Hiĝabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tunizia virino kun hiĝabo

La vorto hiĝabo (aŭ hiĵabo) aŭ Hiĵeb ankaŭ alilingve konata sub alternativaj nomoj hejab, hijaab, hijāb (arabe: حِجَاب, IFA: [ħiˈʒæːb / hɪˈʒɑːbo] aŭ [ħiˈɡæːb]) devenas de la araba radiko haĵaba, «ŝteli de la rigardo, kaŝi», kaj signifas «ĉiun vualon metitan antaŭ persono aŭ objekto por kaŝi aŭ izoli ĝin». Do en la araba lingvo la vorto signifas ankaŭ «kurtenon» aŭ «ekranon».

Hiĝabo estas specifa formo de «kaptuko». Pli precize, hiĝabo konsistas el tuko kiu kovras de la virino la hararon kaj la kolon, dum restas senkaŝe la tuta vizaĝo, diference de burĥoj kaj nikaboj, kiuj kaŝas respektive la tuton aŭ suban parton de la vizaĝo kaj diference de ŝajloj, kiuj estas similaj al hiĝaboj, sed kovras ankaŭ la ŝultrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la socio de la araba duoninsulo antaŭislama, virinoj havis tre fortan pozicion, liberon kaj rajtojn pli gravajn ol la viroj (malagnoski sian edzon kaj ne male, sekskuniĝi kun la viroj de si mem elektitaj, ktp.).

Sed sen rajtoj, la viroj komencis postuli ilin kaj renversis la fluon de la historio ŝanĝante malrapide sian staton.

Hiĝaboj en la Korano[redakti | redakti fonton]

Hiĝabo estas grava laŭ la kunteksto socikultura en kiu ĝi aperas, sed ne estas fundamenta principo de islamo. La vorto «hiĝabo» troviĝas sepfoje en la Korano. Neniam temas pri la virina vestaĵo, por kiu aliaj terminoj estas uzataj.

La vorto hiĝab havas la signifon de "kurteno kiu kreas privatecon" por indiki la izolaĵon truditan al la edzinoj de la profeto Mohamedo, suraoj 33, 53:

  • "Kiam vi petas ion de la edzinoj de la profeto, petu tion de malantaŭ vualo! Tio pli decas por viaj koroj kaj iliaj koroj." Ĉi tiu apartigo, komence rezervita al la edzinoj de la profeto Mohamedo, ŝajne poste estis tiam etendita al nesklavaj islamaj virinoj.

Hiĝabo tamen evoluis laŭ signifo kaj estas nun plejofte uzata por indiki la ideon de kaptuko de islamana virino[1].

En neislamaj landoj[redakti | redakti fonton]

En la landoj kun precipe neislama loĝantaro portado de hiĝabo foje alfrontas negativan reagon kiel simbolo de subpremado de la virinoj, tiu de kultura invado aŭ kiel religia simbolo neakceptebla en la laika medio. En kelkaj landoj ekzistas leĝoj, malpermesantaj publikan uzadon de vizaĝkovraj vestaĵoj.

En aŭgusto 2019 modelo en hiĝabo aperis en reklamo de granda rusia vestomarko — unuafoje en historio de la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Siddiqui, Mona, “Veil”, in: Encyclopaedia of the Qurʾān, General Ed.: Jane Dammen McAuliffe, Georgetown University, Washington DC, alirite la 26-an de marto 2019.