Zakato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Vahabismo) • ŜijaismoSufismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Zakato venas el araba vorto (زَكَاة /zakāt/). Ĝi konsistas el deviga religia almozo kaj estas unu el la pilieroj de Islamo por sunaistoj sed ankaŭ ŝijaistoj.

Islamanoj devas kalkuli ĉiun lunan jaron tiun sumon kaj doni ĝin favore al la plej malriĉaj samreligianoj de la lando, konvertiĝintaj religianoj, vojaĝantoj. La pagenda sumo estas tradicie 2,5%[1] de jenaj havaĵoj: financaj posedaĵoj (mono, valormetaloj, bankaj deponoj), rikoltoj kaj brutaro.

Historie, en islamaj landoj, la ŝtatoj responsis pri kolekto kaj disdonado de zakato. Nuntempe, kelkaj landoj daŭre kolektas zakaton sed plejparto lasas religianoj mem zorgi pri tio.

Zakato kaj almozo en la Korano[redakti | redakti fonton]

Kelkaj citaĵoj el la Korano[2][3] pri almozo:

  • II, 110: "Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras."
  • XIX, 31: "kaj Li igis min benata, kie ajn mi estas, kaj Li ordonis al mi la preĝon kaj la almozdonadon dum mia tuta vivo"
  • XIX, 55: "Li ordonis al sia gento preĝi kaj almozdoni kaj li estis agrabla al sia Sinjoro."
  • XXI, 73: "kaj Ni faris ilin estroj, por ke ili gvidu laŭ Nia ordono, kaj Ni sendis al ili la revelacion, ke ili agu bone kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj adoru nur Nin"
  • XXIII, 1-6: "Certe prosperos la kredantoj, kiuj humiligas en siaj preĝoj, kiuj evitas la vanajn paroladojn, kiuj almozdonas, kiuj moderigas siajn pasiojn, krom kun siaj edzinoj aŭ kun tiuj, kiujn posedas ilia dekstra mano, ĉar tiukaze ili ne estas riproĉindaj."
  • XXVII, 2-3: "gvidilo kaj bona novaĵo por la kredantoj, kiuj levas la preĝon kaj disdonas almozojn kaj firme fidas je la vivo venonta."
    Ŝovfendo por zakato. Feso, Maroko.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.oxfordislamicstudies.com/article/opr/t125/e1859?_hi=32&_pos=3
  2. http://www.lernado.it/kurano/indekso.htm
  3. http://www.alislam.org/quran/Holy-Quran-Esperanto.pdf