Miguel Primo de Rivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel Primo de Rivera
Persona informo
Miguel Primo de Rivera
Naskonomo Miguel Primo de Rivera y Orbaneja
Naskiĝo 8-an de januaro 1870 (1870-01-08)
en Jerez de la Frontera
Morto 16-an de marto 1930 (1930-03-16) (60-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per diabeto vd
Tombo San Isidro Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Spanish Patriotic Union vd
Subskribo Miguel Primo de Rivera
Familio
Patro Miguel Primo de Rivera y Sobremonte vd
Patrino Inés Orbaneja y Pérez de Grandallana vd
Gefratoj María Jesús Primo de Rivera y Orbaneja • José Primo de Rivera y Orbaneja • Fernando Primo de Rivera y Orbaneja vd
Edz(in)o Casilda Sáenz de Heredia vd
Amkunulo Mercedes Castellanos vd
Infanoj José Antonio Primo de RiveraPilar Primo de Rivera • Fernando Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Miguel Primo de Rivera y Sáenz de Heredia • Carmen Primo de Rivera vd
Parencoj Rafael de Sobremonte • Rosario Primo de Rivera y Urquijo vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva en Madrido vd
Aktiva dum 1884– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Primo de Rivera y Orbaneja (Jerez de la Frontera, la 8-an de januaro 1870 - Parizo, la 16-an de marto 1930) estis militisto, nobelo (dufoje markizo), politikisto kaj diktatoro de Hispanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Miguel Primo de Rivera apartenis al familio de Jerez de la Frontera de granda tradicio de militistoj, politikistoj, registoj kaj nobeluloj. Multaj estis markizoj kaj altrangaj oficiroj. Kiam li estis 14jaraĝa, Miguel Primo de Rivera eniris en la Milita Akademio kaj poste li estis destinita al Melilla, kie rapide iĝis kapitano. Li estis militisto ĉefe en kolonioj kiel Maroko, Kubo (1895-1897) kaj Filipinoj (kien li akompanis sian onklon, Fernando Primo de Rivera).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li geedziĝis en 1902 kun Casilda Sáenz de Heredia, kun kiu li havis ses gefilojn. En 1908, li iĝis kolonelo kaj poste vidviĝis pro la nasko de la sesa filo. En 1909 li estis destinita al nordo de Afriko, kie partoprenis en la Rif-milito. En 1912 li iĝis generalo (la unua el siaj samaĝuloj). En 1915 li revenis al Hispanio, kiel milita guberniestro de Cádiz. Pro sia maroka kariero li estis ano de la grupo de afrikemaj militostoj. Tamen, li dekomence favoris la abandonon de la hispana protektorato de Maroko.

POste li iĝis generalkapitano de Valencio, de Madrido kaj de Barcelono. Tiuj postenoj sciigis lin pri la socia kaj politika problemaro de la epoko. Maje de 1922 li iĝis generalkapitano de Barcelono kaj tie li fruntis la socian konfliktaron de Barcelono pro la stratmilito inter anarkiistoj, kaj entreprenistoj, katalanismo, kaj disiĝo de la sistemo de politikaj partidoj regata de kacikoj.

Kiel reago al tiu situacio, akrigita de la malvenko de Annual en la Rif-milito, la koruptado inter altrangaj oficiroj kaj la publika protestado, Primo de Rivera, organizis puĉon, kiu okazis la 13a de septembro de 1923 kun la helpo de diversaj sektoroj de la hispana socio (militistoj, industriistoj kaj konservativuloj) kaj la konsento de la tiama reĝo Alfonso la 13-a, kaj li malvalidigis la konstitucion, la presliberecon, la registaron kaj la Parlamenton per de registaro de militistoj kaj Diktatoreco.

Diktatoro[redakti | redakti fonton]

Monumento al Miguel Primo de Rivera (Jerez de la Frontera)

Danke al la konsento de la reĝo Alfonso la 13-a, granda parto de la dungistaro, la katolika eklezio, la armeo kaj la konservativularo, Primo de Rivera estris la Militan Registaron kiu koncentrigis en li la tutan ŝtatan povaron. Pro la anoncita provizoreco de la reĝimo kaj la malprestiĝo de la eksa reĝimo, la opozicio ne estis forta, ĉar li anoncis sekvon de la idealoj de la regeneraciistoj (kiel Joaquín Costa), kontraŭ la kacikismo kaj kun la kunlaborado de la socialistoj. Tiu diktatoreco inspiriĝis en la modelo faŝista de Mussolini, sed estis malpli perforta sed fundamente konservativa.

Jam dum la unua fazo de la diktatoreco (Directorio Militar, inter 1923 kaj 1925), persekutis la anarkiistojn (kies sindikato CNT iĝis kontraŭleĝa) kaj la komunistojn, malpermesis la administran sistemon de Katalunio, nuligis la politikajn partiojn, kreis unikan politikan partion (1924), protektis la nacian industrion, helpis publikan konstruadon kaj malpermesis la aliajn lingvojn krom la hispana. Li ŝanĝis sian antaŭan politikon rilate Marokoj kie atingis venkon pro la batalo de Alhucemas kiu finigis jarojn de konstantaj militoj kaj malfacilaĵoj kiel ĉe Annual en 1921, respondece de militistoj kaj la propra reĝo, kio kialis finfine la puĉon de 1923. La sukceso ĉe Alhucemas konvinkis la generalon daŭrigi la diktatorecon.

Sed la nova epoko vidis registaron ne militan, sed civilan (1925-30), kiu faris surogaton de konstitucio (1929), de parlamento kaj de politika normaleco. Sed tio utilis nur por montri la dividojn inter la partianoj de la diktatoreco: katolikaj konservativuloj, simpatiantoj de la faŝismo, militistoj kaj oportunemaj negocistoj. Krome la ekonomia krizo (crack) de 1929 malplibonigis la situacion de Hispanio. La opozicio unuigis socialistojn, respublikanojn, anarkistojn kaj intelektulojn kontraŭ la diktatoreco. Surstrate studentoj kaj laboristoj manifestaciis kontraŭ la reĝimo; eĉ militistoj konspiris en 1926. Fine Primo de Rivera demisiis la 28an de januaro de 1930 kaj ekziliiĝis en Parizo. Sekvos la militista registaro de la generalo Dámaso Berenguer kaj poste la Dua Hispana Respubliko en 1931.

Miguel Primo de Rivera mortis la 16an de marto de 1930 en Parizo pro iama diabeto.[1]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

De geedziĝo en 1902 kun Casilda Sáenz de Heredia y Suárez de Argudín, (1879-1908), naskiĝis tri filoj kaj tri filinoj, el kiuj la plej aĝa, José Antonio, estis fondinto de la faŝisma partio Falange Española, kaj kun la plej juna Fernando estis ekzekutitaj de respublikanoj en 1936. La plej juna filino de la diktatoro, Pilar, (1907-1991), faris longan politikan karieron (1934-1977) en la unika faŝisma partio de Franco nome Movimiento Nacional kiel nacia estro de ties Ina Frakcio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ramón Tamames kaj Xavier Casals: "Miguel Primo de Rivera", eldonejo Ediciones B, Barcelono, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]