Muzaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Muzaiko
Slogano Mojoseco kaj Muziko: Muzaiko!
Formato interreta radiostacio
Frekvencoj Tra interreto per Streaming kaj Podkasto
Tempo de elsendo Tuttaga
Zono de elsendo Tutmonda
Lanĉita 1-a de julio 2011
Gvidantoj Volontuloj
Retejo Muzaiko.info
Reta elsendo Aŭskulti per Radionomy
Facebook Muzaiko
Twitter @Muzaiko
vdr

Muzaiko estas tuttempa internacia interreta radiostacio en Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2011 estiĝis dum la Brita Kongreso de Esperanto grupo de homoj kun la sama ideo: krei tuttempan radion en Esperanto. Ĉefa antaŭeniganto de la ideo estis hungara esperantistino Veronika Poór. La interreta dissendolisto de la teamo rapide kreskis, kaj post nelonge oni elektis nomon: Muzaiko. Por elsendi oni provizore elektis uzi la servojn de Radionomy, retejo subtenanta interretajn radiojn interŝanĝe por reklamo, kaj pere de ĝi nun ekde la 1-a de julio Muzaiko elsendas, kvankam iama transiro al propra elsenda aparataro estas planata.

La 9-an de aprilo 2022, Muzaiko finis elsendojn per Shoutcast, ĝia ĉefa signalo[1].

La teamo[redakti | redakti fonton]

La projekton ekde la komenco volontule organizas neformala internacia grupo de junaj esperantistoj kunlaboranta per la interreto. La laboro estas realigata precipe per dissendolistoj (unu ĉefa kaj kelkaj specialaj), iam ankaŭ per virtualaj kunvenoj per Skajpo kaj foje per fizikaj renkontiĝoj dum esperanto-renkontiĝoj (la teamo de Muzaiko prezentiĝis dum JES 2011/2012). La teamo aktive varbas por allogi novajn kunlaborantojn.[2]

Programo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 3-a de oktobro 2011 ripetiĝas ĉiutage malsama 3-hora programo, el kiu unu horon konsistigas nova sonmaterialo. La radio elsendas muzikon, mondajn novaĵojn (je ĉiu plena horo), babilajn programerojn kaj reklamojn el Esperantujo; aperas ankaŭ eroj de aliaj jam ekzistantaj podkastoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]