Benito Mussolini
Benito Mussolini | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefministro de la Itala Reĝlando | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Benito Mussolini | |||||
Naskonomo | Benito Amilcare Andrea Mussolini | ||||
Naskiĝo | 29-an de julio 1883 en Predappio, Itala Reĝlando | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1945 (61-jara) en Giulino di Mezzegra, Itala Reĝlando | ||||
Mortis pro | pafvundo [#] | ||||
Mortigita de | Walter Audisio [#] | ||||
Tombo | Kripto de la Familio Mussolini [#] | ||||
Lingvoj | franca • itala • germana [#] | ||||
Loĝloko | Palaco de Venecio [#] | ||||
Ŝtataneco | Itala Sociala Respubliko • Reĝlando Italio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Laŭzano [#] | ||||
Partio | Respublika Faŝista Partio (1943-1945) Nacia Faŝista partio (1921-1943) Itala Socialisma Partio (1901-1914) | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Alessandro Mussolini [#] | ||||
Patrino | Rosa Maltoni [#] | ||||
Gefratoj | Edvige Mussolini • Arnaldo Mussolini [#] | ||||
Edz(in)o | Rachele Mussolini | ||||
Amkunulo | Ida Dalser • Margherita Sarfatti • Clara Petacci [#] | ||||
Infanoj | Bruno Mussolini • Edda Mussolini • Vittorio Mussolini • Anna Maria Mussolini • Romano Mussolini • Benito Albino Dalser [#] | ||||
Parencoj | Galeazzo Ciano • Alessandra Mussolini • Romano Floriani Mussolini [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • instruisto • politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Milano • Romo [#] | ||||
Aktiva dum | 1902–1945 [#] | ||||
| |||||
| |||||
40-a ĉefministro de Italio | |||||
Dum | 31-a de oktobro 1922 – 25-a de julio 1943 | ||||
Antaŭulo | Luigi Facta | ||||
Sekvanto | Pietro Badoglio (Dumtempa Milita Registaro) | ||||
Ĉefministro de Itala Sociala Respubliko | |||||
Dum | 23-a de septembro 1943 – 26-a de aprilo 1945 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.
La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.
Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.
Titoloj[redakti | redakti fonton]
Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1]
Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Li kondamnis t.n. oktobran revolucion konsiderante ĝin regado de sanga teroro, farita de bolŝevikoj, kiuj estis murdistoj kaj ke oni devas protekti Italion antaŭ ilia regado
- En 1919 konstatis, ke la rusan revolucion organizis judaj bankistoj el Novjorko kaj Londono, kaj 80% de la gvidantoj de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estis judoj. En 1934 organizis Faŝisman Internacian Kongreson dum kiu oni konstatis, ke judoj i.a. praktikas okultismon, provas alkonduki al internacia revolucio, kontraŭbatalas patriotismajn ideojn kaj kristanan civilizon
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...". [1]