Faŝisma Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faŝisma Italio
29-a de oktobro 1922 – 25-a de julio 1943
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
one-party dictatorship
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
La fascio littorio, nome simbolo de la faŝismo.

La Faŝisma Italio estis la periodo de la historio de Italio en kiu tiu lando estis regata per reĝimo subtenita pere de la ideologio de la faŝismo, aperinta post la Unua Mondmilito.

Mussolini kaj la Quadrumviri (kvaropo) dum la Marŝo al Romo en 1922: el maldekstro dekstren: Michele Bianchi, Emilio De Bono, Italo Balbo kaj Cesare Maria De Vecchi.

La Itala Faŝismo (en itala: fascismo italiano), konata ankaŭ simple kiel Faŝismo (en itala: fascismo), estas la origina faŝisma ideologio kiel ĝi estis disvolvigita en Italio. La ideologio estas asocia kun serio de tri politikaj partioj estritaj de Benito Mussolini: nome la Faŝisma Revolucia Partio (PFR) fondita en 1915,[1] la sukceda Nacifaŝisma Partio (PNF) kiu estis renomita kiel la Tria Faŝisma Kongreso la 7a–10a de Novembro 1921 kaj regis en la Itala reĝlando el 1922 al 1943 kaj la Respublika Faŝisma Partio kiu regis en la Itala Socia Respubliko el 1943 al 1945.

Diversaj instancoj[redakti | redakti fonton]

La Corpo Ausiliario delle Squadre d'azione di Camicie Nere (en itala: Helpa Korpuso de la Ŝturm-rotoj de Nigraĉemizuloj), plej ofte konata kiel Nigraj Brigadoj (en itala: Brigate Nere) estis unu el la faŝismaj paramilitistaj grupoj, organizitaj kaj regataj de la Respublika Faŝisma Partio (Partito Fascista Repubblicano, PFR) kiu funkciis en la Itala Sociala Respubliko (en Norda Italio), dum la finaj jaroj de la Dua Mondmilito, kaj post la subskribo de la Itala Batalĉeso en 1943.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benito Mussolini (2006), My Autobiography kun The Political and Social Doctrine of Fascism, Mineloa: NY: Dover Publication Inc., p. 227. Notu ke kelkaj aŭtoroj referencas al la unua politika partio de Mussolini kiel "La Revolucia Faŝisma Partio".