Giuseppe Garibaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giuseppe Garibaldi

simbolo de itala nacia renaskiĝo

simbolo de itala nacia renaskiĝo
Persona informo
Naskiĝo 4-a de julio 1807
Nizza
Morto 2-a de junio 1882
Italio
Familianoj
Edz(in)o Anita Garibaldi
Infanoj Ricciotti Garibaldi
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Giuseppe GARIBALDI, simbolo de nacia renaskiĝo kaj unuiĝo de Italio, naskiĝis la 4-an de julio 1807 en urbo Nizza (tiam parto de la Regno de Sardio) ĉe marbordo de Mediteraneo en familio de fiŝkaptisto kiel dua filo. "Peppino" pasigis multe da tempo en haveno, li estis sprita, li ŝatis legi pri romia historio, sed li ne tro ŝatis lerni. Junaĝe li fariĝis maristo kaj en la jaro 1832 li estis avancita je kapitano.

Tiutempe komenciĝis en Italio plifortiĝi sopiro pri memstareco, pri la liberigo de aŭstriaj okupantoj. Giuseppe Garibaldi ne restis flanke kaj li akiris volontulojn en batalo kontraŭ aŭstroj. Sed la ribelo estis malkovrita kaj Garibaldi, kun du ribeluloj estis kondamnitaj en neĉeesto al "hontiga morto per pafo en la dorso" kaj "ekspoziciita al publika venĝo". Li do fuĝis unue ĝis Marsejlo kaj en 1836 ĝis Sudameriko. Tie li helpis Urugvajon en batalo por sendependeco kontraŭ Argentino. Kun reputacio de brava batalinto li revenis en aprilo de 1848 en nordan Italion, kie li partoprenis en Milano en milito kontraŭ aŭstroj por la sendependeco de Italio. Unu jaron poste li helpas defendi Romon kontraŭ francoj kaj li fariĝas nacia heroo. Sed li subiĝis al la franca superforto kaj li devis fuĝi. La 16-an de aŭgusto 1849 Garibaldi enŝipiĝis en ŝipon navigacionta ĝis Tunizio kaj en julio de 1850 li fornavigaciis ĝis Novjorko kaj en aprilo de 1851 en Mezamerikon kaj Sudamerikon

En marto de 1854 li revis Italion, kie li batalis deĵorante ĉe piemonta reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a. En 1860 li sukcese gvidis revolucian batalon en Sicilio kontraŭ la Burbonoj. Giuseppe Garibaldi tiel per negranda mezuro kontribuis al la unuiĝo de Italio sub la regado de Viktoro Emanuelo. Sed la heroa periodo de lia vivo forportis ankaŭ al li grandan parton de la fortoj. Lia sanstato senĉese malboniĝis kaj la 2-an de junio 1882 li mortis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]