Nigraĉemizuloj
Nigraĉemizuloj | ||
---|---|---|
![]() | ||
kvazaŭmilitistaro | ||
Dum | 23-a de marto 1923 - nuntempe | |
Fondintoj | Benito Mussolini vd | |
Sidejo | Romo | |
Lando | Reĝlando Italio | |
Partoprenanta | Milizia universitaria • Legione territoriale vd | |

La Volontula Milico por la Nacia Sekureco[1] (en itala: Milizia Volontaria per la Sicurezza Nazionale, mallongigite kiel MVSN) estis korpuso de milicoj de la Faŝisma Italio kiu poste sukcesis iĝi militista organizaĵo. Pro la koloro de sia uniformo, ĝiaj membroj estis konataj populare kiel Nigraĉemizuloj (en itala: Camicie Nere), kvankam ili estis nomitaj ankaŭ "skadristoj" (en itala: squadristi). Probable inspiritaj el la "ruĝĉemizuloj" de Garibaldi, ilia agado enkadriĝis en la Intermilita periodo ĝis la fino de la Dua Mondmilito (konata kiel faŝisma Italio). La termino aplikiĝis al diversaj grupoj kiuj poste imitis la uniformon, kiel la blackshirts de la Brita Unio de Faŝistoj kaj la brunĉemizuloj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio.
La Nigraĉemizuloj estis organizitaj de Benito Mussolini kiel rimedo de perforta agado pere de sia faŝisma movado. La fondintaj estroj estis naciistaj intelektuloj, retiritaj oficiroj el la armeo, membroj de la speciala korpuso "Arditi" kaj junaj terposedantoj kiuj opoziciis al la sindikatoj de laboristoj kaj kamparanoj de la rura medio. Iliaj metodoj estis iom post iom pli perfortaj dum kreskis la povo de Mussolini, kaj uzis la violenton, la timigon kaj la murdon kontraŭ politikaj kaj sociaj oponantoj.[2] Inter ties komponantoj, tre diversa, estis ankaŭ krimuloj kaj oportunistoj serĉe de propra riĉigo kaj enpovigo.