Lingva prunto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pruntvorto)

Laŭ PIV lingva prunto estas alpreno en iun lingvon de vortosintagmo el alia lingvo, sub formo pli-malpli modifita[1] kaj, alimaniere vortumite, pruntvorto estas "vorto, kiu ne apartenas al la bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. «reglamento» apud «regularo»)".[2] Oftaj ekzemploj estas trapasoj de vortoj el hegemonia lingvo al aliaj, ekzemple el la angla laŭlonge de la 20-a jarcento, kiaj jazzclub, kiuj pasis al multaj lingvoj laŭ diversaj adaptoj, kaj en la frormo ĵazo kaj klubo ankaŭ alvenis en Esperanto. Aliajn fojojn temas pri vortoj aŭ konceptoj kiuj venas de specifa lingvo ne nepre hegemonia, kiaj tabuo, cunamoharakiro el aziaj lingvoj pasis al diversaj alikontinentaj lingvoj.

En Esperanto en strikta senco, estus lingvaj prunto ĉiuj neologismoj kiuj kompreneble ne aperis en la fundamentaj listoj (kaj ne estis kunmetaĵoj de bazaj radikoj) kaj krome estis prenitaj rekte el iu ajn lingvo kaj poste estis adaptitaj al la fonetiko aŭ literumado de Esperanto, kiaj kazoj de multaj geografiaj aŭ personaj propraj nomoj aŭ aliaj konceptoj, kiaj Ludoviko, Vilhelmo, Kergelenoj, aidoso, bonsajo, fakso, komputilo ktp.

Le elekto de la termino prunto rilatas al la fakto, ke la tuta esprimo derivas el diversaj naciaj lingvoj, sed kompreneble ne temas pri prunto en strikta senco, kiun oni devos redoni.

Repruntado (el prunto aŭ preno) en lingvoscienco estas la procezo en kiu unu vorto veturas el unu lingvo al alia kaj poste reen al la origina lingvo en diferenca formo aŭ kun diferenca signifo. Tiu vojo estas indikata kiel A→B→A, kie A estas la origina lingvo, kaj povas sekvi multajn diversajn formojn.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de araba pruntvorto kiu aktuale plivastiĝas en Esperanto estas hiĝabo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, 2005, paĝo 932
  2. artikolo pruntvorto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]