sian lokon sur la trotuaro"[7].

Akceptigi la plian uzon de simbole potenca lingvofrankao (angla, franca, hispana, portugala, rusa, ĉina,..) kondukas al situacioj en kiuj la pli malfortaj kaj pli regataj lingvoj pli kaj pli devaluas kaj ilia reala uzo malkreskas, samkiel ilia lingva kapitalo. Tial Philippe Van Parijs ne estas favora al "libera lingva merkato" kaj pledas por limigo kaj korekto de la merkato per politikoj de lingva teritorieco, eĉ lingva imposto, por ke la regataj lingvoj ne nur povas postvivi, sed ankaŭ atingi egalan dignon[4].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Jacqueline Mowbay en ŝia libro Linguistic justice - international law and language policy (lingva justeco - internacia juro kaj lingvopolitiko) asertas ke kvankam "internacia juro povas havigi ilon por defii malegalecojn en la lingva kampo, ĝi samtempe povus limigi ĝian emancipan potencialon pro la limigoj esence propraj al tiu diskurso"[8].

Esperanto kaj lingva justeco[redakti | redakti fonton]

La internacia lingvo Esperanto naskiĝis ĝuste por ebligi pli justan komunikadon kaj redukti la malegalecon inter parolantoj de grandaj kaj malgrandaj lingvoj[9][10].

En 2018 eldoniĝis verko en la angla (Language Policy and Linguistic Justice) al kiu kontribuis pluraj fakuloj kiuj scipovas Esperanton. Universala Esperanto-Asocio pledas por lingva justeco kaj mem informas en plej eble multe da lingvoj pri la lingvo Esperanto, aktive subtenas la debaton pri lingva justeco pere de la retejo Linguistic Rights (lingvaj rajtoj) kaj diversaj eldonaĵoj pere de CED.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. (en) De Schutter, Helder (2018), “Ĉapitro 8 : Linguistic justice and English as a Lingua Franca”, en : Peter A. Kraus & François Grin, "The Politics of Multilingualism: Europeanisation, globalisation and linguistic governance", p. 167–199, Studies in World Language Problems, John Benjamins Publishing Company.
  2. Alcalde, Javier (2014). “Kial necesas krei indicon pri lingva justeco” Sennaciulo 11/12, n-ro 1313-1314: 27-28
  3. (en) Mowbray, Jacqueline (2012), Linguistic justice - international law and language policy, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-964661-6
  4. Alcalde, Javier (2017). "La soleco de lingvojusteca verkisto. Pri Van Parijs kaj Murakami". Beletra Almanako 28, februaro: 111-113.
  5. (en) Brosch, Cyril kaj Sabine Fiedler (2018). "Esperanto and Linguistic Justice: An Empirical Response to Sceptics". En Gazzola, Michele, Templin Torsten kaj Bengt-Arne Wickström, Language Policy and Linguistic Justice. Springer: 499-536.
  6. Gazzola, Michele (2014). Lingva justeco: Kiel taksi ĝin? La ekzemplo de Eŭropa Unio en Vergara, J.A. (ed.) Aktoj De La Internacia Kongresa Universitato, 67a Sesio. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio: 74-89.
  7. (en) Gobbo, Federico (2016). "Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto". Acta Univ. Sapientiae, European and Regional Studies, 9: 55–61.
  8. (eo, en, jp) Goro, Christoph Kimura & Naoko, Yoshida (2008), Al justa lingvopolitiko en Azio/Towards Equitable Language Policy in Asia/Azia ni okeru kouseina gengoseisaku ni mukete, aktoj de la 5-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Tokio, European Institute, Sophia University, JEI, 219 pp.,
  9. Phillipson, Robert (2004). Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko. Tradukis István Ertl. Londono kaj Novjorko: Routledge.
  10. Wickström, Bengt-Arne (2010),"Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco", en : La arto labori kune - Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdam, UEA, ISBN 978-92-9017-113-3) : 97-103
  11. (en) Baake P. & Borck R. (2007), Rights, and language rights: On the fair treatment of linguistic minorities. En : Public Economics and Public Choice: Contributions in Honor of Charles B. Blankart, Berlin, Springer, 81–102
  12. (en) Skutnabb-Kangas, Tove, Linguistic genocide in education or worldwide diversity and human rights?, Mahwah, New Jersey & London: Lawrence Erlbaum Associates, 2000. ISBN tel:978-0805834680.
  13. Gazzola, Michele & Grin, François, Assessing efficiency and fairness in multilingual communication : towards a general analytical framework(pdf), AILA review 20:87-105.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Helder De Schutter, Language policy and political philosophy: On the emerging linguistic justice debate, en ;Language Problems and Language Planning, 31(1):1-23, januaro 2007.
  2. (en) Peter Ives, 2014, De-politicizing language: obstacles to political theory’s engagement with language policy (pdf), Springer
  3. (en) Bengt-Arne Wickström, 2017, An economics approach to language policy and linguistic justice, Research group “Economics and language”, Humboldt Universität zu Berlin.
  4. 4,0 4,1 (fr, en) Laudan Vaezmir, Langues et justice p. 4, 30 (pdf).
  5. Alcalde, Javier. Linguistic Justice: An Interdisciplinary Overview of the Literature (2015). Amsterdam Working Papers in Multilingualism #3. 2015, 27-96. SSRN.
  6. Lastatempaj publikigaĵoj, Informilo por interlingvistoj, p. 14, 28-a jaro (tria serio) | n-ro 106 (1/2019) | ISSN 1385-2191.
  7. (fr) Philippe Van Parijs, «La justice linguistique en Europe et dans le monde», prelego farita en Collège de France, la 15-an de oktobro 2008.
  8. Linguistic Justice in International Law: An Evaluation of the Discursive Framework, Mowbray, J. Int J Semiot Law (2011), Volume 24, Issue 1, pp. 79–95 , Springer.
  9. (ar, en, eo, pt, ru, zh) Defendu viajn lingvajn rajtojn! Ni helpos vin, lingvaj-rajtoj.org
  10. (en) Esperanto and linguistic justice, Language Communication Information (JKI), JKI-12-2017[1], paĝoj 142-143.