Fez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasta panoramo de Fez
Vasta panoramo de Fez
Fez

emblemo

administra teritoria unuo • milionurbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 30000–30206
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 112 072  (2014) [+]
Loĝdenso 3 475 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 3′ N, 5° 0′ U (mapo)34.043333333333-5.0033333333333Koordinatoj: 34° 3′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 410 m [+]
Areo 320 km² (32 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Fez (Maroko)
Fez (Maroko)
DEC
Fez
Fez
Situo de Fez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fes [+]
vdr
Panoramo de la urbo
Pordo al la malnova medino de Fez.
Reĝa palaco de Fez antaŭ granda placo kaj ĉe la juda strato kaj antaŭ la medino.

Fez ( فـاس [Fās], en araba, Fès en franca, Esperantigite Feso) estas la tria plej granda urbo de Maroko, post Kasablanko kaj Rabat, kun populacio de 946 815 loĝantoj laŭ la censo de 2004 (loĝantoj: fasi aŭ fasí).

La urbo de Fez estas la ĉefurbo de la regiono de Fez-Bulmane. Estas situa en la provinco de Fez-Sais, en la prefekturo de Fez-Dar-Dbibegh, en la regiono iam nomata Mauritania Tingitana. La geografiaj koordenatoj estas 34°3′10″ N 4°58′58″ Ok.

Ĝi estas unu de la kvar urboj nomataj imperiaj kun Marakeŝo, Meknes kaj Rabat. En Maroko ĝi estas konsiderata kiel la religia kaj kultura centro de la lando. Ĝia universitato, fama pro la studado de la araba kaj la islama religio, allogas grandan nombron de marokaj studentoj.

La urbo dividiĝas en tri zonoj, Fez el Bali, la antikva zono, ene de la muregoj, Fez-Ĝdid, la nova zono, kie troviĝas la Mellah, la juda kvartalo, kaj la Ville Nouvelle (Nova urbo), la franca zono nordokcidente de la urbo. La medino de Fezo el Bali, la plej granda el la du de la urbo, estas la plej granda piedira zono de la mondo, kaj estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko en 1981.

Fez estas unu de la simboloj plej gravaj de Maroko. Ĝi havas labirintajn stratetojn kaj la Medino de Fez el-Bali (antikva Fez) estas de la plej grandaj mezepokaj setlejoj kiuj ankoraŭ ekzistas en la mondo, kaj la pordegoj kaj muregoj kiuj ĉirkaŭas ĝin pligrandigas ĝian enormecon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Medino
  • Moskeo de El-Qaraouiyyîn
  • Muzeo de la palaco Batha
  • Madrasa de Bou Irania
  • Moskeo de Ech-Cherabliyyîn
  • Muzeo Nejjarîn
  • Madrasa de El-Attarîn
  • Moskeo de la andaluzoj
  • Madrasa de Es-Sahrij
  • Norda Fortikaĵo
  • La Tomboj de Merinidoj
  • Fez el Bali (la mezepoka medino de la urbo)
  • Fez el Jedid (la nova medino de Fez)
  • La Mellah

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Tipaj (kaj malbonodoregaj) tinkturujoj de Fez

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ĝemeligo inter Fez kaj Al-Quds estis subskribita de la Palestina Aŭtoritato. Maroko ne agnoskas la ŝtaton de Israelo.