Radio Aktiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radio Aktiva estis interreta radiostacio en Esperanto. Ĝi elsendis de la 21-a de septembro 2006 ĝis junio 2008, el Montevideo, Urugvajo. Ĝi elsendis ĉiutage, dum la tuta tago. La programaro daŭris kutime inter 2 kaj 3 horoj kaj ripetiĝis dum la tago, kaj ŝanĝiĝis ĉiutage. La plimulto de la elsendo estis dulingva: en Esperanto kaj la hispana, kiel maniero diskonigi Esperanton inter la parolantoj de la hispana lingvo.

Por aŭskulti la radion oni devis esti konektita al Interreto, ĉar oni aŭdos tion, kion la radiostacio elsendas en tiu momento. Baldaŭ aldoniĝos la sistemo de Podkasto, por ke la aŭskultanto povos elŝuti la programon kaj poste aŭdi ĝin, sen bezono esti konektita al Interreto.

Radio Aktiva apartenas al UES (Urugvaja Esperanto Societo), sed inkluzivas informojn kaj novaĵojn de la tutmonda movado.

Programaro[redakti | redakti fonton]

La programaro estas tre varia kaj inkluzivas diversajn programerojn laŭcele kaj laŭrubrike:

Por hispanoparolantoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperantokurso en la hispana, de D-ro Marcelo Casartelli.
  • Gerda Malaperis. Voĉlegita versio de la famkonata kurso por mezlernantoj.
  • Informojn pri kursoj kaj similaj aferoj.

Por apogi komencantojn kaj lernantojn[redakti | redakti fonton]

  • Konante Esperanton, programero kiu diskonigas informojn pri la movado kaj la esperantaj institucioj kaj servoj.
  • Por Lernantoj, programero kun apogaj materialoj por tiuj, kiuj komencas lerni E-on aŭ pretiĝas por fari internaciajn ekzamenojn antaŭ UEA/ILEI.

Por infanoj[redakti | redakti fonton]

  • Porinfanaj rakontoj, programero kie oni legas aŭ reprezentas rakontojn por infanoj en Esperanto (kaj kelkfoje ankaŭ kun traduko al la hispana).

Informado[redakti | redakti fonton]

  • Primovadaj informoj kaj novaĵoj. Kun informoj kaj materialoj rilatitaj al la lingvo kaj la movado.
  • Novaĵejo. Ĝeneralaj novaĵoj de la tuta mondo.
  • Faka Spaco. Radiospaco senpage disponebla por ke fakaj asocioj povas diskonigi siajn agadojn kaj projektojn.
  • Primovada Spaco. Radiospaco senpage disponebla por ke esperantistoj (ĉu unuopuloj, kluboj, ĉu landaj ĉu regionaj ĉu junularaj asocioj, povas diskonigi novaĵojn, eventojn, agadojn, projektojn, serĉi kunlaborantojn, aŭ povas kunorganizi laborojn.

Amuzo kaj distro[redakti | redakti fonton]

  • La Roko. Programero pri esperanta rok-muziko. Kun muzikaĵoj kaj informoj pri la rokbandoj, muzikistoj, kantistoj, ktp.
  • Kuriozaĵoj, serio da mallongaj programeroj pri kuriozaĵoj el la scienco kaj la historio.
  • Intervjuoj, al konataj kaj ne tiom konataj esperantistoj.
  • La Dudek Plej Bonaj. Muzikprogramo kie la aŭskultantaro voĉdonas la plej ŝatatajn kantojn, kiuj poste estos elsendataj.

Diskonigado de Urugvajo kaj Latinameriko[redakti | redakti fonton]

  • Pri Urugvajo. Tradicioj, kulturo kaj informoj por diskonigi Urugvajon inter la esperantistoj.
  • Tradiciaj Voĉrakontoj el Sudameriko. Programero kun rakontoj kaj historioj el Sudameriko kiuj alvenis al ni per sinsekvaj voĉaj rakontadoj de la praparencoj.

Kaj ĉiam estas novaj programeroj, kaj diverstilaj muzikaĵoj en Esperanto inter la programeroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]