Ferriol Macip i Bonet
Aspekto
Ferriol Macip i Bonet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1969 (55-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna • okcitana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto occitanist (en) Glosser (en) tradukisto ĵurnalisto podkastisto violonisto scenaristo |
Ferriol Macip i Bonet naskiĝis en Barcelono (Katalunio) la 7-an de novembro 1969. Li estas grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, kie de 2005 li estas salajrulo. Li estas grafikisto de Kataluna Esperantisto kaj de la magazino Monato. Kun Josep Maria Milla i Saldon li lanĉis KIS TV. Li ludas en la muzik-ensemblo Kaj Tiel Plu.
Kiel okcitanisto li komencis ĉe animatora sekcio de Institut d'Estudis Occitans (Instituto pri Okcitanaj Studoj) instruante la okcitanan en someraj aranĝoj inter la jaroj 1992 kaj 1997. Nuntempe redaktoras kaj prezentas la okcitanlingvan televid-programon Infòc[1], en Barcelona TV[2] kune kun Manel Zabala kaj Josep Maria Milla i Saldon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1] Arkivigite je 2007-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ [2]Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine