Saltu al enhavo

Evildea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Evildea
Persona informo
Aliaj nomoj Evildea
Naskiĝo 13-an de februaro 1987 (1987-02-13) (39-jaraĝa)
en Aŭstralio
Lingvoj anglaEsperantoĉina
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
jutubisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo
vdr

Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio [1] [2], kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1]. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".[3]

En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[4], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].

Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[5], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.

En 2024 li havis kamean rolon en la serio Esperanto Senlime.

En aŭgusto 2025 li anoncis ke li ne plu taksas sin "esperanto jutubisto"[6]. Li nun ĉefe publikigas anglajn videojn pri lingvolernado, sed kelkfoje la videoj ankaŭ rilatas al Esperanto.

Videogalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Pirlot, Germain (februaro 2016). “Evildea — Richard Delamore — la plej aktiva kaj stulta Esperanto‑jutubisto”, Eŭropa Bulteno (PDF) (157), p. 10. 
  2. 2,0 2,1 Aleks Kadar intervjuas Richard Delamore pri Esperanto-TV Arkivigite je 2016-03-17 per la retarkivo Wayback Machine por Muzaiko
  3. noto de la 30-a de decembro 2018 en Twitter
  4. Esperanto‑TV lanĉiĝis. Aŭstralia Esperanto‑Asocio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2016-04-03 .
  5. Esperanto en Afriko n‑ro 28 Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, p. 7
  6. I'm NO LONGER A Esperanto YouTuber (Mi ne plu estas Esperanto jutubisto) - video de Evildea pri la nova fokuso de lia kanalo al aliaj temoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]