Saltu al enhavo

Esperanta Retradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo por podkastado
emblemo por podkastado

Esperanta Retradio estas sinsekvaj podkastoj establitaj de aŭstria eksa eksportkomercisto Anton Oberndorfer en 1998 por subteni Polan Radion.[1] Ekde fine de februaro 2011 ĉiutage estas elsendata po unu sondosiero. La podkasto funkcias per Blogspot kaj Archive.org por la sonregistraĵoj.

Vi trovas la kompletan programliston sub http://aldone.de/retradio

Kunlaboro en la Retradio[2]

[redakti | redakti fonton]

Nun post kiam Pola Radio ne plu elsendas en Esperanto, ekestis granda breĉo kiu estas iel ŝtopenda. Estas klare ke ne eblas per privataj rimedoj produkti ion similan al la programoj de Pola Radio, ĉar tie oni disponis pri granda aparato en la fono. Precipe se temas pri la enhavo de la programoj la E-redakcio povis uzi la servojn de iu centra redakcio kaj do elekti la aktualajn temojn, kaj prepari ilin postulis ĉefe traduklaboron kaj produktadon en la studio.

Privatulo ne havas redakcion en la fono, nek studion. Kaj almenaŭ nun komence estas nur unu parolanto. Tiun malfacilon eblas venki per internacia kunlaboro. Eblas ke la temoproponoj venas el alia lando kaj ke alia parolanto resp. parolantino registras programon hejme aŭ en studio. Kaj ekzistas Skajpo per kio oni povas interparoli en la interreto kaj registri tiajn interparolojn por disponigi ilin poste al la publiko.

Tia laboro nek postulas grandan investon por komputilaj instalaĵoj aŭ programoj, nek postulas monon por pagi salajron. Do ĉio ĉi povas esti pli-malpli senkosta. Kio ja estas ege bezonata estas entuziasmo por Esperanto kaj la kapablo pritrakti temojn kaj prezenti ilin en interreta disaŭdigo.

La Esperanta Retradio evoluos. Jen kaj jen aperos novaj parolantoj kaj venos kontribuaĵoj de aliaj aŭtoroj. Mi povas diri ke la laboro estas tre kontentiga kaj pro tio mi kredas ke tiu laboro povus ĝojigi ankaŭ aliajn esperantistojn.

Kutime oni diras ke "ĉiu homo preferas aŭdi sin mem" kaj tio verŝajne validas ankaŭ por esperantistoj. Necesas nur iom da kuraĝo. Kaj la risko ne estas granda: Oni povas prilabori ĉion antaŭ ol disponigi ĝin al la publiko.

Kiel mi produktas programojn[3]

[redakti | redakti fonton]

Por produkti novan ĉiutagan elsendaĵon por la Retradio la produktanto unue devas trovi taŭgan temon. Ĉu ĝi estu ekonomia, politika, ĉu socia aŭ kultura, aŭ ĉu eĉ movada? Nu, ne ektimu: Movadaj temoj apenaŭ pritraktiĝos, nur se vere montriĝos bezono.

Mi[4] rimarkis ke tiaj programaĵoj kiuj promesas havi utilajn informojn estas tre multe aŭskultataj, ekz. pri la dolĉigilo Stevia aŭ ĵus pri la vojkostoj por aŭtoŝoseoj. Kompreneble mi ŝatus laŭeble ofte doni al vi tiajn informojn, sed bedaŭrinde mi ne povas "suĉi ilin el miaj fingroj" kaj do devas ankaŭ pritrakti aliajn temarojn. Sed mi kompreneble plej volonte akceptos viajn tiurilatajn proponojn, se vi povas raporti ion interesan el via lando. Mi povus enkonduki rubrikon: "Aŭskultantoj raportas". Skribu al mi sub aldone (ĉe) hotmail.com.

Post kiam mi estas trovinta temon por artikolo, mi verkas manuskripton. Hodiaŭ matene mi estas ankoraŭ iom laca, ĉar mi hieraŭ 2 horojn marŝis tra la arbaro kaj pro tio mi ne sidas ĉe la skribotablo, sed kuŝas sur sofo kio faciligas la fluon de la ideoj. Verki artikolon daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn. Tiam mi devas entajpi la manuskripton en la komputilon kio daŭras 20-25 minutojn. Ja ne estas nur entajpado sed ankaŭ ioma plua redaktado de la manuskripto.

Post la entajpado venas la plej agrabla laboro, nome la parolado. Mi parolas la tekston sen faripaŭzon, nur en kazo de malbona elparolo mi devas ripeti frazeron. Pro tio tiu laboro ne daŭras pli ol 5 minutojn. Mi uzas por tio la liberan programon Aŭdaco. Nun sekvas sufiĉe delikata sed tamen agrabla laboro: Mi eltranĉas ĉiujn erarojn kaj ĝenajn bruaĵojn, ĉu estu miaj spiroj, ĉu estu la fona muĝetado dum la parolpaŭzoj. Mi faras tiun laboron tre detale por laŭeble agrabligi la aŭskultadon. Do tiu laboro daŭras 25 minutojn.

Nun mi devas savila registraĵon sur fiksdisko kiel WAV-dosiero kaj poste konverti ĝin al mp3-dosiero. tio estas laboro de kelkaj sekundoj kaj nun mi povas eniri mian paĝaron ĉe Posteruso, ensaluti kaj alŝuti la tekston kaj la sondosieron. Tio daŭras ĉirkaŭ 5 minutojn. Fine mi malfermas mian startpaĝon de la Retradio ĉe mia aŭstra retprovizanto AON kaj aldonas la novan programon. Per FTP mi alŝutas ĝin tiam. Kaj jen post unu horo kaj duona la tuta laboro estas farita kaj mi povas dediĉi min al aliaj taskoj de la tago. Mi kutimas ankaŭ anonci miajn programojn en la uzreta forumo soc.culture.esperanto kiun mi regule uzas de 14 jaroj.

La cirkonstancoj por mia laboro estas favoraj kaj do mi antaŭvidas ankoraŭ longe daŭrigi ĝin. Kaj vian helpon mi volonte akceptos por plibonigi la servon.

Kion mi volas atingi?[5]

[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la podkastaj elsendoj de Pola Radio antaŭ kelkaj semajnoj mi reaktivigis la Esperantan Retradion sen havi precizan ideon kiel daŭrigi la aferon. Mi unue prenis malnovajn programojn de Pola Radio kaj malnovajn proprajn produktaĵojn kaj reaŭdigis ilin. Aŭ mi prenis malnovan tekston el mia retejo kaj sonigis ĝin. Finfine la 1-an de marto mi verkis mian unuan novan artikolon sub la titolo "La araba vekiĝo".

Kiam mi rimarkis ke la eĥo estis tre bona mi daŭrigis produkti similajn sondokumentojn. Kaj ĉar mi ja havis la tekston mi aldonis ĝin por samtempa legado. Mi eltrovis ke daŭro de 3 - 4 minutoj por sondokumento estas taŭga por mi kaj mi pensis ke ankaŭ por aŭskultantoj. Tiu mallonga daŭro krome havas la avantaĝon ke mi ne bezonas miksadon de sonmaterialoj, nek muzikon, sed nur prilaboron de la registraĵo rilate forigon de ĝenaj bruaĵoj. Kaj se nur estas parolado sen akompana muziko sufiĉas por la mp3-dosiero ankaŭ 48 kbs kun unu sonkanalo. Tio ŝparas enorme retspacon kaj do mia kontingento de 1 GB ĉe Posteruso tiel sufiĉos ankoraŭ 2 jarojn se mi elsendos ĉiutage.

Kaj ĝuste la ĉiutaga elsendado estas tre grava. Se oni povas aŭskulti ĉiutage oni alkutimiĝas al la lingvo kaj la voĉo de la parolanto fariĝas konata, ĝi malfremdiĝas. Senkonscie oni komencas pensi en la lingvo kaj la sonoj engravuriĝas tiel ke oni iom post iom komencas imiti la paroladon kiun oni aŭdis. Oni rimarkas ke oni fariĝas pli kaj pli sekura kaj do la ĝojo pri la lingvo kreskas.

La afero havas por mi ankaŭ alian gravan aspekton: Mi volas allogi al Esperanto homojn kiuj ŝatas praktiki ĝin ne pro manko de persona kapablo paroli alian fremdan lingvon sed estu homoj kiuj sentas ĝojon pri tio ke Esperanto ofertas tiom da eblecoj por bone esprimi sin. Tiaj homoj troviĝas precipe en Norda Ameriko ĉar tie ne estas neceso lerni fremdan lingvon kaj pro tio la homoj apenaŭ konas tiun frustriĝon kiun oni sentas se oni rimarkas post longa lernado de la angla ke oni sukcesas paroli ĝin je nur tre malalta nivelo. Se ne estas frustriĝo restas la intereso lerni fremdajn lingvojn ĝuste ĉe homoj kiuj estas sufiĉe kapablaj por lingvolernado. Se pli kaj pli da tiaj homoj eniras la Esperanto-komunumon, tiam la etoso tie fariĝas pli pozitiva kaj pli optimisma kaj tiel la lingvo fariĝas pli alloga.

Mi volas atingi ke pli da homoj estu feliĉaj pri Esperanto kaj ke pli da homoj kapablu disvastigi Esperanton per publika parolado.

Veki simpation por la lingvo[6]

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ kelkaj tagoj mi priskribis kion mi volas antingi per mia agado pri la Retradio. Hodiaŭ mi volas paroli pri la maniero en kiu okazu la parolado en la unuopaj elsendaĵoj. Tio kion mi faras estas tute privata afero kaj neniel pretendas esti io oficiala. Mi parolas pri miaj personaj impresoj, spertoj kaj opinioj resp. se foje estos alia parolanto tio okazu simile.

Mia celo estas ja disvastigi Esperanton per parolado en la Retradio. La disvastigado hodiaŭ ja ne funkcias ĉefe per la sistemo informado - instruado - praktikado laŭ la doktrino de Corsetti, sed decidas la rekta kontakto kun la lingvo kiu estu nepre la aŭdado. Necesas pro tio alproksimigi la lingvon al la homoj per persona alproksimiĝo.

La kutimaj radioelsendoj venas aŭ venis ĉefe de ŝtataj radiostacioj kaj ilia tono do estis ĉefe oficialeca, distancita, kvankam lastatempe oni alparolas ekz. en Ĉina Radio la homojn kiel "karaj geamikoj". Radio Vatikana ĉiam estis escepto ĉar tie la alparolo estas "karaj gefratoj". Sed se oni ne havas elsendojn en kiuj la parolado alproksimiĝas emocie al la aŭskultanto, tiam restas emocia distanco ne nur al la koncerna programo, sed finfine al la lingvo mem. La lingvo bezonas simpatiportantojn resp. paroladon en radio-elsendoj kiu vekas simpation, simpation ne nepre por la koncerna parolanto, sed por la voĉo kaj por la lingvo.

Pro tio mi pritraktas ĉiujn temojn laŭ tre persona maniero kaj klopodas laŭeble variigi mian tonon, do entrepreni ĉion ke la parolado ne fariĝu monotona. Por veki simpation por la lingvo gravas ankaŭ alia faktoro, nome la kompreno. Se oni facile komprenas ĉion, tiam alvenas tiu "Aha-sensacio", oni ĝojas ke oni kapablas kompreni kaj estas fiera pri si mem. Tiel ankaŭ la ĝojo pri la lingvo kreskas. Klara parolado, malkomplika formulado kaj samtempe legebla teksto faciligas tion. Kaj la aŭskultanto ne sentu streĉiĝon post la aŭskultado, do la elsendaĵo estu laŭeble mallonga, sed aliflanke sufiĉe longa por doni sufiĉe fortan impreson.

Mi esperas ke ĉion ĉi mi bone atingas per mia agado. Mi bonvenigas viajn opiniojn pri tio.

Gravas trovi taŭgajn temojn[7]

[redakti | redakti fonton]

Por la ĉiutaga funkciado de la Esperanta Retradio necesas verki ĉiutage artikolon. Ĉu tiu artikolo estis jam verkita en alia lingvo ol Esperanto, tio ne vere gravas, ĉar la traduklaboro hodiaŭ ne plu estas granda problemo. Oni ja povas uzi la aŭtomatan tradukilon de Guglo kaj oni povas sendi la artikolon al alia esperantisto kiu korektos malglataĵojn de la traduko.

Se oni havas pretan korektitan tekston en la mano, tiam ankaŭ la voĉregistrado estas sufiĉe facile farebla, ĉar por tio oni bezonas nur kompufonon aŭ tabuletan komputilon kiun oni povas uzi tiucele. Nun sekvas la voĉregistrado kiu ja postulas de la parolanto ĝenerale bonan parolkapablon kaj precipe bonan prononcon de Esperanto.

Do tiun taskon povas plenumi homo kun sufiĉe bela voĉo kaj kun regado de la esperanta prononco. Tio signifas ke la parolanto ne bezonas regi la lingvon koncerne grandan vortostokon aŭ koncerne gramatikon, sed sufiĉas ke la parolanto komprenu kion ŝi aŭ li laŭtlegas por ke la teksto ricevu la animon de la homo kiu laŭtlegas ĝin.

Se la tasko de voĉregistrado estas plenumita, tiam ankoraŭ necesas prilabori la registraĵon por forviŝi erarojn, bruojn ktp. Tion povas plenumi la persono kiu registris la tekston, sed eblas ankaŭ sendi la malnetan sonregistraĵon retpoŝte al alia esperantisto kiu plenumas tiun laboron. Post aldono de konvena bildo la sonartikolo estos preta por enretigo.

La priskribita laboro nun okazas de pli ol dek jaroj ĉiutage. Kunlaboras pluraj homoj el pluraj kontinentoj kaj la kunlaboro funkcias perfekte helpe de la interreto.

Sed estas unu afero kiu postulas ĉiutagan fortostreĉon por atingi tiun belan rezulton de ĉiutaga sonartikolo. Temas pri la trovado de temo. Ĝi estu laŭeble politike kaj ideologie neŭtrala kaj ĝi prezentu ĉefe aferojn el la nuntempo. Temoj ja principe abundas, sed ni ja ne estas ĵurnalistoj, sed legantoj de artikoloj en nia koncerna gazetaro. Ni do devas ĉerpi nian temon el tiu gazetaro kaj verki nian artikolon laŭ artikolo kiun ni trovis tie. La artikolo estu nek tro longa, nek tro mallonga, ĉar sonartikolo daŭru averaĝe kvin minutojn. Tio estas bone digestebla porcio da informoj helpe de Esperanto.

Ĉiu aldona kunlaboranto plifaciligas la taskon pri trovo de temo. Ĉie en la mondo aperas novaj aferoj, solviĝas problemoj, okazas progreso socia, kultura, ekonomia. Pri tio indas raporti. Do sendepende en kiu lando vi vivas, se vi disponas pri informoj kiujn vi povas komuniki al la mondo, tiam vi povas kiel daŭra aŭskultanto de la Esperanta Retradio subteni nian agadon per via kunlaboro.

Plej gravas ricevi artikolon pri taŭga temo. La ceteron eblas organizi ankaŭ se vi ne disponas pri ĉiuj priskribitaj rimedoj kaj kapabloj. Sed estus ja certe bele por vi aŭdi vian propran voĉon en la konscio ke ĝi estos aŭdata de homoj en la tuta mondo.

Kelkaj ekzempleraj sonartikoloj el la tuta mondo

[redakti | redakti fonton]

La sondosieroj troveblas en la retejo de la Esperanta Retradio, sed la resumoj ankaŭ en la projekto vikifontaro:

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo, la 23-an de decembro 2011.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando, la 13-an de majo 2012.
El "RAKONTOJ EL UNUA POŜO" - kompakta disko eldonita de ĈEA - legas Pavla Dvořáková, la 30-an de decembro 2012.
Tiun ĉi sonaĵon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo, la 11-an de decembro 2012.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Hasan Shodiev el Kanado, ĝi estas reago al sonartikolo de Paŭlo S. Viana "Infanoj kun komputiloj" , la 12-an de decembro 2012.

Referencoj / Notoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sonartikolo: Vizitoj al najbaraj ĉefurboj, la 6-an de novembro 2012.
  2. Anton Oberndorfer, la 11-an de marto 2011.
  3. Anton Oberndorfer, la 30-an de marto 2011.
  4. "Mi" evidente estas la tekstoverkinto kaj iniciatinto, Anton Oberndorfer.
  5. Anton Oberndorfer, la 26-an de marto 2011.
  6. Anton Oberndorfer, la 31-an de marto 2011.
  7. Anton Oberndorfer, la 10-an de junio 2021.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.