Tunizia kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lablabo estas tipa tunizia plado

La tunizia kuirarto, estas miksaĵo de kuirartaj tradicioj de mediteraneaj kaj dezertaj loĝantoj de Tunizio. Ĝia karakteriza scipa gusto venas de multaj civilizoj, kiuj regis la landon nun konata kiel Tunizio: Romianoj, vandaloj, bizancanoj, araboj, hispanoj, turkoj, italoj (sicilianoj), francoj, kaj la indiĝenaj berberoj. Multaj el la kuirstiloj kaj iloj komencis formiĝi kiam la antikvaj triboj estis nomadaj. Nomadaj homoj estis limigitaj en siaj kuiradaj iloj per tiaj porteblaj potoj kaj ujuoj. La tunizia taĵino estas tre malsama de la alĝeria aŭ maroka plado. Ĝi estas speco de torta plado, farita el ovoj, viando kaj legomoj, simila al la itala frittataeggah. tipa tunizia manĝaĵo.

La malfermiteco al komerco kaj turismo ankaŭ alportis internaciajn kuirartojn, kiel la ĉina, barata, japana kuirartorapida manĝo. Plie, la intensigo de komerca interŝanĝo kun Eŭropo kaj la resto de la mondo, disponigis iujn nekutimajn produktojn disponeblajn, kio permesis al lokaj spertoj eksperimenti kun aliaj kuirartoj.

Kiel ĉiuj landoj en la mediteranea baseno, Tunizio ofertas "sunan kuirarton", bazitan ĉefe sur olivoleon, spicojn, tomatojn, marmanĝaĵojn kaj viandon.