Valiria lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La valiria lingvaro estas fikcia lingva familio en la serio de fantaziaj romanoj A Song of Ice and Fire fare de George R. R. Martin kaj en ties posta adapto al televido, Game of Thrones.

En la romanoj, la alta valiria kaj ties idaj lingvoj estas ofte menciataj, sed ne evoluigitaj preter kelkaj vortoj. Por la televida serio, la lingvisto David J. Peterson kreis la altan valirian lingvon, kune kun derivita lingvo, nome la astapora valiria, bazite de fragmentoj donitaj en la romanoj.[1]

Altvaliria lingvo[redakti | redakti fonton]

Nyke Daenerys Jelmāzmo hen Targārio Lentrot, hen Valyrio Uēpo ānogār iksan. Valyrio muño ēngos ñuhys issa.

“Mi estas Daenerys Stormborn el la Domo Targaryen, el la sango de Malnova Valirio. La valiria estas mia gepatra lingvo.”

En la mondo de A Song of Ice and Fire, la alta valiria okupas kulturan niĉon similan ol la latina en la mezepoka Eŭropo.[3] La romanoj priskribas ĝin kiel lingvon ne plu uzatan por ĉiutaga komunikado, sed por lernado kaj edukado inter la nobeluloj de Essos kaj Westeros, kun multe da literaturo kaj kanzonoj komponitaj en la alta valiria.

Kreo[redakti | redakti fonton]

Por krei la dotrakan kaj valiriajn lingvojn, kiuj estos parolataj en Game of Thrones, HBO elektis la lingviston David J. Peterson per konkuro inter lingvokonstruistoj. La produktantoj grandparte permesis al Peterson kreeman liberecon por evoluigi la lingvon ĉar, laŭ Peterson, George R. R. Martin mem ne multe interesiĝis pri la lingvoscienca aspekto de siaj verkoj.[3] La jam eldonitaj romanoj inkludas nur kelkajn vortojn de la alta valiria, inkludante valar morghulis ("ĉiuj viroj devas morti"), valar dohaeris ("ĉiuj viroj devas servi") kaj dracarys ("drakfajro"). Por la venonta romano The Winds of Winter, Peterson provizis al Martin pluajn valiriajn tradukojn.[3]

Peterson komentis, ke li konsideris bedaŭrinda la elekton fare de Martin de dracarys pro ties (supoze intenca) simileco al la latina vorto por drako, draco. Ĉar la latina lingvo ne ekzistas en la mondo de A Song of Ice and Fire, Peterson elektis trakti la similecon kiel hazardon kaj igis dracarys sendependa lekso;[4] lia altavaliria termino por drako estas zaldrīzes. Aliflanke la diraĵoj valar morghulis kaj valar dohaeris iĝis la bazo por la konjugacia sistemo de la lingvo.[3] Alia vorto, trēsy, signifante "filo", nomiĝis honore de la 3000-a sekvanto de Peterson en Twitter.[5]

Peterson ankoraŭ ne kreis altan valirian skribsistemon sed li komentis, ke li "pensis pri io pli simila ol la sistemo de hieroglifoj en la egipta—ne nepre stile, sed funkcie. La egipta havis alfabeton ian, paron de sistemoj bazitaj sur la fonetiko, kaj logografio, ĉiuj markotitaj unu sur la alia."[6] En la epizodo el la tria serio "The Bear and the Maiden Fair", oni vidas Talisan skribi valirian literon en la latina alfabeto, ĉar laŭ Peterson, "ne ŝajnis valori la penon, krei tutan skribsistemon por kio finfine estis iusence forĵetebla enkadrigo."[7]

Komence de junio 2013 ekzistis 667 vortoj en la alta valiria.[8]

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[9][10]
Labialoj Koronaloj Palataloj Velaroj Uvularoj Glotaloj
Plozivoj p [‌p], b [‌b] t [‌t], d [‌d] j [‌dʒ], j, ʒ],a
lj [‌ʎ]
k [‌k], g [‌ɡ] q [‌q]
Frikativoj v [‌v, w]a s [‌s], z [‌z]
(th [‌θ])b
gh [‌ɣ, ʁ̝]c
(kh [‌x, ɣ, h])b
h [‌h]
Alproksimantoj r [‌r], rh [‌r̥], l [‌l]
Nazaloj m [‌m] n [‌n, ŋ, ɴ]d ñ [‌ɲ] n [‌n, ŋ, ɴ]d

Notoj:[9]

a. <v> kaj <j> varias inter alproksimantoj kaj frikativoj, dependante de la parolanto kaj la medio.
b. <th> and <kh> ne estas indiĝenaj al la alta valiria sed ĉeestas en iuj pruntvortoj, kia la dotraka arakh.
c. <gh> povas esti forte velara por iuj parolantoj, aŭ forte uvulara por aliaj; la distingo ne estas fonema.
d. <n> nature loke asimiliĝas al velara aŭ uvulara konsonanto, sed ne estas aparta velara aŭ uvulara nazalo.
Vokaloj[9]
Antaŭe Centre Malantaŭe
Malvaste ī, i [‌iː, i]
ȳ, y [‌yː, y]
ū, u [‌uː, u]
Mezvaste ē, e [‌eː, e] ō, o [‌oː, o]
Vaste ā, a [‌aː, a]

Vokaloj kun supermetita makrono (ī, ȳ, ū, ē, ō kaj ā) estas longaj, elparolataj duoble pli longe ol mallongaj vokaloj. Iuj vortoj distingiĝas simple per sia vokala longeco en la alta valiria. La rondigitaj vokaloj <ȳ> kaj <y> ne ĉiam estas prononcataj en la moderna alta valiria kiel nedenaska aŭ prestiĝlingvo, kaj ĝi ne plu vivas en la idaj lingvoj. Rezulte, kvankam la persona nomo de Daenerys Targaryen ĝenerale estas prononcata kiel [dǝ.ˈnɛː.ɹɪs] fare de la roluloj en Game of Thrones, en la alta valiria ĝi estus pli proksima al [ˈdae.ne.ɾys], kun diftongo en la unua silabo kaj rondigita vokalo en la fina. La longaj vokaloj ankaŭ perdiĝis en iuj derivitaj lingvoj; en la tria serio de Game of Thrones oni aŭdas la astaporan valirian, en kiuj ĉiuj longaj vokaloj perdiĝis.[9]

La silaba akcento estas antaŭlasta krom se la antaŭlasta silabo estas malpeza kaj la praantaŭlasta silabo estas peza; tiam la akcento estas praantaŭlasta.[11] Kiel alte fleksia lingvo, la vortordo estas fleksebla (kiu kvalito estas perdita en derivitaj lingvoj),[9] sed frazoj kun relativaj klaŭzoj estas kap-finaj.[2]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Substantivoj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar gramatikaj nombroj en la alta valiria — ununombraj, plurnombraj, kelknombraj kaj kolektivaj. Ekzemple, vala "viro" (nom. un.); vali "viroj" (nom. pl.); valun "iuj viroj" (nom. kel.); valar "la viraro" (nom. kol.).[12][13] La kolektivo mem ankaŭ povas esti nombre modifita kiel nova substantiva deklinacio, ekzemple azantys "kavaliro, soldato" (nom. un.) → azantyr "soldataro, armeo" (nom. kol.); azantyr "soldataro, armeo" (nom. un.) → azantyri "soldataroj, armeoj" (nom. pl.).[14]

Substantivoj havas ok kazojn — nominativo, akuzativo, genitivo, dativo, lokativo, instrumentalo, komitativo kaj vokativo, kvankam la instrumentalo kaj komitativo ne estas distingitaj en ĉiuj deklinacioj,[13] nek estas la genitivo, dativo, kaj lokativo ĉiam distingitaj en la pluralo.[5]

Estas kvar genroj, kiuj ne korespondas al seksoj.[15] La valiriaj nomoj por la genroj estas:[16]

hūrenkon qogror — "luna klaso",
vēzenkon qogror — "suna klaso",
tegōñor qogror — "tera klaso",
embōñor qogror — "akva klaso".

Vivaj kaj individuigeblaj substantivoj estas plejparte en la luna kaj suna klasoj, dum aliaj substantivoj estas plejparte klasigitaj kiel teraj aŭ akvaj. La nomoj de la klasoj deriviĝas de la substantivoj mem, kiuj estas pratipaj membroj de ĉiu genro.[16] Peterson priskribas valirian genron kiel imanentan sed pli antaŭdireblan per fonologio ol genro en la franca, kun iuj derivaj propraĵoj de la substantivaj klasoj de la bantuaj lingvoj.[16] Kiel rezulto de la fonologia antaŭdirebleco, multaj vortoj por homoj (kiuj tendencas fini per -a-ys) estas lunaj aŭ sunaj; multaj manĝaĵoj kaj plantoj (ofte finantaj per -on) estas teraj.[17]

Laŭ Peterson, "kio difinigas deklinaciajn klasojn en la alta valiria" povas esti divinita per "fokusa atento al la ununombraj kaj plurnombraj formoj" kaj rimarko "kie kazoj estas kunigitaj kaj kie ili ne estas".[18] En la jenaj tabeloj, apudaj kazkunigoj estas kunmetitaj en la saman tabelan ĉelon; aliaj kazoj, kiuj kunhavas formon kun alia, estas substrekitaj.

Unua deklinacio[5]
(Luna: vala, "viro")
Dua deklinacio[18]
(Suna: loktys, "maristo")
Ununombro Plurnombro Kelknombro Kolektivo Ununombro Plurnombro Kelknombro Kolektivo
Nominativo vala vali valun valar loktys loktyssy loktyn loktyr Nom.
Akuzativo vale valī valuni valari lokti loktī loktyni loktyri Ak.
Genitivo valo valoti valuno valaro lokto loktoti loktyno loktyro Gen.
Dativo valot valunta valarta loktot loktynty loktyrty Dat.
Lokativo valā valunna valarra loktȳ loktī loktynny loktyrry Lok.
Instrumentalo valosa valossi valussa valarza loktomy loktommi loktyssy loktyrzy Instr.
Komitativo valoma valommi valumma valarma loktymmy loktyrmy Kom.
Vokativo valus valis valussa valarza loktys loktyssys loktyssy loktyrzy Vok.
Ununombro Plurnombro Kelknombro Kolektivo Ununombro Plurnombro Kelknombro Kolektivo
Unua deklinacio Dua deklinacio

Verboj[redakti | redakti fonton]

Kvankam substantivoj havas kvar gramatikajn nombrojn, verbaj konjugacioj estis nur priskribitaj en la ununombro kaj plurnombro;[18] la kelknombro traktiĝas kiel plurnombra kaj la kolektivo traktiĝas kiel ununombra.[19] Estas du paradigmoj por verboj, tiuj, kies bazo finiĝas per konsonanto kaj tiuj, kies bazo finiĝas per vokalo;[18] la tabeloj ĉi-malsupraj montras ekzemplojn de la tri tempoj en la aktivo. Eblas scii, kiu paradigmo estas uzata, per la unuapersona plurnombra indikativo — konsonantaj bazoj ĉiam finiĝas en -i, dum vokalaj bazoj finiĝas en .[18] Verboj, kies bazoj finiĝas per vokalo, sekvas ŝablono, kie tiu baz-fina vokalo povas ŝanĝigi — -a kaj -i ne ŝanĝiĝas, -e iĝas -i, sed -o kaj -u ambaŭ iĝas -v.[18] Verbaj bazoj neniam finiĝas per longa vokalo aŭ diftongo[18]

Konsonantaj verboj[10][18]
(manaeragon, "levi")
Prezenca tempo Perfekta tempo Imperfekta tempo
Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo
Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro
Unua persono manaeran manaeri manaeron manaeroty manaertan manaerti manaerton manaertoty manaerilen manaerilin manaerilon manaeriloty
Dua persono manaerā manaerāt manaerō manaerōt manaertā manaertāt manaertō manaertōt manaerilē manaerilēt manaerilō manaerilōt
Tria persono manaerza manaerzi manaeros manaerosy manaertas manaertis manaertos manertosy manaeriles manaerilis manaerilos manaerilosy
Imperativo manaerās manaerātās
Infinitivo manaeragon manaertagon
Participo manaerare, manaerarior
Vokalaj verboj (baza fino -a)[10][18]
(limagon, "plori")
Prezenca tempo Perfekta tempo Imperfekta tempo
Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo
Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro
Unua persono liman limī limaon limaoty limatan limati limaton limatoty limēlen limēlin limēlon limēloty
Dua persono limā limāt limaō limaōt limatā limatāt limatō limatōt limēlē limēlēt limēloo limēloot
Tria persono limas limasi limaos limaosy limatas limatasi limatos limatosy limēles limēlis limēlos limēlosy
Imperativo limās limātās
Infinitivo limagon limatagon
Participo limare, limarior
Vokalaj verboj (baza fino -e)[10][18]
(sōvegon, "flugi")
Prezenca tempo Perfekta tempo Imperfekta tempo
Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo Indikativa modo Subjunktiva modo
Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro
Unua persono sōven sōvī sōvion sōvioty sōvetan sōveti sōveton sōvetoty sovīlen sovīlin sovīlon sovīloty
Dua persono sōvē sōvēt sōviō sōviōt sōvetā sōvetāt sōvetō sōvetōt sovīlē sovīlēt sovīlō sovīlōt
Tria persono sōves sōvesi sōvios sōviosy sōvetas sōvetis sōvetos sōvetosy sovīles sovīli sovīlos sovīlosy
Imperativo sōvēs sōvētēs
Infinitivo sōvegon sōvetagon
Participo sōvere, sōverior

Adjektivoj[redakti | redakti fonton]

Adjektivoj havas tri deklinaciajn klasojn.[20] Kiel verboj, adjektivoj havas nur du nombrajn formojn — ununombro, kiu estas ankaŭ uzata por la kolektivo, kaj plurnombro, kiu estas ankaŭ uzata por la kelknombro.[20] Adjektivoj povas esti kaj antaŭmetitaj (ekz. "la blanka ŝuo) aŭ postmetitaj (ekz. "la vojo celita"); kiam antaŭmetitaj, iuj pluaj reguloj aplikiĝas.[20]

Pluraj formoj de elizio kaj konsonanta asimiliĝo okazas kun antaŭmetitaj adjektivoj:

  • Kun dusilabaj fleksioj (ekzemple kastoti en diversaj pluraloj de la klaso I-a), la dua silabo estas ofte perdita pro elizio; ankaŭ vort-fina -t estas perdita antaŭ konsonantoj — komparu aderot ābrot ("al la rapida virino") al adero Dovaogēdot ("al la rapida Nemalpurigito").[20]
  • Kiam tia elizio kaŭzas vort-finan -z (kiel kiam la I-aklasa kasta iĝas kastyzy (nom.) kaj kastyzys (vok.) en la lunaj plurnombroj), la fina -z estas senvoĉigita al -s antaŭ senvoĉa konsonanto — komparu kastys hobresse ("bluaj kaproj") kun kastyz dāryssy ("bluaj reĝoj"), ambaŭ formoj el kastyzy, la luna nominativa plurnombro.[20]
  • Se la silabo pridemandata estas vokalo-konsonanto-vokala, tiam nur la fina vokalo estas eliziata — komparu ānogro ēlȳro ("el la sango unua") kun ēlȳr ānogro ("el la unua sango).[20]
  • Kvankam instrumentalaj formoj estas ĝenerale listigitaj kiel enhavantaj -s--ss- kaj komitativaj formoj ĝenerale enhavas -m--mm-, iuj substantivo nur uzas la s-formojn ambaŭkaze kaj aliaj uzas la m-formojn por ambaŭ. Kiam tio okazas, la pridemandata konsonanto spertas konsonantan harmonion, kaŭzante la uzon de kio alie estus komitativa formo por instrumentalo kaj inverse, kie la formoj ŝajnas esti instrumentalaj ("per la ... viro", "per la ...pluvoj"), malgraŭ ke ili estas komitativaj ("kun la ... viro", "kun la ... pluvoj").[20]
  • Finfine, vort-fina -m iĝas malpli kaj malpli ofta en la alta valiria. Mallongigitaj infleksioj, kiuj finiĝas per -m, ofte asimiliĝas al -n se la posta vorto ne komenciĝas per vokalo aŭ labialo.[20]
I-aklasaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

I-aklasaj adjektivoj malsame deklinaciiĝas por ĉiu el la kvar klasoj de substantivoj.[20] La ekzemplo estas kasta, signifante "blua aŭ verda."[20] Kiel antaŭe, en la jenaj tabeloj, apudaj kaz-kunigoj estas kunigitaj en la sama tabela ĉelo; aliaj kazoj, kiuj kunhavas formon kun alia, estas substrekitaj.

I-aklasaj adjektivoj[20]
(kasta, "blua aŭ verda")
Ununombro Plurnombro
Luna Suna Tera Akva Luna Suna Tera Akva
Nominativo kasta kastys kaston kastor kasti kastyzy kasta kastra Nom.
Akuzativo kaste kasti kastī Ak.
Genitivo kasto kastro kastoti kastroti Gen.
Dativo kastot kastrot Dat.
Lokativo kastā kastȳ kastot kastoti kastī kastoti Lok.
Instrumentaloa kastosa kastosy kastoso kastroso kastossi kastrossi Instr.a
Kom.a kastoma kastomy kastomo kastromo kastommi kastrommi Kom.a
Vokativo kastus kastys kastos kastis kastyzys kastas Vok.
Luna Suna Tera Akva Luna Suna Tera Akva
Ununumbro Plurnombro

Notoj:[20]

a. Vidu la ĉi-supran rimarkon pri konsonanta harmonio kaj asimiliĝo.
II-aklasaj kaj III-aklasaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

La adjektivaj klasoj II-a kaj III-a ambaŭ kunigas sufiĉe pliajn formojn, ne distingante inter la suna kaj luna klasoj, nek distingante inter la teraj kaj akvaj substantivoj.[20] La klaso II-a havas ankaŭ subklasojn, pri kiuj ankoraŭ ne estas detaloj.[20] La ekzemploj ĉi tie uzataj estas la II-aklasa adjektivo adere ("glata, glita, rapida, prompta") kaj la III-aklasa adjektivo ēlie ("unua").[20]

III-aklasaj adjektivoj ankaŭ spertas vokalajn ŝanĝojn, kiam ili spertas la elizion ĉi-supre priskribitan. Kiam luna aŭ suna formo estas eliziita al silabo, kiu enhavas -ȳ- (tiaj formoj estas elstarigitaj en la tabelo ĉi-suba), tiu -ȳ- mutacias al -io-; tio ne okazas kun teraj aŭ akvaj formoj. Komparu:[20]

valosa ēlȳse — "kun la viro unua" (vala estas luna substantivo de la unua deklinacio)[5]
ēlios valosa — "kun la unua viro"
daomȳssi ēlȳssi — "kun la pluvoj unuaj" (daomio estas luna substantivo de la tria deklinacio)
ēlȳs daomȳssi — "kun la unuaj pluvoj"
II-aklasaj adjektivoj[20]
(adere, "glata, rapida, prompta")
Sunaj / Lunaj Teraj / Akvaj
Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro
Nominativo adere aderi aderior aderiar
Akuzativo
Genitivo adero aderoti aderȳro aderȳti
Dativo aderot
Lokativo aderē
Instrumentaloa aderose aderossi aderȳso aderȳssi
Komitativoa aderome aderommi aderȳmo aderȳmmi
Vokativo aderes aderis aderios aderīs
III-aklasaj adjektivoj[20]
(ēlie, "unua")
Sunaj / Lunaj Teraj / Akvaj
Ununombro Plurnombro Ununombro Plurnombro
Nominativo ēlie ēlī ēlior ēliar
Akuzativo
Genitivo ēlio ēlȳtib ēlȳro ēlȳti
Dativo ēliot ēlȳrot
Lokativo ēliē
Instrumentaloa ēlȳseb ēlȳssib ēlȳso ēlȳssi
Komitativoa ēlȳmeb ēlȳmmib ēlȳmo ēlȳmmi
Vokativo ēlies ēlīs ēlios ēlīs


Notoj:[20]

a. Vidu ĉi-supran noton pri konsonanta harmonio kaj asimiliĝo.
b. Vidu ĉi-supran noton pri vokalaj ŝanĝoj dum elizio.

Duolingo-kurso[redakti | redakti fonton]

Ekde la 31-an de oktobro 2016 kreiĝas kurso de la alta valiria por parolantoj de la angla en la "lingva inkubatoro" de Duolingo. Peterson mem estas unu el la kontribuantoj al la kurso.[21] La 12-an de julio 2017 aperis la beta-versio de la kurso.[21]

Derivitaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la mondo de la romana kaj televida serioj, la naŭ liberaj urboj de Essos parolas variaĵojn de la alta valiria, priskribita de la rolulo Tyrion en A Dance With Dragons kiel "ne precize dialekto, sed pli kiel naŭ dialektoj sur la vojo iĝi apartaj lingvoj."[22] La urboj de Slaver's Bay parolas rilatajn lingvojn, derivitajn de la alta valiria kun subtavolo de la lokaj giskariaj lingvoj.

Peterson priskribis la rilaton inter la alta valiria kaj la lingvoj de la liberaj urboj kiel similan ol tiu inter la klasika latina lingvo kaj la latinidaj lingvoj, aŭ pli ĝuste, inter la klasika araba lingvo kaj la modernaj variaĵoj de la araba, ĉar la alta valiria estas komprenebla, iom malfacile, de parolantoj de lokaj Essosaj lingvoj.[2]

Astapora valiria lingvo[redakti | redakti fonton]

Si kizy vasko v’uvar ez zya gundja yn hilas.

“Kaj tio ĉar mi ŝatas la kurbecon de ŝia pugo.”

La unua derivita valiria lingvo, kiu aperis en la serio, estis la astapora valiria, variaĵo el la urbo Astapor en Slaver's Bay. Ĝi aperis en la unua epizodo de la tria sezono, "Valar Dohaeris". Peterson kreis la astaporan dialogon per unue skribi la tekston en la alta valiria, poste apliki serion de regulaj gramatikaj kaj sonaj ŝanĝoj por simuli la ŝanĝojn en naturaj lingvoj dum longa periodo da tempo.[23]

Ekzemple, la astapora valiria perdis ĉiujn longajn vokalojn kaj la plimulton da diftongoj, do "Nemalpurigito" estas en la alta valiria Dovaogēdy [do.vao.ˈɡeː.dy], sed en la astapora, Dovoghedhy [do.vo.ˈɣe.ði].[9] Simile, la astapora valiria perdis la kazan sistemon de la alta valiria, do la vortordo estas pli dependeble subjekto-verbo-objekto (SVO) kaj la kvar genroj de la alta valiria lingvo reduktiĝis al du, kun du difinitaj artikoloj: ji kaj vi.[9] La vorta akcento estas malpli antaŭvidebla ol en la alta valiria, sed ordonoj estas akcentitaj vortfine (ekzemple: ivetrá).[24]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peterson, David J.. Valar Dohaeris. Dothraki.com (31-a de marto 2013). Alirita 27-a de aprilo 2013.
  2. 2,0 2,1 2,2 Peterson, David J.. Sesīr Urnēbion Zȳhon Keliton Issa. Dothraki.com (22-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2013-04-25. Alirita 24-a de aprilo 2013.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Tharoor, Ishaan (3-a de majo 2013). “Tongues of Ice and Fire: Creating the Languages in Game of Thrones”, Time. Alirita 3-a de majo 2013.. 
  4. Peterson, David J.. Sesīr Urnēbion Zȳhon Keliton Issa (comment at 10:12 pm). Dothraki.com (22-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2013-04-25. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Peterson, David J.. Tȳni Trēsi. Dothraki.com (20 May 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-22. Alirita 2017-02-05.
  6. Peterson, David J.. Tīkuni Zōbrī, Udra Zōbriar (komento la 10-an de aprilo 2013 ĉe 23:53). Dothraki.com (10-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2017-07-19. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  7. Peterson, David J.. Gryves se Riña Litse. Dothraki.com (13-a de majo 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 22-a de majo 2013.
  8. Peterson, David J.. Kastāmiro Daomior (komento ĉe 02:46). Dothraki.com (4-a de junio 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-05. Alirita 25-a de junio 2013.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Peterson, David J.. Tīkuni Zōbrī, Udra Zōbriar. Dothraki.com (8-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2017-07-19. Alirita 24-a de aprilo 2013.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Peterson, David J.. Some More High Valyrian Inflection (komentoj la 23-an de junio ĉe 11:20 kaj la 24-an de junio ĉe 15:00). Dothraki.com (23–24 de junio 2013). Arkivita el la originalo je 2017-06-06. Alirita 25-a de junio 2013.
  11. Peterson, David J.. Tīkuni Zōbrī, Udra Zōbriar (komcento ĉe 16:47). Dothraki.com (10-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2017-07-19. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  12. Peterson, David J.. Eseneziri (komento ĉe 20:13 UTC). Reddit AMA (17-a de aprilo 2013). Alirita 27-a de aprilo 2013.
  13. 13,0 13,1 Peterson, David J.. Sesīr Urnēbion Zȳhon Keliton Issa (comment at 5:19 pm). Dothraki.com (23-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2013-04-25. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  14. Peterson, David J.. Sesīr Urnēbion Zȳhon Keliton Issa (komento ĉe 17:23). Dothraki.com (23-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2013-04-25. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  15. Peterson, David J.. Sesīr Urnēbion Zȳhon Keliton Issa (komento ĉe 10:24). Dothraki.com (24-a de aprilo 2013). Arkivita el la originalo je 2013-04-25. Alirita 27-a de aprilo 2013.
  16. 16,0 16,1 16,2 Peterson, David J.. Perzo Vūjita (komento ĉe 12:30). Dothraki.com (1-a de majo 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-04. Alirita 3-a de majo 2013.
  17. Peterson, David J.. Perzo Vūjita (komentoj ĉe 14:50). Dothraki.com (1-a de majo 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-04. Alirita 3-a de majo 2013.
  18. 18,00 18,01 18,02 18,03 18,04 18,05 18,06 18,07 18,08 18,09 Peterson, David J.. Some High Valyrian inflection. Dothraki.com (26-a de majo 2013). Arkivita el la originalo je 2020-01-05. Alirita 1-a de junio 2013.
  19. Peterson, David J.. Some More High Valyrian Inflection (komento ĉe 12:45). Dothraki.com (28-a de junio 2013). Arkivita el la originalo je 2017-06-06. Alirita 30-a de junio 2013.
  20. 20,00 20,01 20,02 20,03 20,04 20,05 20,06 20,07 20,08 20,09 20,10 20,11 20,12 20,13 20,14 20,15 20,16 20,17 20,18 Peterson, David J.. Valyrian Adjectives. Dothraki.com (1-a de julio 2013). Arkivita el la originalo je 2020-02-23. Alirita 6-a de julio 2013.
  21. 21,0 21,1 High Valyrian for English. Duolingo Wiki.
  22. A Dance with Dragons, Tyrion I.
  23. Peterson, David. David Peterson and the languages of Game of Thrones. CNN What's Next. Alirita 4-a de aprilo 2013.
  24. Peterson, David J.. Qilōnario Geron. Dothraki.com (15-a de aprilo 2013). Alirita 27-a de aprilo 2013.[rompita ligilo]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valyrian languages en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]