Duolingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duolingo

Duolingo estas senpaga retejo por lernado de lingvoj. La retejo estis oficiale lanĉita je la 19-a de junio 2012[1]. Ĉefa kreanto de paĝo estas Luis von Ahn, kiu kreis inter alie ankaŭ reCAPTCHA.

Nuntempe la paĝo ekzistas en la angla, germana, itala, hispana, portugala, franca kaj rusa lingvoj. Oni povas lerni hispanan, francan, italan, germanan, portugalan, nederlandan, irlandan, svedan, danan, turkan, norvegan, ukrainan, katalunan, grekan, kimran, rusan, vjetnaman, hebrean, jidan, hindian, svahilan, polan, rumanan, guaranan, klingonan, esperanton kaj anglan lingvojn (sed ĝis nun eblas lerni nur pere de la angla lingvo aŭ de alia lingvo la anglan). Krom la reta versio ekzistas ankaŭ versio por iPhone kaj poŝtelefonoj kun Androjdo.

En januaro 2014 Duolingo havis 25 milionojn da uzantoj, el kiuj la duono aktivis[2].

Kiel ĝi funkcias[redakti | redakti fonton]

La edukado funkcias tiel, ke ĉiuj uzantoj havas "lingvan arbon" kun "branĉoj", kiuj signifas unuopajn temojn - iam temas pri verboj, iam pri adjektivoj, iam pli pri gramatiko aŭ pri temaj vortoj (ekzemple bestoj aŭ manĝaĵoj).

Ĉiu temo konsistas el diversa kvanto de lecionoj, iam temas pri du lecionoj, iam estas eĉ 10 lecionoj. En ĉiu leciono havas uzanto tri vivojn (komence eĉ kvar) - koretojn. Ĉiu leciono enhavas 20 tasketojn. Se oni faras eraron, oni perdas unu koreton. Se la eraro ne estas tro granda, oni povas ankoraŭ korekti ĝin kaj gajni duono de koreto.

Por ĉiu sukcesa leciono en ĉiu temo oni gajnas 10 poentojn kaj aldone maksimume 3 bonusajn poentojn, se la uzanto kompletas lecionon sed perdo de koretoj.

Lecionojn eblas ĉiam ajn laŭ bezono ripeti. Eblas ankaŭ elekti, ke vi volas ripeti nur vortojn de unu leciono aŭ nur unu konkretan vorton. Tiam oni ja gajnas nur 2 poentojn. Se oni ja estas pli kuraĝaj, oni povas ripeti plej malmulte konatajn vortojn (tiuj vortoj estas elektataj per Duolingo mem laŭ tio, kiom multe la uzanto konas tiujn vortojn) pli rapide per tempe-limigita leciono kaj tiukaze gajni eĉ 20 poentojn (komence estas 30 sekundoj kaj se oni sukcesas, oni gajnas pli da tempo por respondi).

Laŭ kvanto de gajnitaj poentoj ĉiu uzanto estas en certa nivelo kaj tiel oni povas pli facile kompari progreson de aliaj uzantoj.

Strukturo de lecionoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiu leciono povas aperi jenaj ekzercoj:

  • Skribado de aŭskultita vorto / frazo
  • Tradukado de vorto / frazo
  • Elektado de unu el tri eblecoj
  • Lernado de nova vorto laŭ bildo aŭ laŭ indiko en teksto por traduki
  • Elektado de korekta traduko

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2013 estis lanĉita "lingva inkubatoro", per kiu oni povas krei novajn lingvajn kursojn.[3]

Komparado kun aliaj uzantoj[redakti | redakti fonton]

Duolingo ofertas eblecon "sekvi" aliajn uzantojn kaj vidi ilian progreson, kiom da poentoj oni jam havas, kiom da vortoj oni jam konas.

Novigoj[redakti | redakti fonton]

De tempo al tempo kreantoj de Duolingo prezentas iun novigon - en decembro 2013 oni prezentis tri novajn branĉojn - tiuj ne estas devigaj, sed ofertas lerni idiomojn.

Tradukservo[redakti | redakti fonton]

Duolingo kunlaboras kun multaj kompanioj, kiuj bezonas tradukojn kaj pagas por ili. Uzantoj de Duolingo poste proponas kaj revizias tradukojn. Origine la tradukado estis deviga parto de preskaŭ ĉiu "branĉo", sed nuntempe tio jam ne plu estas necesa kaj do tiuj, kiuj volas nur lerni lingvon, ne bezonas iri tra tiu ĉi parto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Chuck Smith kaj Judith Meyer kun Luis von Ahn dum vizito al la oficejo de Duolingo en oktobro 2015

Ekde nov. 2014 estis kreata Esperanto-versio (por anglaparolantoj), kies beta-versio publikiĝis la 28-an de majo 2015[4].) La 21-an de aŭgusto 2015 registriĝis ĉe la Esperanto-kurso la 100 000-a kursano.

La iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis en 2012, ke homoj petadas Esperanto-kurson. Kiam poste en marto kaj majo 2014 estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, Esperanto ricevis unue la duan, poste la unuan lokon de dezirataj lingvoj. Do Duolingo decidis la aldonon de Esperanto kaj en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto. [5] Intertempe (oktobro 2015) estas planoj krei kromajn kursojn: Esperanto por hispanlingvanoj, por franclingvanoj ktp.

Statistiko pri lernantoj laŭ lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kursoj por parolantoj de la angla[6]. Lanĉodato por la unuaj lingvoj (hispana, franca, germana) estas la fina versio (post "privata" beta-versio; ĉe postaj lingvoj por la beta-versio).

Lingvo Lanĉo Fonto Nombro
lernantoj
('15-06-01)
Nombro
lernantoj
('15-06-07)
Nombro
lernantoj
('15-07-02)
Nombro
lernantoj
('15-08-11)
Nombro
lernantoj
('15-09-30)
Nombro
lernantoj
('16-02-08)
Kresko
dum
1 monato
(31 tagoj)
Kresko
dum
2 monatoj
(71 tagoj)
Kresko
dum
4 monatoj
(121 tagoj)
Kresko
dum
8 monatoj
(~252 tagoj)
hispana 2012-06-19 [7] 33 500 000 34 100 000 35 400 000 37 500 000 40 800 000 50 400 000 1 900 000 4 000 000 7 300 000 16 900 000
franca 2012-06-19 [8] 20 600 000 20 900 000 21 800 000 23 100 000 24 900 000 30 400 000 1 200 000 2 500 000 4 300 000 9 800 000
germana 2012-06-19 [9] 13 200 000 13 400 000 14 000 000 14 800 000 16 000 000 19 400 000 800 000 1 600 000 2 800 000 6 200 000
portugala 2012-10-30 [10] 3 910 000 3 960 000 4 100 000 4 330 000 4 610 000 5 390 000 190 000 420 000 700 000 1 480 000
itala 2012-12-18 [11] 8 450 000 8 600 000 8 940 000 9 490 000 10 100 000 12 100 000 490 000 1 040 000 1 650 000 3 650 000
nederlanda 2014-07-16 [12] 838 000 869 000 944 000 1 070 000 1 230 000 1 690 000 106 000 232 000 392 000 852 000
sveda 2014-11-25 597 000 630 000 709 000 837 000 1 000 000 1 490 000 112 000 240 000 403 000 893 000
irlanda 2014-11-25 742 000 742 000 (?) 808 000 905 000 1 040 000 1 420 000 66 000 163 000 298 000 678 000
dana 2014-11-25 395 000 410 000 446 000 505 000 596 000 832 000 51 000 110 000 201 000 437 000
turka 2015-03-24 132 000 152 000 214 000 329 000 475 000 896 000 82 000 197 000 343 000 764 000
ukraina 2015-05-21 [13] 13 400 17 700 27 100 62 200 134 000 288 000 13 700 48 800 120 600 274 600
norvega 2015-05-23 [14] 17 700 25 300 47 300 112 000 199 000 456 000 29 600 94 300 181 300 438 300
Esperanto 2015-05-28 12 300 23 000 42 200 89 900 144 000 289 000 29 900 77 600 131 700 276 700
rusa 2015-11-02 [15] 594 000
pola 2015-12-10 [16] 147 000
kimra 2016-01-26 [17] 17 200
Sumoj 82 407 400 93 130 100 101 228 000 125 809 200 5 070 200 10 722 700 18 720 600 43 401 800
Procentaĵo
de Eo
0,015 % 0,10 % 0,14 % 0,23 % 0,59 % 0,72 % 0,70 % 0,63 %

La tabelo montras en la kolumnoj kresko, ke Esperanto progresas per simila ritmo kiel la ukraina, duone tiel rapide kiel la norvega kaj la dana kaj per triona rapideco de la sveda, nederlanda, turka kaj irlanda. Longavide Esperanto eble stabiliĝos ĉe duona procento de ĉiuj fremdlingvo-lernantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]