Mohamedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mohamedo
Dark vignette Al-Masjid AL-Nabawi Door800x600x300.jpg
Persona informo
أَبُو الْقَاسِمِ مُحَمَّدُ بْنُ عَبْدِ اللهِ بْنِ عَبْدِ الْمُطَّلِبِ
Naskonomo مُحَمَّدٌ
Naskiĝo 26-an de aprilo 570 (0570-04-26)
en Mekko
Morto 8-an de junio 632 (0632-06-08) (62-jara)
en Medino
Tombo Sacred Prophetic Chamber [#]
Religio Hanif [#]
Etno arabo [#]
Lingvoj klasika araba [#]
Loĝloko MekkoMedino [#]
Familio
Dinastio Banu Haŝim [#]
Patro Abdullah ibn Abd al-Muttalib [#]
Patrino Amina bint Ŭahb [#]
Gefratoj sen valoro [#]
Edz(in)o Ĥadiĝa bint ĤuvajlidSaŭda bint Zam'aHafsa bint UmarĜuvajrija bint al-HarithAiŝa bint Abi BakrZajnab bint ĜahŝSafija bint HujajZajnab bint ĤuzajmaUmm SalamaRamla bint Abi SufjanRajhana bint ZajdMarijah al-KibtiaMaymunah bint al-Harith [#]
Infanoj Abd-Allah ibn Muhammad • al-Qasim ibn Muhammad • Ibrahim ibn Muhammad • Zaynab bint Muhammad • Rukajja bint Muhammad • Umm Kulthum bint Muhammad • Fatima bint Muhamad [#]
Parencoj Ali ibn Abi Talib • Halimah bint Abi Dhuayb • Hamza ibn ‘Abd al-Muttalib • Abu Talib ibn ‘Abd al-MuttalibAbd al-MuttalibHasan ibn AliĤusejn ibn Ali • Zaynab bint Ali [#]
Profesio
Okupo paŝtisto • consignor • komercistoprofeto de Islamopredikistopolitikisto • militestro • sklavposedanto [#]
Verkado
Verkoj Korano [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

MohamedoMahometo[1] (en la klasika araba lingvo محمد / Muḥammad, plennome أبو القاسم محمد بن عبد الله بن عبد المطلب / Abū al-Qāsim Muḥammad ibn ʿAbd Allāh ibn ʿAbd al-Muṭṭalib ibn Hāŝim; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 570; mortinta en 632) estas, laŭ islama doktrino, la fina profeto de Dio, ricevinto de la sankta libro Korano, predikanto de islamo, perfekta homo (sed certe ne dia mem) kaj la parakleto promesita de Jesuo Kristo en la Biblio. Li estas ĝenerale konsiderata la fondinto de islamo, kvankam islama doktrino asertas, ke islamo estas eterna, la religio de pli ol unu miliardo da homoj.

La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel oni atribuas al JesuoMoseo, sed, laŭ islamo, Korano mem estas miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ ion similan sen helpo de Dio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La fruaj, antaŭprofetaj jaroj (571–609)[redakti | redakti fonton]

Mohamedo naskiĝis en la araba urbo Mekko post la morto de sia patro Abdullah, kiel malriĉiĝinta familiano de la Haŝemidoj el la grava reganta tribo de la Korejŝoj. La naskiĝdato ne estas konata, sed disvastiĝis en Islamo la datigo je la jaro de la elefanto. Tamen gravaj historiaj faktoj kontraŭas tian datumon. La milito de Abraha verŝajne okazis inter 552 kaj 554.[2]

En 570, naskiĝis Mohamedo, kiu bebo estis sendita al dezerto, kie zorgis lin beduenino Halimah bint Abi Dhuajb de la tribo Banu Sa'ad, branĉo de Haŭāzin.[3] Tio estis ofta kutimo de la gravuloj de la tribo de Korejŝoj, cele al pli saniga eduko de la infanoj en la dezerto, por iĝi pli liberaj kaj fortaj kaj lerni el beduenoj, kiuj estis agnoskitaj pro sia honesteco kaj manko de nombraj malvirtoj.[4]

Mohamedo en brakoj de sia patrino (ambaŭ sub vualoj) en turka miniaturo. La islama arto kutime ne reprezentaa Mohamedon, kaj kiam ĝi faras tion (ekzemple en mezepokaj orientaj ilustraĵoj, ĉefe) estas plej ofte kun vizaĝoj sub vualoj.

Estante ses-jaraĝa Mohamedo revenis al sia patrino, Amina bint Vahb, kiu baldaŭ poste, en 577 aŭ 578, mortis.[5] Post tio li vivis kun sia avo Abd al-Muttalib, kaj post ties morto ĉe sia onklo Abu Talib, kiu estis pli juna frato de lia patro.[6]

La unua miraklo kiu estas rakontita de la tradicio pri Mohamedo en la kompilo de la haditoj temas pri faro de la Ĉefanĝelo Gabrielo, kiu descendis kaj malfermis lian bruston por elpreni lian koron. Li elprenis nigran koagulaĵon el tiu kaj diris «Tiu estas la parto per kiu Satano povus allogi lin». Poste li lavis ĝin per akvo de la puto Zamzam en ujo el oro kaj redonis la koron al ties loko. La infanoj kaj ludkolegoj kun kiuj li estis kuris al lia nutropatrino kaj diris: «Mohamedo estis murdita»; ĉiuj iris al li sed malkovris, ke li estas viva.[7]​ La islamanoj vidas tiun okazaĵon kiel montro de protekto por ke li apartiĝu el sia infanaĝo el la adorado al idoloj kaj probable tiu estas la tialo pro kio li estis redonita al sia patrino.

Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

En tiu epoko Mekko estis prospera komerca centro, ĉefe ĉar ekzistis variaj temploj kiuj enhavis diversajn idolojn, kio altiris grandan nombron de pilgrimantoj. Komercistoj de diversaj triboj vizitis Mekkon en la epoko de la pilgrimado, kiam la tribaj militoj estis malpermesitaj kaj ili povis fari siajn veturojn sekure. En sia adolesko, Mohamedo akompanis sian onklon al liaj veturoj en Sirion kaj en aliajn lokojn. Tial, li iĝis persono kun ampleksa esperto ankaŭ en la kutimoj de aliaj regionoj.

Junaĝe Mohamedo dekomence laboris kiel ŝafisto, sed poste li ŝajne partoprenis en du vojaĝoj de komercaj karavanoj norden (al Sirio). Dum unu el tiuj komercaj vojaĝoj norden li ŝajne - laŭ profetlegendo el lia biografio el la frua 8-a jarcento - renkontis la monaĥon Bahira, kiu laŭdire vidis la sigelon de la profeteco inter la ŝultroj de Mohamedo. La rakonto pri la komercaj vojaĝoj, kies datoj ne estas ekzakte difinitaj, servas ŝajne al kadra rakonto de la stranga renkonto kun Bahira, kiu estas menciita kaj en la siria-kristana tradicio de la 9-a jarcento[8] kaj en la islamaj "profetlegendoj" (qiṣaṣ al-anbiyāʾ). La monaĥo Bahira rakontis al Abu Talib sian vizion de Mohamedo en la estonteco, avertante lin, ke li protektu Mohamedon el judoj (en la versio de Ibn Iŝak), aŭ el bizancanoj (en la versio de al-Tabari).[9]

Laŭ islamaj fontoj, Mohamedo respektis la religian tradicion de sia komunumo antaŭ siaj unuaj revelacioj. Ibn al-Kalbi (kiu mortis ĉirkaŭ 819),[10] verkinto de La idollibro pri malnovaj arabaj diaĵoj, citis Mohamedon ĉe priskribo de la idolo al-Uzza jene: "Mi oferis blankan ŝafinon al al-Uzza, kiam mi sekvis la religion de mia popolo." [11] Ankaŭ la profetbiografio enhavas malnovajn raportojn, kiuj supozigas, ke Mohamedo sekvis pra-islamajn kutimojn en la antaŭprofeta periodo. En la Sira, la profetbiografio de Ibn Iŝak estas priskribita renkontiĝo inter Mohamedo kaj la tiam konata Zaid ibn 'Amr. Laŭ tiu raporto Mohamedo ofertis al Zaid la viandon de "niaj oferaĵoj, kiujn ni oferis al niaj idoloj", kies manĝon Zaid tamen rifuzis. "Ekde tiu tago", diris Mohamedo laŭtradicie, "mi nenion oferis al iu ajn dio, ĝis Dio sendis al mi sian mesaĝon." [12]

Ĉirkaŭ 595 lia tiama dungintino, la 15-jare pli aĝa negocista vidvino Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid (555?–619)[13] el la alte taksita familio ʿAbd al-ʿUzzā, proponis al li geedziĝon. Per ŝia helpo Mohamedo atingis financan sendependecon kaj socian sekurecon, kio estis granda ŝanĝo en lia vivo. Ĥadiĝa estis la unua persono, kiu kredis je la mesaĝo de Mohamedo. Tial la islama historio rigardas ŝin la unua islamanino en Mekao. Kune ili havis gefilojn, fakte ses gefilojn, nome du viroj kaj kvar virinoj. Ĉiuj naskiĝis antaŭ Mohamedo ricevis la unuan revelacion. Iliaj filoj Al-Kasim kaj Abdullah mortis infanaĝe en Mekko. Iliaj kvar filinoj estis Zajnab, Rukajjah, Umm Kulthum bint Muhammad kaj Fatima. Estas menciinda ĉefe la filino Fatima, la sola de iliaj gefiloj kiu mem havis idojn.[14] De ŝi devenas ĉiuj posteuloj de Mohamedo. Ĥadiĝa, Ali ibn Abi Talib kaj Abu Bakr, la unua kalifo post la morto de Mohamedo, estis laŭtradicie la unuaj islamanoj.

La unuaj revelacioj[redakti | redakti fonton]

Mohamedo ricevante la rivelacion de la Ĉefanĝelo Gabrielo en irana miniaturo de la 15-a jarcento. Tie ĉi Mohamedo aperas kun malkovrita vizaĝo, io tute malofta.

Mohamedo estis de meditema karaktero kaj rutine pasigis noktojn meditante en la Kaverno Hira, proksime de Mekko. Laŭ islama kredo en 610 estante 40-jaraĝa, dum meditado, Mohamedo havis vizion de la Ĉefanĝelo Gabrielo. La unuaj revelacioj faris, ke Mohamedo eĉ pensis, ke li estis sub la influo de demona estaĵo, kio kondukis lin proksime eĉ de memmortigo. La perado de lia edzino evitis tian rezulton kaj kuraĝigis Mohamedon aŭskultis la revelaciojn. Mohamedo priskribis poste tiun viziton kiel ordono por parkeri kaj deklami la versojn senditajn de Dio. Dum sia vivo, Mohamedo fidis la konservon de la parolo de Dio (Alaho الله), transigita de Gabrielo (Yibril, جبريل), al retenkapablo de la memoruloj, kiuj memoris deklamante ĝin senlace kio post lia morto estos kompilita skribe en la Korano pro la esenca gravo konservi la ĝustan kaj originan mesaĝon tute pure, sen minimuma ŝanĝo ĉu enhave ĉu forme. Por tio ili uzis la materialojn kiujn ili povis havi kiel la skapoloj de kamelo, sur kiuj ili gravuris la versegojn de la Korano. Laŭ la islama kredo, la Ĉefanĝelo Gabrielo indikis al Mohamedo, ke li estis elektita kiel la lasta de la profetoj kaj tiukadre li predikis la parolon de Dio sur la bazo de strikto unudiismo, antaŭdirante la alvenon de la tago de la Lasta juĝo.

Laŭ la Korano kaj la tradiciaj rakontoj, Mohamedo estis analfabeto (ummi), fakto kiun la islama tradicio konsideras pruvon kiu pravigas la Koranon (Al-Qur'ān, القران), sankta libro de la islamanoj, kiel portanto de la parola vero revelaciita. Tamen, estas almenaŭ du haditoj kiuj montras, ke Mohamedo ne estis analfabeto Bujari 1305. ‘Abdullah bin ‘Abbâs diris: «La malsano de la Profeto malboniĝis ĵaŭde». Tiam la Profeto diris: «Alportu al mi ion por skribi kaj mi redaktos skribon kaj tial vi ne perdiĝu post tio». Al-Bara' diris: «Tiel la Mesaĝisto de Allaho, prenis la dokumenton, kaj kvankam li ne povis bone skribi, li skribis: “Tio estas kion Muhammad ibn 'Abdullah konkludas...”» (Tio okazis dum la negocado de la Traktato de Hudajbija).[15]

Malakcepto[redakti | redakti fonton]

Mohamedo estas defendita de sia bopatro Abu Bakr. Turka miniaturo de la 16-a jarcento.

Dum la sekvantoj de Mohamedo ekpliiĝis laŭnombre, ilia kritika sinteno kontraŭ la plurdiismo iĝis minaco por la lokaj tribestroj. La riĉeco de tiuj triboj estis bazita sur la Kaaba, nome la sankta komplekso de la idoloj de araboj kaj la ĉefe punkto religia de Mekko. Se oni malakceptus la idolojn, tiel kiel Mohamedo predikis, ne estus pilgrimantoj al Mekko, nek komerco, nek riĉeco. La malakcepto de la plurdiismo kiun predikis Mohamedo estis partikulare ofenda kontraŭ lia propra tribo, nome la Kurajŝoj, ĉar ili fakte estis la gardistoj de la Kaaba. Estas pro tio ke Mohamedo kaj liaj sekvantoj estis akre persekutataj. En la jaro 619 mortis Ĥadiĝa, nome la edzino de Mohamedo, kaj lia onklo Abu Talib. Tiu jaro estis konata kiel "la jaro de la tristeco". La klano al kiu apartenis Mohamedo repudiis lin kaj li kaj liaj sekvantoj suferis malsaton kaj persekutadon. Tio rezultis por Mohamedo en ekzilo (al Medino, kio fakte iĝis markilo por la starto de Islamo), milito kaj fina venko.

Korano[redakti | redakti fonton]

La unua surao de la Korano.

Mohamedo estis araba komercisto de Mekao, kiu ĉiujare dum la monato Ramadano iris al kaverno Hira en la monto Ĝabal an-Nur por preĝi, fasti kaj doni almozojn. En la jaro 610 komencis al li ŝajni, ke la anĝelo sankta Gabrielo parolas al li. Unuafoje Mohamedo nur aŭdis sonorilon, sed post tempo li povis aŭdi la vortojn de la anĝelo Gabrielo. Sankta Gabrielo daŭre parolis al Mohamedo ĝis lia morto kaj Mohamedo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mohamedo, liaj anoj skribis la diraĵojn (li mem ne povis tion fari estante analfabeto) kaj tiel estiĝis la Korano.

Laŭ Islamo, Mohamedo estas la fina profeto de Dio, posteulo de miloj da aliaj profetoj: Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo Kristo, ktp. La profetaĵoj antaŭ Mohamedo estis aranĝitaj en la Biblio, sed estis difektitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la sendifekta Vorto de Dio.

Heĝiro[redakti | redakti fonton]

La vivo de la malgranda islama komunumo en Mekao ne nur estis malfacila, sed ankaŭ danĝera. La arabaj tradicioj asertas, ke okazis kelkaj atencoj kontraŭ la vivo de Mohamedo, kiu finfine decidis translokiĝi al Ĝazrib (la nuntempa Medina) en la jaro 622, kiu estis granda agrikultura oazo kie estis kelkaj liaj sekvantoj. Rompante siajn ligilojn kun la tribaj kaj familiaj fidelecoj, Mohamedo montris, ke tiuj ligiloj estas sensignifaj kompare kun sia engaĝiĝo al islamo, ideo revolucia por la tribeca socio de tiama Arabio. Tiu migrado al Medina markas la starton de la jaro en la islama kalendaro. Tiu kalendaro kalkulas la datojn el la Heĝiro (هجرة), pro kio la islamaj datoj montras la mallongigon AH aŭ JK (jaro de la heĝiro).

Mohamedo alvenis al Medina kiel perantor, invitita solvi kverelojn inter la arabaj bandoj de Aŭs kaj Ĥazraj. Li sukcesis je tio absorbante ambaŭ frakciojn en la islaman komunumon kaj malpermesante la sangelverŝadon inter islamanoj. Tamen, Medina estis ankaŭ loko kie loĝis kelkaj judaj triboj. Mohamedo esperis, ke tiuj triboj agnosku lin kiel profeto, kio ne okazis. Kelkaj fakuloj asertas, ke Mohamedo abandonis la esperon estis agnoskita kiel profeto fare de la judaj triboj. La kiblo, tio estas, la direkto al kiu preĝas la islamanoj, estis ŝanĝita for el la antikva templo de Jerusalemo al tiu de la Kaaba en la jaro 624 A.D..[16]

Mohamedo disvastigis dokumenton nun konata kiel La Konstitucio de Medino (en 622-623), en kiu oni specifigas la terminojn laŭ kiuj aliaj frakcioj, partikulare la judooj, povis vivi ene de la nova islama ŝtato. Laŭ tiu sistemo, oni permesis al judoj kaj kristanoj pluteni sian religion pere de pago de imposto: nome ĜiziaĜiziah (sed ne al la praktikantoj de religioj konsiderataj paganaj). Tiu sistemo rezultos en la tipigo de la rilatj inter la islamanoj kaj la dhimmi-oj (nekredantoj), tiu tradicio estas la tialo de la relativa stabileco kiu normale ekzistis en la arabaj kaliflandoj. La ĉefa juda tribo de Medino (Banu KurajzojBanu Nadir) ne estis citita en la Konstitucio de Medino pro ilia perfido, posta disintegrigo kaj retirigo el la Konstitucio de Medino.[17]

La milito[redakti | redakti fonton]

Mohamedo ricevas revelacion dum batalo. Mezepoka orienta manuskripto.

La rilatoj inter Mekko kaj Medino rapide malboniĝis. Ĉiuj propraĵoj de islamanoj en Mekko estis konfiskitaj, dum en Medino Mohamedo sukcesis akiri aliancojn kun la najbaraj triboj.

La sekvantoj de Mohamedo ekatakis la karavanojn kiuj iras al Mekko. En marto 624, Mohamedo estris tricent militistojn dum atako al karavana de komercistoj kiuj iris al Mekko. La integrantoj de la karavano sukcesis eviti la atakon ŝanĝante la kutiman itineron per alia pli proksima al la marbordo, danke al iu informo kiu venis al Abu Sufjan ibn Harb kiu estis la karavanestro. Poste la estroj de Mekko decidis direkti reprezalion kontraŭ la islamanoj, sendante armeeton al invado de Medino. La 15a de marto 624 A.D., en loko nomita Badr, ambaŭ tendaroj interkoliziis. Kvankam la sekvantoj de Mohamedo estis multe pli malmultnombraj (trifoje) ol iliaj malamikoj (tricent kontraŭ mil), la islamanoj venkis en la batalo. Tiu estis la unua el serio de militaj sukcesoj fare de la islamanoj.

La dominado de Mohamedo plifirmiĝis[redakti | redakti fonton]

Por la islamanoj, la venko de Badr rezultis dia ratifo, ke Mohamedo estas legitima profeto. Post la venko, kaj post la juda klano de Banu Kajnuka estis forpelita el Medino, la plej parto de la lokanoj adoptis la islaman kredon dum kelkaj konservis sian iaman unudiisman kredon antaŭan al Islamo kaj Mohamedo establiĝis kiel reganto de la urbo.

Post la morto de sia edzino, Mohamedo edziniĝis al Aiŝa, la filino de lia amiko Abu Bakr (kiu poste iĝos la estro de la islamanoj post la morto de Mohamedo). En Medino li edziniĝis ankaŭ al Hafsa, filino de Umar (kiu posre estos la sukcedanto de Abu Bakr). Tiuj geedzecoj sigelis la aliandojn inter Mohamedo kaj liaj ĉefaj sekvantoj.

La filino de Mohamedo, Fatima, edziniĝis al Ali, kuzo de Mohamedo. Alia filino, Rukajjah, edziniĝis al Utman, sed ŝi mortis, kaj poste Utman edziĝis al ŝia fratino Umm Kalzum. Tiuj homoj estos en la venontaj jaroj la sukcedantoj de Mohamedo (kalifoj) kaj politikaj estroj de la islamanoj. Tiukadre, la kvar unuaj kalifoj estis ligitaj al Mohamedo per diversaj geedzecoj. La islamanoj konsideras tiujn kalifojn kiel la rāshidūn, raŝidunoj (الخلفاء الراشدون), kio signifas «gviditajn».

Pluis la milito[redakti | redakti fonton]

Detalo de la miniaturo La Profeto, Ali, kaj liaj kompanoj en la Masakro de prizonuloj de la juda tribo Banu Kurajza, ilustraĵo de teksto de la 19-a jarcento de Muhammad Rafi Bazil.

En 625 estro de Mekko, Abu Sufjan, marŝis kontraŭ Medino kun 3000 homoj. En la batalo de Uhud kiu okazis la 23an de Marto, venkis neniu el la du bandoj. La armeo de Mekko asertis, ke ili venkis en la batalo, sed faktu ĝi iĝis tro senhomigita kaj ne povis persekuti la islamanojn de Medino kaj okupi la urbon.

En Aprilo 627, Abu Sufjan iniciatis alian atakon kontraŭ Medino, sed Mohamedo estis ordoninta la elfosadon de tranĉeoj ĉirkaŭ la urbo kaj povis defendi ĝin sukcese en tio kio estas konata kiel la batalo de la Tranĉeo. En tiu batalo, la juda tribo de Banu Kurajzoj estis aliancanoj kun la armeo de Mekko,[18] pro kio la islamanoj iniciatis militon kontraŭ ili, kaj venkis super ili. Post la venko en la batalo de la Tranĉeo, la islamanoj etendis sian influon pere de konvertoj kaj konkeroj de diversaj urboj kaj triboj, aplikante la militan koncepton mem de la Ĝihado, kiu havis fortajn rezultojn dum pli ol unu jarmilo kaj eĉ ĝis nuntempe.

La konkero de Mekko[redakti | redakti fonton]

En la jaro 628, la pozicio de Mohamedo estis sufiĉe avantaĝa kaj forta por decidi sian revenon al Mekko, tiam kiel pilgrimanto. En Marto de tiu jaro, li iris al Mekko sekvita de 1600 homoj. Post diversaj negocadoj, oni subskribis traktaton en vilaĝo proksima al Mekko nome al-Hudajbija. Kvankam oni ne permesis, ke Mohamedo eniru en Mekkon tiujare, la malamikeco ĉesis kaj la islamanoj ekde tiam rajtis aliri al la urbo en la venonta jaro. La traktato validis nur du jarojn, ĉar en 630 Mohamedo rompis ĝin.[19] Mohamedo marŝis kontraŭ Mekko akompanata de armeo de pli ol 10 000 homoj kaj konkeris ĝin sen trafi rezistadon. Mohamedo amnestiis la loĝantojn de la urbo escepte tiuj kiuj estis insultintaj lin kaj la islamanojn apostatintajn. Li ordonis mortigi tiujn “eĉ se ili estas trovitaj sub la kurtenoj de la Kaaba”. Multaj loĝantoj konvertiĝis al Islamo.

Antaŭ sia morto en 632, Mohamedo estis jam plifirmigante sian dominadon sur la tuta duoninsulo de Arabio.

Mohamedo ordonis detrui la 360 idolojn ordigitajn ĉirkaŭ la Kaaba kaj forviŝi la paganajn pentraĵojn de ties internaj muroj, kvankam konservis tiujn de Jesuo kaj la Virgulino Maria.[20] Krome, li malpermesis al la neislamanoj pilgrimi al Mekko, kaj tiel igis ĝin la sankta loko de la Islamo kaj ĉefa destino de pilgrimado de la nova religio. Kvankam Mohamedo ne ĉeestis en la atako al la urbo, administris la kvinonon de la militakiro por disdoni ĝin inter la necesuloj. La kvar ceteraj kvinonoj apartenis ĉiam al la luktintoj. Li akiris elaĉeton de 45 uncoj de arĝento el ĉiu prizonulo, elaĉeto kiu estis dispartigita inter la necesuloj. Mohamedo neniam sategis pro troa manĝo, en lia hejmo estis nur tio bezonata por pasigi la tagon kaj por la invititoj kiuj venis al tiu.

La kapitulaco de Mekko kaj la venko super la malamikaj triboj en Hunajn permesis al Mohamedo trudi sian dominadon super tuta Arabio. Tamen, Mohamedo ne formis registaron, sed preferis regadi tra la personaj rilatoj kaj la traktatoj kun la diversaj triboj.

La familia vivo de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Kaligrafio de la nomo de Aiŝa.

Ekde 595 ĝis 619, Mohamedo estis edzo de Ĥadiĝa, riĉa virino de Mekko kiu estis 27-jaraĝa (40-jaraĝa laŭ aliaj fontoj) kiam ŝi edziniĝis. Post ŝia morto, li edziĝis al Saŭda, kaj tuj poste al Aiŝa, filino de Abu Bakr —kiu poste sukcedos post Mohamedo—. Laŭ kelkaj haditoj, Aiŝa estis nur ses-jaraĝa kiam ŝi estis fianĉigita al la profeto, kiu estis 54-jaraĝa, kvankam la geedzeco estis plenumita kiam ŝi estis naŭ-jaraĝa. Tamen kelkaj priislamaj fakuloj de la 20-a jarcento kredas, ke tiu informo estas eraraj kaj ke Aiŝa estis konsiderinde pli aĝa.[21] Spite tiujn modernajn reinterpretojn de la haditoj kiuj atribuas al Aiŝa plian aĝon, granda parto de la islamanoj plue akceptas aktuale la tradiciajn interpretojn. Tiu lasta estis uzita de kritikistoj de Islamo, kiel Ibn Ŭarak, por subteni, ke la infanaj geedzigoj kiuj estas praktikataj en la aktualo en multaj islamaj landoj kaj sektoroj trovas favoran argumenton en tiuj eblaj rakontoj de la haditoj.[22]

Poste li edziĝis al Hafsa, al Zajnab bint Ĝahŝ (kiu estis edzino dum malpli ol unu jaro de lia adopta filo Zaid, el kiu ŝi divorcis), al Ramla, filino de estro kiu batalis kontraŭ Mohamedo, kaj al Umm Salama, vidvino de islama luktinto.

Li edziĝis ankaŭ kun kristanino nome Marijah al-Kibtia (Maria, la kopta), kaj kun ŝi li havis alian filon post translokiĝi al Medino. Tiu sepa kaj lasta filo nomiĝis Ibrahim ibn Muhammad. Same kiel aliaj siaj virfratoj, Ibrahim forpasis infanaĝe; oni diras, ke li mortis je la 17a aŭ 18a aĝ-monato. Unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome 153a de la Libro 18a de la Eklipsoj, rakontas, ke la suno eklipsiĝis la tagon en kiu Ibrahim mortis, kvankam Mohamedo rememorigas, ke suneklipso estas signalo nek de morto nek de nasko de iu ajna. Ibrahim estas la sama nomo kiel tiu de la patriarko de judoj kaj kristanoj (kaj islamanoj), nome Abraham, pri kiu unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome 314a de la Libro 1a Islamano de Fido, rakontas, ke Mohamedo renkontis lin en la sepa ĉielo dum sia veturo tra la ĉieloj, kaj Ibrahim estas la nomo de la sepa filo de Mohamedo.

Mohamedo edziĝis ankaŭ al judino nome Safija bint Hujaj. Li havis ankaŭ aliajn edzinojn, kun nepreciza nombro inter tiuj naŭ menciitaj, kiuj estas plej ofte konsiderataj de fakuloj kiel certaj, kaj pli ol du dek, kiuj estas konsiderataj de aliaj. Kelkaj el tiuj virinoj estis vidvinoj de sekvantoj de Mohamedo mortintaj en batalo, dum aliaj estis filinoj de liaj aliancanoj. Mohamedo fakte preskribis maksimumon de po kvar edzinoj por islamano, pro kio lia geedzeco al almenaŭ naŭ virinoj konstituas la nuran escepton ene de la religio kiun li mem estis disvolviginta, ĝis la apero de la surao An-Nisa en la jaro 628 kiu firmigos la jurajn bazojn de la geedzeco, divorco, heredrajto kaj orfeco.[23]

Listo de edzinoj[redakti | redakti fonton]

Kaligrafio de la nomo de Ĥadiĝa.

Kiel mezorienta gravulo, Mohamedo havis kelkajn edzinojn, kies nombroj, nomoj kaj vivoj estas celo de debato inter fakuloj. La plej amplekse akceptitaj estas nome la jenaj:[24]

La morto de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Morto de Mohamedo en la turka verko Siyer-i Nebi de 1596.

Post mallongdaŭra malsano, Mohamedo mortis la 8an de Junio 632 en la urbo Medino estante sesdek-tri-jaraĝa. La malsano estis tradicie atribuita al engluto de viando venenigita. Tio okazis tri jarojn antaŭ lia morto, post la falo kaj subpremado de la estroj de Ĥajbar fare de la islama truparo.

Abu Bakr, nome la patro de Aiŝa, la tria edzino de Mohamedo, estis elektita[25] fare de la estroj de la islama komunumo kiel la sukcedanto de Mohamedo, ĉar tiu estis la preferita sekvanto de Mohamedo. Ĉiuokaze, certe Abu Bakr iĝis la nova estro de Islamo. La plej parton de lia mallongdaŭra regado li pasigis batale kontraŭ nesubmetitajn tribojn, en tio kio estas konata kiel la Ridda-militoj.

Je la dato de la morto de Mohamedo, li estis unuiginta la tutan araban duoninsulon[26] kaj etendinta la islaman religion en tiu regiono, same kiel en parto de Sirio kaj Palestino. Poste la sukcedantoj de Mohamedo etendis la teritorion de la araba imperio al la tuta Palestino, Sirio, Mezopotamio, Persio, Egiptio, la nordo de Afriko kaj al-Andalus.

Posteuloj de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Al Mohamedo supervivis lia filino Fatima kaj la filoj de tiu kaj de lia lasta edzino. La ŝijaistoj asertas, ke la edzo de Fatima, nome Ali kaj liaj posteuloj, estas la veraj estroj de la islamo. Kontraste la sunaistoj tute ne akceptas tiun kredon, sed respektas la posteulojn de Mohamedo.

La posteuloj de Mohamedo estas konataj laŭ diversaj nomoj, kiaj sajidoj kaj ŝarifoj. Multaj estroj kaj nobeloj de la islamaj landoj, kaj nuntempaj kaj pasintaj, asertas, ke ili estas posteuloj de Mohamedo kun variaj gradoj de kredindeco, tiaj kiel la fatimida dinastio de Nordafriko, la idrisida dinastio samloke, la aktualaj reĝaj familioj de Maroko kaj Jordanio kaj la imamoj ismailismanaj kiuj uzas la titolon de Aga Ĥan.

Nova religio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la kavo de Hira kie laŭ Mohamedo li ricevis la revelacion el la ĉefanĝelo Gabrielo.

Laŭ Mohamedo, li ne fondis novan religion, sed nur malkaŝis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonaĵoj, kiuj kovras ĉiun religion. Do islamo esence estas judismokristanismo purigita. Kristanismo, ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mohamedo konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem estis nek judo nek kristano. Sperte al Mohamedo, kristanismo estis plejparte la nestorianismo de Levantenio, ne la ortodoksismokatolikismo de Eŭropo. Lia nova religio estos populara inter la nestorianoj, kaj konvertoj ambaŭdirekte oftis en la unuaj epokoj de Islamo.

La prediko de Mohamedo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbanoj kaj beduenoj. Mohamedo kiel la finfina profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj. Sed spite de tia puriganta spirito, Mohamedo ja retenis iom da la idolkulta praktiko de la araboj por esti akceptita populare. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360 idolojn, kiuj staris ĉirkaŭ la Kaaba, Mohamedo ne forigis la devon de pilgrimado al la Kaaba: kontraŭe, li faris la pilgrimadon devo religia de islamo.

Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mohamedo ne konstruis novan religion el nenio, sed konstruis ĝin sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko, profundigante kaj purigante ĝin.

Frua Islamo[redakti | redakti fonton]

En la tempo de Mohamedo, la araboj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mohamedo enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la fruaj jaroj, la islamanoj funkciis kiel nova klano, sed klano algluigita ne de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali, kaj fakte interbatalo inter islamanoj estis dekomence malpermesita.

La Moskeo de la Profeto en Medino. La emfazo de islamanoj al Mekko ofte forgesigas, ke Islamo mem plie naskiĝis en Medino, kie estas la tombo de Mohamedo.

Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Mohamedo kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekko en la somero de 611 al Jatrib (arabe يثرب, Jaṯrib, nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo"), kiu markas la komencon de la islama erao. Estis en Medino kie Mohamedo fondis la unuan moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj moskeoj.

Sed kvankam Mohamedo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekko ankoraŭ batalis kontraŭ Mohamedo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekko. Mohamedo fine venkis la armeon de Mekko en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis kiel fajro tra Arabujon. En 630 li kaptis Mekkon.

Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabujo estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj, kiuj estis tre disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mohamedo mortis en 632, la plimulto de la araboj estis jam islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan formon al islama civilizo.

Islama imperio[redakti | redakti fonton]

Cent jarojn post lia morto, la islama imperio regis de Iberio ĝis Hindio tra multaj landoj, lingvoj kaj kulturoj. Post 200 jaroj, multe da la homoj de la imperio estis islamigitaj. Fakte dekomence araba imperio iĝis islama imperio aŭ landaro, kun aligo de multaj diversaj popoloj, lingvoj kaj kulturoj, nome persoj, berberoj de Nordafriko, grek-romianoj, ĉefe de la Bizanca Imperio, turkoj, hindoj ktp. En postaj jarcentoj Islamo atingis pli malproksimajn landojn oriente, kiel Malajzio, Indonezio, sudaj Filipinoj, Centra Azio, Balkanio ktp.

Historia signifo de Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Moskeo de la Profeto, en Medino. En tiu moskeo estas la tomboj de Mohamedo kaj de la du unuaj kalifoj, nome Abu Bakr kaj Umar ibn al-Ĥattab.

Antaŭ sia morto en 632, Mohamedo jam estis establinta islamon kiel socia, milita kaj religia forto kaj estis unuiginta Arabion. Kelkajn jardekojn post lia morto, liaj sukcedantoj konkeris Persion, Egiption, Palestinon, Sirion, Armenion kaj grandan parton de la nordo de Afriko, kaj sieĝis dufoje Konstantinopolon, kvankam ili ankoraŭ ne povis konkeri ĝin, kio malkelpis ilin antaŭeniri al Orienta Eŭropo.

Inter 711 kaj 716 komenciĝis la luktado por la araba konkero kaj dominado, de preskaŭ ok jarcentoj, tute aŭ parte de la iberia duoninsulo, kaj en 732, nur cent jarojn post la morto de Mohamedo, la araba antaŭeniro en la klopodita konkero de Okcidenta Eŭropo alvenis eĉ ĝis la centro de Francio kie ĝi estis haltigita en la batalo de Poitiers.

Sub la regado de la Gaznavida Imperio, la islamo etendiĝis en la 10-a jarcento al la ĉefaj hinduaj ŝtatoj oriente de la rivero Induso, en tio kio estas nuntempe la nordo de Hindio. La ekspansio de islamo pluis sen necesaj militinvadoj tra diversaj regionoj de Afriko kaj de Sudorienta Azio, plej ofte pro agado de komercistoj, misiistoj kaj la prestiĝo de la povo kaj alta kulturo de la nova civilizo. Tial Islamo havas aktuale pli ol mil sescent milionojn de sekvantoj, estante la dua plej granda religio de la mondo, post nur de kristanismo.[27] Tamen, la nombro de fidelaj kredantoj (same kiel por plej parto de aliaj religioj) estas malfacile determinebla, ĉar laŭ islama regulo la apostateco devas esti punita per mortopuno. Tio povas malkuraĝigi tiujn kiuj dezirus montri sian religian identecon en zonoj de islama majoritato aŭ de deviga islama praktiko.

Post la nomita Reconquista de Hispanio, finigita en 1492 dum la regado de la Katolikaj Gereĝoj, kaj la sekvaj devigitaj konvertoj al la katolikismo en la venontaj jaroj (per trudo de ampleksaj sektoroj de la katolika eklezio), la islamaj bildoj, konstruaĵoj kaj institucioj estis malakceptitaj kaj forviŝitaj oficiale kaj absolute. Multaj moskeoj estis konvertitaj en kristanaj preĝejoj, kiel la fama Moskeo de Kordovo, kaj simile okazis en aliaj landoj kie la islama religio perdis hegemonion, kiel en parto de Balkanio aŭ Hindio. Kontraste en multaj aliaj lokoj kie same Islamo perdis hegemonion, ĝi povis konservi ĉu la praktikon ĉu tradiciojn ĉu moskeojn mem, kiel en Albanio, Bosnio kaj eks-sovetaj respublikoj (eĉ tra komunisma epoko), aliaj zonoj de Hindio, Ĉinio ktp.

Kulto al Mohamedo[redakti | redakti fonton]

Islamanoj sentas amon kaj praktikas adoradon al Mohamedo (Muhammad):

"Muhammad" verkita en "thuluth", skriba variaĵo de islama kaligrafio, arto disvolvigita kiel surogato de pentraĵoj. Oni legas el dektra flanko en pli dika streko kvar konsonantoj: m-h-m-d, el kiuj la du mo-j estas la du bukletoj, dum la ho estas la preskaŭ fermita angulo en suba dekstra kadrangulo kaj la do estas la fina bildo maldekstre. La vokaloj estas montritaj kiel pli maldikaj bildoj, nome u super la unua mo, a kiel rekta strieto super la ho kaj super la dua mo, kie estas krome simboleto kiu markas duobligon de tiu mo, kaj super la fina do estas cirkleca simboleto kiu signifas, ke tiu fina konsonanto estas senvokala.
  • Parolante pri Mohamedo, la aludo estas akompanata de titoloj kiel tiu de Profeto kaj lia nomo estas sekvata de benoj al li adresitaj kaj, ĉe ŝijaistoj, ankaŭ al lia familio per la formulo "benu Dion al tiu kaj donu sian pacon" (sal-la allahu 'alaihi (ŭa alihi) ŭa sal-lam صلّى الله عليه (و آله) وسلّم) aŭ "la paco kaj la preĝu estu kun li" (alaihi as-salatu ŭa-s-salam عليه الصلاة والسلام).
  • Estas multa islama muziko adore al Mohamedo, speciale la adora muziko de la sufistoj. Kontraste aliaj radikalaj islamaj branĉoj, kiel tiuj de afganiaj taliboj, malaprezas muzikon kiel nedeca distro kiu apartigas de la ĝusta kredo.
  • Kelkaj islamanoj celebras la naskon de Mohamedo per grandaj festoj, kvankam tio ne estas universala tradicio kaj kontraste multaj aliaj konsideras, ke tio estas novigo kontraŭ la spirito de islamo kaj de la koranaj preskriboj.
  • Krom la kanonaj historioj kaj rakontoj de la Hadito, kaj kompiloj de diraĵoj pri la vivo de Mohamedo kaj de liaj kompanoj, verkitaj proksimume du jarcentojn post lia morto (al-Muŭatta kaj Sahih Buĥari), ekzistas multnombraj rakontoj pri la naskiĝo kaj vivo de Mohamedo.
  • Kelkaj islamaj radikalaj sektoroj konsideras reprezentadon kaj aludojn de Mohamedo, kiel dia sendito, fare ĉefe de nekredantoj kiel nepardonebla ofendo kaj atako al Islamo mem kaj eĉ kelkaj proponas perfortajn reprezaliojn eĉ mortigojn.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ plej ortodoksaj kaj etendaj islamaj doktrinoj kaj tendencoj, ne ekzistu bildoj de Mohamedo. Eĉ ŝijaismaj artaĵoj reprezentas lin per malplena blankaĵo aŭ flamo. En filmoj, oni uzas nerektajn aludojn por ne montri lin en sceno. Same kiel en kristanaj filmoj oni montras Dion mem, dum Jesuo ja aperas ofte en homa fizika reprezento.

En la reala arthistorio, bildoj de Mohamedo jes ja ekzistas, malgraŭ la malpermeso, parte en malpli ortodoksaj islamaj rondoj, sed ankaŭ ekster islamo, parte en kontraŭislama propagando. Ekzemplo de tio estas la ilustraĵoj de Gustave Doré al la Dia Komedio de Dante Alighieri, el kiuj unu bildigas Mohamedon en la infero, kie la katoliko Dante lokis Mohamedon en tre malsupran lokon (iom ironie, ĉar la infero de Dante estis parte inspirita de islama tradicio).

Senvokala bildo de la nomo de Mohamedo en araba. Tiubilde, kompare kun la antaŭa bildo supre kaj maldekstre, montras la duan mo-n per alia formo, nome la streketo centre malsupre, anstataŭ bukleto. La skribaj reprezentoj estas alternativo por grupoj kiuj malakceptas la realigon de ilustraĵoj de Mohamedo.

La Korano ne eksplicite malpermesas la bildojn de Mohamedo, sed estas kelkaj malmultaj haditoj (komplementaj tradicioj) kiuj ja rekte malpermesis al islamanoj krei bildajn reprezentojn de homaj figuroj en ajna cirkonstanco.[28][29] La majoritato de islamanoj almenaŭ en la nuntempa sunaismo kredas, ke la fizikaj bildoj de la profetoj ĝenerale devas esti malpermesataj, kaj tre speciale tiuj de Mohamedo.[30] La ŝlosila koncepto estas ke la islamo konsideras, ke la uzado de bildoj helpas la etendon de la idolkulto, ĉar la bildo tendencas iĝi pli grava ol la koncepto mem reprezentata. En la islama arto Mohamedo kutime aperas montranta la vizaĝon kovritan per vualo, aŭ simbole reprezentata per flamo; tamen aliaj bildoj, speciale de Persio[31][32] aŭ faritaj dum la registaro de la Otomana Imperio, inter aliaj ekzemploj, montras lin komplete.

La islama perspektivo estas tre diversa kaj kelkaj islamanoj montras sintenon kaj alrigardon pli fleksebla. Kelkaj, speciale la ŝijaistoj de Irano, akceptas la bildojn se ili esttas respektemaj,[33][34] kaj uzas ilustraĵojn de Mohamedo en libroj kaj arkitektura dekorado, kie la sunaistoj en kelkaj epokoj kaj lokoj, kvankam tiuj lastaj nuntempe tendencas al sintenoj de ikonoklasmo kaj al malakcepto de ajna bildo de Mohamedo, inklude tiujn kreitajn aŭ publikigitajn fare de neislamanoj.

Ekde la 7-a jarcento, la nomo kaj koncepto mem de la profeto de islamo konis variajn stereotipojn, tute diferencajn el vidpunktoj islamaj fisde neislamaj. Multaj fontoj mencias stereotipojn interesitajn, troigajn aŭ foje eĉ simple eraraj. Tiuj stereotipoj foje naskiĝis en Oriento, sed estos poste adoptitaj aŭ eĉ disvolvigitaj en la okcidentaj kulturoj. En tiuj referencoj, ludas gravajn rolojn la enkonduko kaj prezento de Mohamedo kaj lian religion en Okcidento kiel falsa profeto, saracena princo, diaĵo de saracenoj, la biblia besto, skismulo de kristanismo kaj eĉ satana kreitaĵo, aŭtoro de Korano, kaj Antikristo (Kontraŭkristo).[35]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la nomoformoj vidu ĉe Mohamedo (nomo).
  2. Lawrence I. Conrad: Abraha and Muhammad. Some observations apropos of chronology and literary topoi in the early Arabic historical tradition. En: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 50 (1987), S. 225–240; M. J. Kister: The Campaign of Ḥulubān. En: Le Museon 78 (1965), S.425-436; Ella Landau-Tessaron: Sayf Ibn ʿUmar in Medieval and Modern Scholarship. En: Der Islam 67 (1990), S. 12
  3. "Muhammad: Prophet of Islam", Encyclopædia Britannica, 28a de Septembro 2009. Alirita la 5an de Oktobro 2021.
  4. Ibn Hisham (2004). السيرة النبوية, p. 163. Beirut: Dar El-Marefah. ISBN 9953-420-08-4.
  5. Peters, F.E. Muhammad and the Origins of Islam. State University of New York Press: Albany, 1994. ISBN 0-7914-1876-6.
  6. Al-Mubarakfuri, Safi Urrahman (2003). El Néctar Sellado, pp. 70, 74. Riyadh: Dar-us-Salam. ISBN 9960-897-55-9.
  7. Muslim, Abi Al-Husyan (1998). Traducción al idioma español del Sahih Muslim, p. 105. Argentina: Oficina de Cultura y Difusión Islámica. ISBN 987-20945-1-9.
  8. Sidney H, Griffith: The Prophet Muḥammad: his scripture and his message according to the christian apologies in Arabic and Syriac from the first Abbasid century. En: Uri Rubin (Eld.): The Life of Muḥammad. Ashgate Variorum 1998. S. 354-355; 380-384
  9. Dr. Al-Umari, Akram Dia (2003). السيرة النبوية الصحيحة p. 108,113. Riyadh: Obeikan. ISBN 9960-20-155-4.
  10. Fuat Sezgin (1967), p. 268-271
  11. M. J. Kister: „A bag of meat“: A study of an early Ḥadīth. En: Bulletin of the School of Oriental and African Studies (BSOAS), 33 (1970), p. 275; Julius Wellhausen: Reste arabischen Heidentums. Berlin 1887. p. 30
  12. Alfred Guillaume: New light on the life of Muhammad. Manchester University Press 1960. Journal of Semitic Studies. Monograph No. 1. p. 27-28 en angla traduko laŭ la profetbiografio de Ibn Iŝak, prilaborita de Yūnus ibn Bukair. En la eldono de Muḥammad Ḥamīdullāh (Konya 1981), p. 98
  13. Kvankam estas difeerencaj versioj pri la aĝodiferenco: kelkaj fontoj diras, ke ŝi estis 28, aliaj 40.
  14. Pri la gefiloj de tiu geedzeco, vidu: Meir J.Kister: The Sons of Khadīja. En: Jerusalem Studies in Arabic and Islam. 16 (1993). p.59–95
  15. So, Allah's Apostle took the document, although he could not write well and wrote, 'This is what Muhammad... hadiz no 863, Sahih Bujari
  16. "Análisis histórico desde El Orientalismo Colonial" Universidad de Granada
  17. Diario ABC "Traición de una de las tribus judías de Medina"
  18. "¿Por qué caló en Arabia el mensaje de Mahoma?" La Vanguardia
  19. Tratado de Hudaibiya]
  20. Bramon, Dolors, La Meca antes de Mahoma, Historia National Geographic, Barcelona , 2016, numero 148, pp. 64-75, issn = 1696-7755 Alirita la 29an de Aprilo 2020.
  21. ¿Era novia Aisha a los seis años? El viejo mito expuesto por Dr. T. O. Shanavas
  22. Ibn Warraq – Why I Am Not a Muslim, 1995 (Kial mi ne estas islamano, Ediciones del Bronce, Barcelono, 2003 ISBN 84-8453-146-5)
  23. Webislam Tafsir de Muhammad Asad
  24. Serio Oriento-Okcidento n-ro 12: Je la flanko de la profeto, Italo Chiussi, Antverpeno, TK, 1978, ISBN 90-6336-003-7, p. 93, 208-209
  25. Madelung, Wilferd. The succession to Muḥammad: a study of the early Caliphate Cambridge University Press, 1997. Alirita la 29an de Julio 2020 isbn = 0-585-03966-6 oclc = 42854661
  26. Fallece Mahoma - Historia 7a de Junio 2006, alirita en 15a de Oktobro 2018, Canal Historia, en hispana
  27. Musulmanes en el mundo
  28. Sahih Muslim vol. 3, no. 5268 (p. 1160)
  29. Sahih Muslim vol. 3, no .5271 (p. 1161)
  30. Larsson, Göran, Muslims and the New Media, 2011, Ashgate. ISBN = 978-1-4094-2750-6 p. 51
  31. Grabar, p. 19; Gruber (2005), p. 235 (el kiu datogamo), Blair, Sheila S., The Development of the Illustrated Book in Iran, Muqarnas, Vol. 10, Essays in Honor of Oleg Grabar (1993), p. 266, BRILL, JSTOR diras "ĉirkaŭ 1250"
  32. Gruber (2010), pp. 27-28.
  33. Christiane Gruber: Images of the Prophet In and Out of Modernity: The Curious Case of a 2008 Mural in Tehran, en Christiane Gruber kaj Sune Haugbolle Visual Culture in the Modern Middle East: Rhetoric of the Image en [1] 17a de Julio 2013, Indiana University Press, ISBN = 978-0-253-00894-7 pp. 3–31. Vidu ankaŭ [2] kaj [3].
  34. Gruber (2010), p. 253, ilustras poŝtkarton aĉetitan en 2001.
  35. Stereotypes associated with real prototypes of the prophet of Islam's name till the 19th century Sbaihat, Ahlam, 2015, Jordan Journal of Modern Languages and Literature Vol. 7, No. 1, 2015, pp. 21-38. Alirita la 18an de Decembro 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En esperanto[redakti | redakti fonton]

En franca[redakti | redakti fonton]

  • François Bœspflug, Le prophète de l'islam en images : Un sujet tabou ?, Bayard,‎ 2013 (ISBN 978-2-227-48669-0)
  • Thierry Bianquis (dir.), Pierre Guichard (dir.) et Mathieu Tillier (dir.), Les débuts du monde musulman, VIIe ‑ Xe siècle : De Muhammad aŭ dynasties autonomes, Presses universitaires de France, coll. « Nouvelle Clio »,‎ 2012 (ISBN 978-2-13-055762-3)
  • Tilman Nagel, Mahormet : Histoire d’un Arabe. Invention d’un Prophète, Labor et Fides,‎ 2012 (ISBN 978-2-8309-1450-4)
  • Hichem Djaït, La Vie de Muhammad, Révélation et Prophétie, t. 1, éd. Fayard, 2007
  • Mohammad Ali Amir-Moezzi (dir.), Dictionnaire du Coran, Paris, Robert Laffont,‎ 2007 (ISBN 978-2-221-09956-8)
  • Édouard-Marie Gallez, Le Messie et son prophète, Aŭ origines de l’Islam 2 tomes, Tome 1. De Qumran à Muhammad, Tome 2. Du Muhammad des Califes au Muhammad de l’histoire, Versailles, éditions de Paris, 2004, resumo rete
  • Martin Lings, Le Prophète Muhammad : sa vie basée sur les sources les plus anciennes, éd. Seuil, 2002, (ISBN 978-2-02-054979-0)
  • Ibn Warraq (dir.), The Quest for the Historical Muhammad, eld. Prometheus Books, 2000
  • Jacqueline Chabbi, Le Seigneur des tribus. L’Islam de Mahomet, Paris, éd. Noêsis, 1997, (préface d’André Caquot)
  • Maxime Rodinson, Mahomet, Seuil, Paris, 1968, rééd. 1993
  • William Montgomery Watt, Mahomet à Médine, éd. Payot, 1989
  • William Montgomery Watt, Mahomet à La Mecque, éd. Payot, 1989
  • Roger Arnaldez, Mahomet, éd. Seghers, 1975

En hispana[redakti | redakti fonton]

  • Armstrong, Karen (2005). Mahoma, biografía del Profeta. Barcelona: Tusquets. 84-8310-432-6.
  • Al-Mubarakfuri, Safi Urrahman (2003). El Néctar Sellado. Riyadh: Dar-us-Salam. 9960-897-55-9.
  • Vernet, Juan (1994). Mahoma. Barcelona: Planeta De Agostini. 8439540493, 9788439540496.
  • Cansinos Assens, Rafael (2006, papera libro; 2011, eBook.). Mahoma y el Koran. Madrid: Arca Ediciones. 8493497630, 9788493497637; eBook: 9788493951344.

En araba[redakti | redakti fonton]

موقع نبي الرحمة. اعرف نبيك رسول الله أماكن ثلاثية الأبعاد: موقع ولادة خاتم المرسلين بمكة - جولة افتراضية.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mahoma en la hispana Vikipedio.