Fatima bint Muhamad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la filino de la profeto Mohamedo. Pri la portugala urbo vidu sub Fátima
Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

SunaistojŜijaistojSufismo
Vahabismo

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Fatima (606-632) estis filino de profeto Mohamedo, ŝia kompleta nomo estas Fatima bint Muhamad ibn 'Abdalah ibn 'Abd Al-Mutalib ibn Haŝim (arabe فاطمة بنت محمد - Fāṭima bint Muḥammad). Sed ŝi ankaŭ estas konata per la nomoj Fatima az-Zahra (arabe فاطمة الزهراء) kaj Sajidino Nisa' al-Alamin (سيدة نساء العالمين = „sinjorino inter la virinoj de la mondoj“).

Fatima estis la kvara kaj plej juna filino de profeto Mohamedo de ties unua kaj dum longa tempo sola edzino Ĥadiĝa bint Ĥuŭajlid. Fatima edziniĝis al Ali ibn Abi Talib.

Al tiu geedza paro naskiĝis du filoj, Hasan kaj Ĥusejn, de kiuj devenas la unua islama dinastio en Nordafriko (909-1171), la Fatimidoj, kies potenco estis ĉesigita nur en la 12-a jarcento per Saladino.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Fatima estis la sola inter la gefiloj de Mohamedo, kies filoj plenkreskis. Fatima do apartenis al la „ahl al-bait“ (أهل البيت = „familio de la (profeta) domo“).

La mano de Fatima kiel talismano por ŝirmi kontraŭ malfeliĉo

Fatima estas aparte honorata de la ŝijaanoj: kiel sola virino ŝi apartenas al la „Dekkvar perfektaj“ kune kun Mohamedo kaj la Dekdu imamoj. Ŝi perdis infanon dum batalo kun la dua kalifo Umar ibn al-Ĥattab, kiam ŝi klopodis teni sian dompordon fermita kontraŭ la perforta eniro de Abu Bakr kaj la kalifo.

La suferoj de Fatima post la morto de ŝia patro, ŝia kverelo kun ties juna edzino Aiŝa kaj ŝia batalo kontraŭ Abu Bakr kaj Umar ibn al-Ĥattab estas centra dogmo de ŝijaismo. Fatima mortis en eta ĉambreto pro la suferoj pri la morto de sia patro kaj pro ŝiaj vundoj ricevitaj dum la batalo ĉe la dompordo.

Ĉar ŝia edzo ne estis akceptita kiel rekta posteulo de Mohamedo, ŝi proteste insistis, ke ŝia tombo restu kaŝita, kaj ĝis hodiaŭ neniu scias, kie en Medino ĝi estas.

Ali, post longa batalo kontraŭ Aiŝa, tamen fariĝis kalifo en 656. Liaj anoj, kiuj kiel „Ŝija“ (= la partio) poste disiĝis de la ĉefa islama movado, adoras Fatiman kiel sanktulinon, ĉar el ŝi devenas la solaj viraj nepoj de la profeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]