Tunizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunizia Respubliko
الجمهورية التونسية
El-Ĝumhurija it-Tunisija

La flago de Tunizio

Blazono de Tunizio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Humat Al Hima
Defendantoj de patrujo
Nacia devizo: حرية, نظام, عدالة (Hurriya, Nidham, 'Adala)
"Libereco, Ordo, Justeco"
Situo
landosuverena ŝtatorespubliko • Mediteranea lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tunizo
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) araba, franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 163 610 km²
- % de akvo 5,0 %
Loĝantaro 10 777 500 (2012)
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Loĝantoj Araboj, Berberoj
Vivolongo 74.6
Horzono +1
Interreta domajno tn
Landokodo TN
Telefona kodo 216
Plej alta punkto Jebel ech Chambi
Plej malalta punkto Shatt al Gharsah
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidento Kais Saied
Ĉefministro Ahmed Hachani
Nacia tago 20-a de marto
Sendependiĝo disde
Francio
20-a de marto 1956
Ekonomio
Valuto dinaro (TND)
MEP laŭ 2012
– suma $ 105 347 Mio.
– pokapa $ 9 774
vdr

Tunizio (arabe تونس Tunis, berbera: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes) estas lando en Norda Afriko, inter Alĝerio kaj Libio.

La loĝantoj de Tunizio nomiĝas tunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝas tunizanoj.

Datumoj pri Tunizio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 814 a.K. Fenicianoj fondigis Kartago, kiu (post multe da jaroj de sereneco) estis tute pereigita dum la Tria Punika Milito en 146 a.K. Tiam ĝi estiĝis romia provinco "Africa". Ekde 476, kiam Okcident-Romio pereiĝis, Kartago estis la parto de Bizanca Imperio. Dum 7-a kaj 8-a jarcentoj Araboj konkeris teritorion de nuntempa Tunizio. La urbo de Kajruano estis fondigita de ili. Multaj arabaj dinastioj regis ĝin ekde 800 ĝis 1574, kiam Otomana Imperio konkeris la landon.

Ekde 1880 Tunizio estis kolonio de Francio. Ĝi sendependiĝis en 1956. Dum longaj jaroj 1934-87 ĝin gvidis Habib Bourguiba. En 1987 Zin Al-Abidin Ben Ali estis elektigita prezidenton. En 1985 Israelaj aeroplanoj bombardigis regiono de Tunizo (kie Jaser Arafat kaŝiĝis post Israela atako de Libano), kaŭzinte ĉirkaŭ 80 civilulojn mortiĝis.

Ekde decembro de 2010 ĝis januaro de 2011, okazis grandaj socialaj ribeloj precipe ekigitaj de la urba junularo kontraŭ la senlaboreco, malbonaj vivkondiĉoj kaj polica perforto.

La 9-an de oktobro 2015 la Nobel-premio pri paco estis atribuita al Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (arabe: رباعية الحوار الوطني التونسي) omaĝe al la farita laboro por reveno al demokratia kaj tolerema sistemo.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Tunizo, تونس [tunis] (1.200.000)
  • Sfakso, صفاقس [safa'kis] (265.131)
  • Sousse, سوسة [su'sa] (173.047)
  • Kajruano, قيروان [kajruŭan'] (117.903)
  • Arjana, أريانة [arjana] (97.687)

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Tunizio estas dividita laŭ 24 gubernioj: Al Kaf, Al Mahdijah, Al Munastir, Al Qasrajn, Al Qajravan, Arjanah, Bajah, Banzart, Bin 'Arus, Jundubah, Madanin, Nabul, Qabis, Qafsah, Qibili, Safaqis, Sidi Bu Zaid, Siljanah, Susah, Tatavin, Tavzar, Tunis, Zaghvan, Manuba.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La araba estas la oficiala lingvo, kaj la tuniza araba, konata kiel Tounsi[1], estas la nacia, regiona araba varianto uzata de la publiko[2]. Ekzistas ankaŭ malgranda minoritato de parolantoj de berberaj lingvoj konataj kolektive kiel Jebbali aŭ Shelha [3][4]. La franca ankaŭ okupas gravan rolon en la tunizia socio, malgraŭ ke ĝi havas neniun oficialan statuson. Ĝi estas vaste uzata en la edukadsistemo (ekzemple kiel la lingvo de instruado en mezlernejo), la gazetaro kaj komerco. En 2010 estis 6 639 000 francaj parolantoj en Tunizio aŭ ĉirkaŭ 64% de la populacio[5]. La itala estas komprenata kaj parolata de malgranda parto de la tuniza loĝantaro[6]. Komercaj elpendaĵoj, menuoj kaj vojmontriloj en Tunizio ĝenerale estas skribataj en araba kaj franca lingvoj[7]. [153]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La tunizia kuirarto, estas miksaĵo de kuirartaj tradicioj de mediteraneaj kaj dezertaj loĝantoj de Tunizio. Ĝia karakteriza spica gusto venas de multaj civilizoj, kiuj regis la landon nun konata kiel Tunizio: Romianoj, vandaloj, bizancanoj, araboj, hispanoj, turkoj, italoj (sicilianoj), francoj, kaj la indiĝenaj berberoj. Multaj el la kuirstiloj kaj iloj komencis formiĝi kiam la antikvaj triboj estis nomadaj. Nomadaj homoj estis limigitaj en siaj kuiradaj iloj per tiaj porteblaj potoj kaj ujoj. La tunizia taĵino estas tre malsama de la alĝeria aŭ maroka plado. Ĝi estas speco de torta plado, farita el ovoj, viando kaj legomoj, simila al la itala frittata aŭ eggah. tipa tunizia manĝaĵo.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La Tunizia nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1956, kiam Tunizio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La tunizia teamo en 2004 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Tunizio.

Tunizio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando:

Citaĵo
 
Mevecaj vojaĝantoj venas al Kabo Tuniza,
kie Utnoa miras pri la kunfasko da urboj
kun splendoraĵoj artaj. Kaj el diversaj epokoj
li povas kontempladi, ĉar li ekstere troviĝas
de la reala tempo. Jen la grandurbo Kartago
dum masonaĵojn levas Siĥeamanta Didona,
kun kiu li ekhaltas dumtempe teni babilon:
en templo jen pentraĵoj pri la heroaj eventoj
de l'ŝtorma Trojmilito, apud murego rokrufa.[8] 

Vidu ankaŭ MONA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Tunizio en la vikio de UEA esperante

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sayahi, Lotfi (24 April 2014). Diglossia and Language Contact: Language Variation and Change in North Africa. Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-86707-8.
  2. Albert J. Borg; Marie Azzopardi-Alexander (1997). Maltese. Londono: eldonejo Routledge. p. 13. ISBN 978-0-415-02243-9. Retrieved 24 February 2013. The immediate source for the Arabic vernacular spoken in Malta was Muslim Sicily, but its ultimate origin appears to have been Tunisia. In fact, Maltese displays some areal traits typical of Maghrebine Arabic, although during the past eight hundred years of independent evolution it has drifted apart from Tunisian Arabic.
  3. Volk, Lucia (2015-02-11). The Middle East in the World: An Introduction. Routledge. ISBN 9781317501732.
  4. "An outline of the Shilha (Berber) vernacular of Douiret (Southern Tunisia)". Australian Digital Theses Program. 26 May 2008. Arĥivita de la originalo je la 26-a majo 2008. Allirita la 19-an januaro 2013.
  5. "Le dénombrement des francophones" Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, la kalkulado de la francparolantoj), Organisation internationale de la Francophonie (internacia organizaĵo de la francparolantaro).
  6. McGuinness, Justin (1-a novembro 2002). Footprint Tunisia Handbook: The Travel Guide. Globe Pequot Press. ISBN 978-1-903471-28-9. Alilrita la 26-an januaro 2013.
  7. "Tunisian Languages" Arkivigite je 2013-06-05 per la retarkivo Wayback Machine(tuniziaj lingvoj). Tunisia-tourism.org. Allirita la 13-an septembro 2013.
  8. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.

Tiu ĉi artikolo ('lingvoj') estas parte tradukita de la samtitola artikolo en la anglalingva versio de Vikipedio je la 24-a decembro 2017.