Clara Petacci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Petacci
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1912 (1912-02-28)
en Romo
Morto 28-an de aprilo 1945 (1945-04-28) (33-jaraĝa)
en Mezzegra
Mortokialo pafvundo
Tombo Campo Verano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItala Sociala Respubliko
Familio
Patro Francesco Saverio Petacci
Patrino Giuseppina Persichetti
Frat(in)oj Miriam di San Servolo • Marcello Petacci
Amkunulo Benito Mussolini
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Clara Petacci (mallonge Claretta [klareta]) (28-an de februaro 1912 en Romo - 28-an de aprilo 1945 en Mezzegra) estis amatino de itala faŝisma diktatoro Benito Mussolini. Ŝia patro estis persona kuracisto de la papo.[1]

Ŝi renkontiĝis en aĝo de 21 jaroj kun Benito Mussolini (en 1932) en urbeto Ostia, tiutempe ŝi estis geedziĝinta kun oficiro Riccardo Federici, de kiu ŝi oficiale divorcis en 1936. Kiam partizanoj kaptis Mussolini, oni ofertis la eblecon por Clara Petacci fuĝi, sed ŝi rifuzis tion. La partizanoj murdis ilin, mistraktis la kadavrojn, pendigis ilin piedsupren en la sekva tago sur placo Piazzale Loreto en Milano.

La murda armilo "Mas" de kalibro 7,65, troviĝas en la nacia jurista muzeo en Romo.

Ŝi vivo estis filmigita en 1984 sub titolo "Claretta", rolante ŝin Claudia Cardinale.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Spunda: Clara Petacci. Roman um die geliebte Mussolinis. Zimmer & Herzog, Berchtesgaden 1952
  • Hans Herlin: Die Geliebte. Die tragische Liebe der Clara Petacci zu Benito Mussolini. Moewig, Rastatt 1980, ISBN 3-8118-2105-9
  • Antje Windgassen: Im Bund mit der Macht. Die Frauen der Diktatoren. Campus, Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-593-36900-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]