Naŭ demandoj pri lingva justeco en la fakliteraturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Naŭ demandoj pri lingva justeco en la fakliteraturo estas ĉapitro de la libro "Internacia Kongresa Universitato. 69-a sesio", redaktita de José Antonio Vergara kaj Alexandre André (UEA: Roterdamo, pp. 33-54). La teksto baziĝas sur AIS-kurso de Javier Alcalde, prezentita en 2016 en la 101-a UK en Nitro. Ĝi donas superrigardon al la interfaka literaturo pri lingva justeco el pluraj perspektivoj: politika filozofio, ekonomiko, socilingvistiko, interlingvistiko, esperantologio, lingvaj rajtoj, edukado ktp.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Lingva justeco estas relative nova, sed kreskanta interfaka studkampo. Dum kelkaj politikaj teorioj interesiĝas pri la subtenado de lingva diverseco, aliaj donas pli gravecon al aliaj temoj, kiel egaleco de ŝancoj. La aŭtoroj kiuj defendas protekti lingvan diversecon kritikemas la rolon de la angla kiel tutmonda interlingvo. El ekonomika vidpunkto, la plej promesplenaj analizoj montras la gajnantojn kaj la perdantojn de apartaj lingvo-politikoj, tiel ke la perdantoj povu eventuale esti kompensitaj. Aldone, raciaj modeloj proponas konkretajn mekanismojn por esplori la pretervivadon de minoritataj lingvoj, ĝenerale antaŭvidante ne brilan estontencon por ili. Trie, detalaj informoj pri lingva diverseco en la mondo kaj ĝiaj tendencoj estas esencaj elementoj por adekvate respondi la esplordemandojn en tiu studkampo. Simile, menciindas perspektivojn kiuj pritraktas lingvajn (homajn) rajtojn, la sekvojn de kunvivado inter malsamaj lingvoj kaj la respondecon de tiuj homoj privilegiitaj de la nunaj lingvo-sistemoj.

Kiuj estas la principoj de teritorieco kaj personeco?[redakti | redakti fonton]

Principo de teritorieco: Lingva regulado estas establita laŭ la teritorio, tiel ke ĉiu loĝanto ricevas la saman traktadon de la ŝtato. Kutime, tio signifas havi malsamajn oficialajn lingvojn en diversaj regionoj ene de lando. Ekzemploj estas Flandrio kaj Valonio en Belgio aŭ la diversaj kantonoj de Svislando.

Principo de personeco: Lingva regulado estas establita por garantii ke ĉiu civitano ricevas servojn en sia gepatra lingvo, sendepende de kie oni loĝas. Kutime, tio signifas havi diversajn oficialajn lingvojn en la sama politika teritorio. Ekzemploj estas la kataluna kaj la hispana en Katalunio, la franca kaj la nederlanda en Bruselo, kaj la nederlanda kaj la angla en Amsterdamo (ref ?)

Kiel lingva justeco rilatas al socia justeco?[redakti | redakti fonton]

El politika filozofio (a) iuj aŭtoroj defendas, ke same kiel okazas en la religia kampo, la registaro devas esti lingve neŭtrala; sekve, la lingva afero submetiĝu al aliaj pli gravaj celoj, kiel la procezoj de demokratia diskuto aŭ socia justeco. Lingvo estas esence ilo por komuniki kaj atingi tiajn celojn postulas lingvan homogenecon en ĉiu politika komunumo. (b) Aliaj aŭtoroj vidas lingvon kiel kernan parton de identeco kaj sekve lingvan justecon kiel fundamentan parton de socia justeco. Ili argumentas, ke la registaro ne povas esti neŭtrala rilate al la lingva kampo, ĉar ĝi nepre devas uzi lingvon en leĝoj, tribunaloj, lernejoj kaj por interkomuniki kun la civitanoj. Trie, ankaŭ troveblas konkretaj proponoj el la ekonomika fako, kiuj komprenas lingvan justecon kiel apartan formon de distribua socia justeco. Tiel ĉiu politiko (inkluzive de lingva politiko) okazigas distribuon de avantaĝoj kaj malavantaĝoj, t.e. gajnantojn kaj perdantojn. Interese, soci-lingvistikaj esploroj montris, ke multaj aŭtoroj eraras pri la elirpunktoj de siaj analizoj, ĉar la mondo ne konsistas el unulingvaj homoj loĝantaj kune en homogenaj teritorioj kun klare difinitaj limoj.

Kiel lingva justeco rilatas al lingvaj konfliktoj?[redakti | redakti fonton]

En la mondo estas 6000 lingvoj, sed nur 193 ŝtatoj. Sekve, foje limoj ŝtataj kaj lingvaj koincidas – sed tio estas escepto. Krome, lingvo estas grava parto de identeco. Eble tiuj du ideoj rilatas al la fakto ke pro tio, problemoj rilate al identeco kernas la plimulton de perfortaj konfliktoj en la lastaj 70 jaroj. Aliflanke, multaj el la lastatempaj armaj konfliktoj ne estas inter ŝtatoj, sed enlandaj. Ofte, etnaj minoritatoj plendas kaj pledas por kolektivaj rajtoj al la centra registaro. La registaro, kontraste kun kio okazas en aliaj dimensioj de identeco – kiel religio –, ne povas esti neŭtrala pri lingvo: La ŝtato devas nepre havi lingvo-politikon, tio estas: lingvo, en kiu la leĝoj estas proklamitaj; lingvo por interagi kun la civitanoj; lingvo por realigi publikan instruadon, ktp. La neeblo de liberala neŭtraleco rilate al lingvo signifas, ke neniam la registaro povas eviti preni flankon. Tiele, lingvo-politikoj, kiuj ne adekvate mastrumadas diversecon generos diskriminadon, preparante la grundon por estontaj konfliktoj.

Kiuj estas la plej potencaj argumentoj por efike defendi lingvajn rajtojn de etnaj minoritatoj?[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aŭtoroj estas skeptikaj pri lingvaj politikoj celante la protektadon de vundeblaj lingvoj. Ili preferas anstataŭe la statu quo, ĉar tio estas kion individuoj elektis. Aliaj argumentas, ke lingvaj elektoj estas profunde influitaj de stimuloj kaj ŝancoj proponitaj de sociaj praktikoj kaj institucioj. El tia mulkultureca perspektivo, lingvo-politiko kiu privilegias la uzadon de plimulta lingvo por publika komunikado estas maljusta por la minoritatlingvanoj. Laŭ tiu perspektivo ĉiuj naciaj malplimultoj devas havi la ŝancon subteni sin kiel apartaj kulturoj; lingvaj pol itikoj devus esti desegnitaj laŭe. Aliflanke, el ekonomika vidpunkto, la redukto de komunikadaj kostoj pere de novaj teknologioj povus plifortigi la komunikan valoron de malgrandaj lingvoj. Fine, ĉar individuoj lernas lingvojn ankaŭ pro identecaj kialoj, kelkaj argumentas, ke multlingveco povos postvivi konstante.

Ĉu majoritatoj ankaŭ havas rajtojn kaj devojn?[redakti | redakti fonton]

Lingvo-reĝimo bazita sur lingva egaleco devus agnoski la lingvajn rajtojn de la malfortaj komunumoj kaj socioj, sed ankaŭ kreskantan konscion pri la lingvaj respondecoj de la plej potencaj grupo. Krome, pli justa lingvo-reĝimo devus baziĝi sur la ideo, ke ekzistas lingvaj rajtoj, sed ankaŭ lingvaj devoj. Kaj ambaŭ aplikeblas al ĉiuj membroj de la politika komunumo, inkluzive de malplimultanoj kaj de plimultanoj.

Kia estus justa lingva politiko por migrantoj?[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aŭtoroj diferencas inter la rajtoj de regionaj minoritatoj kaj tiuj de enmigrintoj, konkludante ke loke-ekzistanta kultura diverseco – kutime rezulto de enmigrado –, ne meritas la saman protekton ke ni devus havigi al teritorie-bazita diverseco. Tiaj distingoj inter naciaj minoritatoj unuflanke kaj grupoj de enmigrintoj aliflanke ege influis la fakan literaturon. Tamen, ĝi estis ankaŭ kritikita de multaj aŭtoroj, kiuj montras, ke tia divido estas ofte neklara en la realeco kaj ke ĝi povas establi normigan antaŭjuĝon koncerne la tipon de rajtoj ke ĉiu grupo devus ĝui.

Ĉu la angla kiel monda lingvo signifas (mal)avantaĝojn por lingva diverseco?[redakti | redakti fonton]

Minoritataj lingvoj estas kutime la plej minacataj de la interlingvo. Sekve, lingva konverĝo kaj postvivado de minoritataj lingvoj kompreneblas kiel du flankoj de la sama monero. Ĉe tiu punkto, la plimulto de la aŭtoroj konsentas: monda lingvo danĝeras la sanon de minoritataj lingvoj kaj la lingvajn rajtojn de ties parolantoj. El antagonismaj pozicioj, la debato estas se, malgraŭ ĉio, la avantaĝoj de la angla kiel monda llingvo (ekzemple, faciligante egalecon de ŝancoj mondskale) superpezas ties malavantaĝojn. Mezaj pozicioj pledas por politika agado nur kiam la kaŭzoj de tiaj perdoj estas maljustaj.

Ĉu lingvoj rajtas havi rajtojn?[redakti | redakti fonton]

Jen demando, kiu rilatas al la malapero de lingvoj. Supozeble, se lingvoj havas rajtojn (kaj evidente la supera rajto estas la rajto je vivo), oni devas fari ĉion eblan por certigi ilian supervivon. Tamen, la respondo de la plimulto de aŭtoroj estas ke lingvoj kaj kulturoj nur gravas se ili estas dezirataj de individuoj, kiuj estas la solaj subjektoj de rajtoj. Male, kelkaj aŭtoroj argumentas, ke kultura diverseco valoras ankaŭ al majoritatoj kaj eĉ al la tuta homaro. Fine, aliaj defendas, ke lingvoj mem havas rajtojn, ĉar ili estas morale valoraj. Sekve, subteni ĉiujn lingvojn kaj kulturojn havas esencan valoron.

Kiel la Esperanto-kurso de Duolingo influas la analizojn pri lingva justeco?[redakti | redakti fonton]

Verŝajne estas tro frue por pripensi la defiojn de la fina venko, sed antaŭvideblas estonteco kie Esperanto ne plu estos minoritata lingvo, sed lingvo parolata de kreskanta komunumo de homoj kiuj havas respondon por problemo kiu ankoraŭ ne perceptiĝas tiel. Temas pri lingva justeco kaj iom post iom tiu problemo evidentiĝas. Sekve, la modeloj pri lingva politiko, kiuj pritaktas Esperanton devus esti modifiitaj por adapti iliajn premisojn al nova realeco. Nur tiel tiaj analizoj kapablos proponi taŭgan rolon de Esperanto en la monda lingvo-sistemo.

Originalaj proponoj de la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Krom la analizo de multaj proponoj verkitaj de malsamaj aŭtoroj en la interfaka literaturo, Alcalde ankaŭ inkludas en sia teksto originalajn proponojn.

Ekzemple, pri la tria demando li argumentas ke mildigo de lingvaj maljustaĵoj mildigus konfiktojn kaj eĉ evitus ekperforton. Tiurilate, oni povus eventuale kompensi la diskriminatojn pro lingva politiko. Sed kutime neniu agas tie, kie etnolingva streĉo ebligas la ekon de perfortaj konfliktoj. Laŭ Alcalde, almenaŭ parto de la kialo ŝajnas kuŝi en la manko de indico por taksi la nivelojn de lingva justeco en la diversaj socioj kaj komunumoj - tian indicon unue proponis Michele Gazzola. Havi indikilojn permesus nin kompari objektive, sisteme kaj rigore la efikojn de lingvaj politikoj, ekzemple tiujn de lingvo-malpermeso. Tial oni povus preni decidojn pri publikaj politikaj agadoj, inter aliaj, ke perdantoj estus kompensitaj. Aldone, oni povus detekti la plej gravajn maljustaĵojn kaj agi en la prevento-fazo de identecaj konfliktoj, kiuj estas, kiel menciite, la plimulto de la nuntempaj perfortaj konfliktoj.

Due, pri la kvina demando pri minoritatoj kaj majoritatoj, laŭ Alcalde eblas starigi paralelojn kun sociologiaj nocioj. Unuflanke, kun la malsamaj tipoj de sociala ŝtato. Ĝenerale, ili povas esti universalaj - kun provizaĵoj kiuj kovras ĉiujn civitanojn -, aŭ selektemaj - kun provizaĵoj kiuj kovras nur tiujn kun plej bezonoj-. Se oni adaptas tiun ideon al nia studkampo, minoritataj rajtoj kompreneblas kiel selektemaj provizaĵoj, aplikitaj nur al tiuj, kiuj havas plej bezonojn. Tamen, en la kampo de socialaj ŝtatoj selektemaj modeloj estas kritikitaj pro kialoj de efikeco, sed ankaŭ ĉar tiuj sistemoj markas publike la plej malhavulojn, tiel malkreskante sian memestimon kaj dignecon. Kontraŭe, la plej universalaj sistemoj, kiel la skandinavoj, kutime taksiĝas kiel la plej evoluigitaj. El tiu aliro, eblas pripensi kiel estus universala sistemo de lingva justeco, irante trans la ideo de havigi rajtojn al la plej bezonataj en niaj socioj. Kaj aliflanke, laŭ Alcalde ankaŭ eblas starigi similan paralelon kun alia nocio el sociaj sciencoj: la (universalan) bazan enspezon (aŭ bazan renton). Temas pri la pago de egala elspezo fare de la ŝtato al ĉiu civitano (aŭ loĝanto), sendepende de siaj bezonoj. Tiu propono kontraŭas la modelojn kiuj asignas helpon al konkretaj grupoj aŭ individuoj. Kurioze, inter la plej konataj subtenantoj de tiu ideo estas Van Parijs, unu el la plej gravaj fakuloj pri lingva justeco. Interalie, li rekomendas universalan interlingvon, tiel permesante egalecon de ŝancoj por ĉiu loĝanto de la planedo. Liaopinie, la angla jam komencis atingi tiun rolon; sekve, pro kialoj de lingva justeco oni devus akceli la procezon

Ankaŭ pri la lasta demando aperas en la teksto originala analizo. Tiel, ekde la pioniraj verkoj de Pool kaj Selten ĝis la lastatempaj kontribuoj de Wickström, ekonomiaj esploroj proponas potencajn ilojn por klarigi la lingvolernado-elektojn de la individuoj kaj por antaŭdiri ties evoluon. Tiaj modeloj komencas per aro de supozoj kej premisoj. Inter ili, ke lerni Esperanton havas malaltan profiton, ĉar la probablo interagi kun aliaj individuoj kiuj parolas la lingvon estas eta. Ĉi tie Alcalde argumentas, ke Duolingo signife plialitgas tiun probablon, tiel plialtigante la laŭan profiton muldimensie. Krome, laŭ Alcalde la duolinga kreskado ankaŭ defias la tradiciajn problemojn de la Esperanto-movado por superi la logikon de la kolektiva agado. Tiel, iu ajn individuo en grupo celanta kolektivan agadon havas instigon senkoste profiti de la penoj de la aliaj. Tiu logiko nur funckias se la grupo provizas publikan bonon. Ĉar neŭtrala interlingvo kiel Esperanto kompreneblas kiel publika bono, nia movado devas alfronti jenan konduton: “Mi apogas la ideon, sed mi ne penos lerni la lingvon kiam tio utilas al nenio. Mi faros tion nur kiam mi vidos ke sufiĉe da homoj jam faris ĝin tiel ke mi povas profiti el tio ekde la komenco”. Ĝuste en iu ĉi punkto la sukceso de la Esperanto-kurso de Duolingo povas efiki, tiel evidentiĝante la profiteblecojn de lerni la lingvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alcalde, Javier (2014). “Kial necesas krei indicon pri lingva justeco.” Sennaciulo 11/12, n-ro 1313-1314: 27-28.