Kataluna Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kataluna Esperantisto. Oficiala organo unue de Kataluna Esperantista Federacio kaj nuntempe de Kataluna Esperanto-Asocio. Dulingva, esperanta kaj kataluna. Aperas de 1910. Trimonata, 20-paĝa, A-4-formata. Redaktas: Ferriol Macip i Bonet, Ramon Perera i Perera, Ramon Rius kaj Víctor Solé.

Historio[1][redakti | redakti fonton]

La historio de Kataluna Esperantisto estas tre ligita al tiu de la Esperanto-movado en Katalunio

Unua periodo[redakti | redakti fonton]

Tuj post la fondo de Kataluna Esperantista Federacio en januaro 1910, aperis Kataluna Esperantisto en aprilo. Ĝia unua redaktoro estis Domènec Sardà i Simó, sed lia forpaso en junio 1911 igis Frederic Pujulà i Vallès transpreni la postenon. Lia militservigo en la unua mondmilito kauzis novan ŝanĝon de redaktoro al Josep Grau Casas ekde 1915. Dum kelka tempo, kiam KEF klopodis organizi Iberian Esperantistan Konfederacion, la bulteno fariĝis la bulteno de la Baska Esperanta Federacio kaj poste ankaŭ de la Aragona Esperantista Federacio, sed la la milito kaŭzis profundan krizon en la kataluna Esperanto-movado kaj Kataluna Esperantisto ĉesis aperi post 71 numeroj.

Dua periodo[redakti | redakti fonton]

Inter 1918 kaj 1920 estis eldonita Bulteno de la Kataluna Esperanto-Federacio, sub la redakto de Marià Solà i Montserrat kiel provo por revigligi la movadon. Sed ekde januaro 1921, kelkajn monatojn post asembleo de KEF, dua periodo de Kataluna Esperantisto estis lanĉita kun Jaume Grau Casas kiel redaktoro. La revuo estis preskaŭ ĉiam monata, ĝis la fino de 1923, tamen la politikaj kaj ekonomiaj problemoj, ligitaj al la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera kaŭzis ĝian refojan ĉesigon. En ĉi tiu periodo aperis 36 numeroj, kelkaj duoblaj.

Dum tri monatoj en 1924 KEF eldonis Lʼesperantista català (Kataluna esperantisto, òrgan de la Federació Catalana dʼEsperantistes), kies unua numero estis ekskluzive en la kataluna por montri "al la okuloj de la katalunoj la progresojn de Esperanto".

Tria periodo[redakti | redakti fonton]

En junio 1924 renaskiĝas Kataluna Esperantisto por tria periodo daŭrigonta ĝis 1928. Entute eldoniĝos 48 numeroj, kelkaj el kiuj duoblaj kaj aliaj kun grafikaj suplementoj. Ĝia aperado estis neregula. Kiel redaktoroj agis Jaume Grau Casas, Sebastià Alberich i Jofré (1926) kaj Marià Solà i Montserrat (1927), ĉiam kun la partopreno de Delfí Dalmau. Ekde 1925 la revuo fariĝis organo ankaŭ de la Internaciaj Floraj Ludoj.

Dum la tuta diktaturo KEF kaj kelkaj ties estraranoj ricevis la rean persekuton de la armeaj aŭtoritatoj kaj persone de hispanaj esperantistaj armeanoj. En junio 1928 KEF ricevis la ordonon ĉesi nomi sin kataluna kaj integresi sin en la Hispanan Esperanto-Asocion. Du monatojn poste aperis la lasta numero de la bulteno, ĉar en septembro la kongreso de Vinaròs decidis malfondi la asocion.

Tamen kelkaj membroj akceptis la trudon de la armeo kaj fondis la Katalun-Balearan Esperantistan Asocion kaj daŭrigis la eldonadon de Kataluna Esperantisto dum naŭ numeroj. En ili aperis por la unua fojo la hispana lingvo.

Kvara periodo[redakti | redakti fonton]

En julio 1930, kiam generalo Primo de Rivera estis transdoninta la potencon al la pli liberala generalo Berenguer, KEF restariĝis kaj ĝi denove eldonis Katalunan Esperantiston. La revuo aperis kun la numero 172 kaj klarigis, kiujn numerojn ĝi agnoskis kiel iamajn oficialajn organojn de KEF:

  • Kataluna Esperantisto (unua periodo): numeroj 1-71 (1910-1917)
  • Bulteno de KEF: numeroj 1-13 (1918-1920)
  • Kataluna Esperantisto (dua periodo): numeroj 1-36 (1921-1923)
  • Lʼesperantista català: numeroj 1-3 (1924)
  • Kataluna Esperantisto (tria periodo): numeroj 1-48 (1924-1928)

Per tio ĝi malagnoskis la numerojn eldonitajn de Katalun-Baleara Esperantista Federacio.

La redaktoro de la nova periodo estis Jaume Grau Casas kaj Kataluna Esperantisto fariĝis pli klasika bulteno de la asocio kaj de la floraj ludoj. Ĝi aperis ĉiun duan monaton, krom mallongaj paŭzoj pro ekonomiaj kialoj.

En decembro 1936 KEF anoncis "provizoran halton" pro la eksplodo de la hispana enlanda milito en julio. Tamen la venko de la faŝista armeo longigis la paŭzon 46 jarojn.

Kvina periodo[redakti | redakti fonton]

La fondiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio en 1980-1982 kiel daŭriganto de KEF permesis la restarigon de Kataluna Esperantisto ekde 1982 kun la daŭrigo de la antaŭmilita numerado.

Redaktoroj:[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Suplemento de Kataluna Esperantisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Francesc Poblet i Feijoo. "Kataluna Esperantisto (1910-1936)". Kataluna Esperantisto n-ro 334, p. 13
  2. Hektor Alos i Font. "Redaktora saluto". Kataluna Esperantisto n-ro 325, p. 2